Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Longa kaj sana vivo

La artikolo de Hori Jasuo (MONATO, 2001/7, p. 15) pensigas min pri germana kuracista ŝerco:

Paciento: “Mi deziras fariĝi 125-jara. Tial mi nek fumas nek drinkas nek seksumas!”

Kuracisto: “Kial do vi deziras tiel longe vivi?”

Mi mem estas naturmetoda kuracisto kaj nefumanto. Mia eksedzino estas forta fumantino kaj ni ambaŭ ŝatas drinki. Tial, kiam malgranda, ankaŭ nia filino deziris tion. Nenia problemo al mi: mi gustumigis al ŝi kaj cigaredon kaj alkoholon. Jam ĉe la unua spiro kaj la unua gluto mia filino komprenis kiom malbongustaj estas cigaredoj kaj alkoholo. Nun ŝi estas 17-jara junulino, kiu nek fumas nek drinkas.

Malpermesoj estas la plej maltaŭga maniero konvinki homojn ne fari ion. Malpermeso ĉiam provokas kontraŭagon kaj — kiel koncerne narkotikaĵojn — eĉ krimojn. Malpermesoj ankaŭ kontraŭas la ideon de demokratio, kiu ja signifas ne la rajton de la plej multaj (ekz. fumantoj aŭ nefumantoj), sed la plurecon de la opinioj. Ŝtato kiu deziras malpermesi ĉion fariĝas diktaturo, eĉ se oni povas koncedi bonan volon.

Ni devas akcepti ke la vivo ĉiam estas vivdanĝera, ĉu oni fumas, drinkas aŭ ne. Se ni taŭge edukas niajn infanojn, la problemoj malaperas tute sen kontraŭdemokratiaj malpermesoj. Ni do unue serĉu la kernon de la problemoj en ni mem. Japanio do tute ne estas progresema lando rilate fumadon. Same kiel la plej multaj landoj de la Eŭropa Unio ĝi estas krustiĝinta pro tro da burokrateco kaj tro da malpermesoj.

Fine ni konsideru la eldiron de fama eŭropa naturmetoda kuracisto Paracelso (antaŭ 500 jaroj): “kio estas veneno dependas de la dozo.” Tiel estas ankaŭ koncerne tabakon, kiu ekz. preventas tuberkulozon, kaj alkoholo, kiu plibonigas la trasangadon de la korpo.

Harald SCHICKE, Germanio