Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BALKANIO

Bezonataj: saĝaj politikistoj, ne saĝaj bomboj

Balkanio restas plej danĝera regiono, kiu en la pasinta jardeko travivis kvar militojn. Provokis ilin Slobodan Milošević: en Slovenio en 1991, en Kroatio de 1991 ĝis 1995, en Bosnio de 1992 ĝis 1995, kaj en Kosovo de 1998 ĝis 1999. Nun ekzistas danĝero pri kvina Balkan-milito, ĉi-foje en Makedonio. Eŭropanoj kaj usonanoj havas malklaran politikon rilate la regionon kaj tiu ĉi malklareco plifortigas la timojn kaj samtempe la pretendojn de ĉiuj partioj en la konfliktoj.

Kion fakte postulas eŭropanoj: pli grandajn multetnajn ŝtatojn aŭ ĉiam pli malgrandajn kaj etne pli purajn komunumojn? La senfortecon oni proklamas kreiva malklareco. Alia principo postulas maksimume rapidan retiriĝon el la regiono. Rezulte surlokuloj provizore kaŝas siajn ambiciojn, sen rezigni pri la finceloj. Retiriĝo-strategio regule estas ŝanĝata per komuniko de nova retiriĝdato. Do trupoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) devis resti en Bosnio kaj Hercegovino unu jaron, tamen tie restadas jam pli ol kvin jarojn. La internacia komunumo, kiu sendis al Kosovo 40 000 soldatojn, same ne baldaŭ retiriĝos.

Oni nun parolas pri 30-taga interveno en Makedonio. Oni politikis ĉefe kontraŭ Milošević — sed nun, kiam Milošević estas arestita, necesas, ke okcidento formulu tute novan Balkan-politikon. Simple reagi al jam okazintaj eventoj evidentiĝis esti nesufiĉa kaj malsukcesa. Bezonataj estas saĝaj politikistoj, ne saĝaj bomboj, kiel diris antaŭ nelonge Carl Bildt [karl bild], UN-sendito por Balkanio.

Tri principoj

Inteligenta Balkan-politiko devus baziĝi sur tri principoj. Unue, ke la internacia komunumo certigu al si la eblon trankvile “enspiri”. En Bosnio kaj Hercegovino estas paco nur pro tio, ke ne funkcias la unueca strukturo, kiun antaŭvidas la t.n. kontrakto de Dayton. Serboj, kroatoj kaj bosnianoj loĝas preskaŭ izolitaj unu de la alia. Centra registaro estas malforta, ekonomio malbona: el 1,2 milionoj da fuĝintoj revenis nur tri procentoj. Same en Kosovo. Laŭ rezolucio de la sekureca konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN), Kosovo plu estas parto de Jugoslavio, tamen reale ĝi estas aŭtonoma UN-protektorato. Tien neniu revenas, kaj serboj plu fuĝas el Kosovo. Okcidente de tiu ĉi regiono, ĉirkaŭ Mitrovica, formiĝas dua Respubliko Serba (post tiu en Bosnio). La regiono fakte restas dividita. Se internaciaj trupoj retiriĝus el Bosnio kaj Hercegovino, jam morgaŭ tie eksplodus nova milito.

La dua principo jenas: ĉiuj landoj en la konfliktoj en Balkanio taksas la malstabilan pacon daŭrigo de la milito per aliaj rimedoj. Se la internacia komunumo ne engaĝiĝos per aktiva politiko, Balkanio ĥaosiĝos. Oni vidus — tiel avertas Carl Bildt — venĝeman Serbion, partigitan Bosnion kaj Hercegovinon kaj dissolviĝintan Makedonion. Tiukaze NATO devus prepari sin por senfinaj malgrandaj militoj, kio finfine korodos Eŭropon.

Reedukado

Sekvas la tria principo. Paco, libereco kaj bonstato en Balkanio eblos nur en alianco kun Eŭropa Unio (EU). Stabileco-pakto pri sud-orienta Eŭropo, jam estigita, estas pozitiva paŝo. Sed EU devus ekrespondeci pri reformoj kaj repacigo. Kadre de la hodiaŭaj protektoratoj tio povus fariĝi perforta kuratoreco, pura kontrolado simile al la kuratorado super Germanio post la dua mondomilito, kiam kune kun la ekonomia restariĝo oni ekokupiĝis pri reeduko de la homoj.

Balkanio estas granda defio por Eŭropo: tamen kiel partnero Usono bonvenas. Tamen oni realismu kaj rekonu, ke frue malfrue Usono forlasos Balkanion. Tial stabiligo de Balkanio restas eŭropa devo. Tio postulas longdaŭran engaĝon. Se Eŭropo rifuzos pacigi en sia “antaŭĉambro”, la eŭropa ideo pri integrado multege suferos. De la agoj aŭ malagoj de la 15 EU-ŝtatoj dependas, ĉu estonte la mondo serioze traktos Eŭropon.

Evgeni GEORGIEV