Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Aparta partio

La 1an de junio 1921, 12 influhavaj ĉinoj malkaŝe kunvenis por fondi la Ĉinan Komunistan Partion. Tiam la ĉina popolo suferis pro militoj — invadis la japana armeo — kaj pro malriĉeco. Por liberigi ĉinojn multaj komunistoj dum 28-jara luktado perdis la vivon, ĝis finfine la 1an de oktobro 1949, estis fondita la Ĉina Popola Respubliko.

En la unuaj jaroj de la respubliko pro industria malforto eĉ najloj, sapo, alumetoj kaj aliaj simplaj produktaĵoj devis esti importataj: ankaŭ suferis la popolo de tempo al tempo pro malsato. En 1978 la Ĉina Komunista Partio ekaplikis politikon de reformado kaj de pordo-malfermo. Ekde tiam floras entreprenoj urbetaj kaj vilaĝaj: kamparanoj eklaboris en la urboj, kaj enfluis eksterlandaj investaĵoj. Multaj kamparanoj nun posedas poŝtelefonon, motorciklon, fridujon, k.s.: kelkaj eĉ posedas aŭton. Memevidente urbanoj pli riĉas ol kamparanoj: pli grandas en urboj la ebloj riĉiĝi, ekzemple pro turismo.

Ankaŭ la 1an de julio ĉi-jare festis ĉinoj diversmaniere la 80an datrevenon de la Ĉina Komunista Partio. Preskaŭ ĉiu ĉino opinias, ke sen la partio la nuna vivo ne tiel bonus kaj belus.

XU Jinming / pg