Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kiu instigas nin al farado, kiel plej multe faras

Ve al nevendistoj!

Ĉu vi, kara leganto, komprenas la titolon de tiu ĉi artikolo? Se ne — mi ne kulpas, ĉar mi nur citas la aŭtoron de la recenzata libro (p. 3). Se jes, tiam mi mem, tamen, devas preni mian bazan tekston de Esperanto kaj restudi ĉion, ĉar mi ne tuj konjektis, ke la signifo de la ĉi-supra frazo estas: “Kiu instigas nin fari, kiel la plimulto faras”.

Mi akiris tiun ĉi libron, ĉar mi apartenas al 10 % de la tuta laborantaro en la mondo: la vendistoj, korporaciaj vendofortoj. Ekde la unua profesia trejnado mi sciis, ke la esenco de vendista laboro estas diagnozi bezonojn de la kliento kaj oferti la respektivajn kvalitojn de produkto por avantaĝo de la kliento. Kaj jen, vidinte la titolon de la recenzata libro, mi tuj volis profesie perfektiĝi kaj ellerni la profesian terminaron en Esperanto. Ho ve! La libro estas ne por vendistoj, sed kontraŭ vendistoj kaj poste evidentiĝas, ke ĝi estas ankaŭ kontraŭ nevendistoj, ĉar ĝi rabas ties tempon, monon, bonan humoron kaj ĉiutagan trankvilon. Ja tuj post tralego la leganto riskas ĉiam deliri pri la vendisto en embusko, ĉasanta lian monbiletujon¹.

La enhavo de la libro estas konstruita surbaze de unusola fonto: franclingva tradukaĵo de iu usona libro, pri kiu mi neniam aŭdis. Mi citas: “Tiu dokumento priskribas la diversajn principojn, kiuj puŝas nin senkonscie al farado aŭ akceptado de io kontraŭ nia propra intereso”, “... kiam vi iros en magazenon aŭ malfermos vian pordon al vendisto, vi kapablos tuj malkovri la influprincipo(j)n, kiu(j)n li uzos por decidigi vin al aĉeto aŭ akcepto de propono.” Do, la celo de tralego de tiu ĉi libro estas komprenita: tuj post apero de vendisto ĉe via horizonto malkovri la malicon kaj ... Poste restas iom malklare, kiel oni agu post la malkovro — evidente rifuzu, forpuŝu, forpelu, defendiĝu.

Ĝuste tiel, defendu vin! La leksiko uzata de la aŭtoro estas sufiĉe militema: “estu prudenta ...”, “kiel lukti kontraŭ ...”, “kiam vi sentas simpation al vendisto, atentu, danĝero proksimas ...” (!!!). Kial ne bati la vendiston tiumomente? Ju pli simpatia kaj ĉarma la vendist(in)o, des pli subita kaj kruela la aplikenda pugnoatako!

Entute, ĉirkaŭ dek kvar principoj de influo estas priskribitaj: tiu de beleco, simpatio, kontrasto, reciprokeco, malmulteco, konkurado, ktp. Multo el tio, kion priskribas la aŭtoro, nemalofte observeblas en reala vivo, des pli ke diversaj influmetodoj estis kaj estas uzataj en pluraj profesioj, de friponoj kaj ŝtelistoj ĝis psikologoj kaj politikistoj. Historie, multaj metodoj estis ankaŭ uzataj de la vendistoj, sed nome historie — hodiaŭ vi apenaŭ trovos profesian vendiston de alta kvalifiko, kiu vendus per tia aŭ tia metodo. Sendube, ankaŭ nun vagabondas kolportistoj, pord-al-pordaj vendistoj², ĝis nun ekzistas la truda telefonvendado — sed tio nuntempe fariĝas plie escepto, ol regulo. La modernaj teknikoj de vendo estas klient-orientitaj, subtilaj, netrudaj, neĝenaj — en la centro ĉiam staras interesoj, bezonoj de la kliento. Do, parkerigo de deko da malnovaj influprincipoj, studitaj antaŭ 20-50 jaroj, ne multe helpos la leganton “defendi sin” kontraŭ la “malica” vendisto.

Estus malhoneste ne substreki, ke la konkludoj post ĉiu aparta subĉapitro ŝajnas rezono- kaj senco-havaj: oni almenaŭ estu konsciaj, ke tiaj kaj tiaj metodoj ekzistas, tiel oni povos protekti sin de friponoj unuavice, sed ĉu oni ne fariĝos paranojaj kaj suspektemaj kontraŭ ĉiuj, inkluzive de profesiaj vendistoj — tio jam estas okazo por plua rezonado.

Mi kutime ne emas priskribi la lingvaĵon de libroj, kiel ofte faras recenzantoj, ĉar mi kredas, ke ĉia lingvaĵo reprezentas la aŭtoran stilon, ties guston kaj internan vidon de la priskribata temo. Sed ĉi-foje mi ne povas ne malsekvi mian kutimon. Do, la lingvaĵo de tiu ĉi verko estas peza, la gramatiko estas plurloke erara (“ĵus alveninta en Usono”, “kiuj legis leteron malsimilan al si”, “kiu mankis al li en sia arto”, “ŝirmas kontraŭ la pripensadon”, “iu ajn alia ol la studento”³, ks.) — tio estas ne aŭtora stilo, sed aŭtora fuŝlaboro. Eĉ se en aliaj paragrafoj la gramatiko estas pli-malpli ĝusta, la frazoj ne estas facilaj kaj diafansencaj. Do, la verko abundas je

Perloj

Jen kelkaj: p. 5 — La besta kondutesploristo M. W. Fox (Verŝajne, li estas tiom malhumana, eĉ besta, tiu esploristo de besta konduto!); p. 8 — Tie li povas malkovri tendumaĵon, sportaĵon... aŭ alian signon pro memgluaĵo. (Temas pri rekono de viaj interesoj fare de la vendisto laŭ diversaj signoj, ekzemple, glubildoj en via aŭto); p. 9 — Vi demandas amikon pri la foto, kiun li preferas, kaj vi faras same (Kion vi faras same?); p.10 — Vi legos pri la demandado de arestito pro ŝteladosuspektado fare de policistoj (Kiu ŝteladas kaj kiu suspektadas?); La mesaĝoportanto estis por nenio en la rezulto de la batalo (La heroldo ne kulpis pri la rezulto de la batalo); p. 66 — “Rakonto pri trompo al” policisto. ... jen la dialogo kun la stiranto: “Montru al mi vian stirorajtigilon, mi petas. — Mi ne posedas stirorajtigilon. — Montru al mi vian asekuran kontrakton por la aŭto, mi petas. — Asekuran kontrakton por la aŭto, mi ne posedas.” (La lasta fragmento estas absolute ĝusta gramatike, sed ĉu tio estas ĉiutaga vigla dialogo en parola Esperanto?)

Kaj la lasta frandaĵo: “Kiam temis pri juna sinmortiginto, estis la junaj stiristoj, kiuj pli multnombraj, mortis en senpasaĝeraj akcidentoj, kiam temis pri pli maljuna sinmortiginto, estis la pli maljunaj stiristoj, kiuj pli mortis en senpasaĝeraj akcidentoj” (p. 60). Legu trifoje por kompreni.

Sufiĉe da perloj? Ĉi tie mi ne esploras la fojfoje troan uzadon de la kompleksaj verbotempoj (“Se la eksperimentisto estus proponinta trinkaĵon al la kobajo ..., estus estinta pli facile por la kobajo rifuzi ...”) ⁴, dubindaj infinitivaj objektoj (“Pardonon pro ne esti skribinta...”, “Kial inteligenta virino akceptis pruntedoni sian aŭton...”) ktp. — ja estas vere sufiĉe. Mirinda estas la fakto, ke tiaj ĉi lingvaj strangaĵoj fariĝas des malpli rimarkeblaj, ju pli profunden vi progresas dum legado — kvazaŭ en la komenco de la libro la aŭtoro nur komencis lerni Esperanton kaj spertiĝis ĉe la mezo. Kelkfoje mi rekomencis legadon de la libro kaj lasis ĝin pro banala tediĝo kaj enuo. Sed mi konsciis, ke mi devis fini ĝin por fini tiun ĉi recenzon kaj mi plue perfortis min. Tio daŭris tre longe, kelkajn monatojn ...

Fine, la aŭtoro konsilemas pri eblaj profitoj de la priskribita doktrino por Esperanto. Li konstatas, ke la principo de socia pruvo ne taŭgas, ĉar la plej altrangaj personoj parolas angle, tiu de engaĝiĝo kaj kohereco ankaŭ ne ..., sed jen — la principo de kontraŭo al trudo povas helpi al ni, se ni uzos la vorton malpermesita en niaj propagandiloj. Tamen, ni povus engaĝi “la plej altrangajn personojn de nia socio⁵ por subskribi sian konsenton pri la ideo ...” Déjà vu!

Bedaŭrinda verko! Mi ne povas trovi alian epiteton por karakterizi tiun ĉi libron. Peza, eraroza kaj nepraktika libro, griza kompendio, nelerta kaj neinteresa nombrado de vendoteknikoj kun nekonvinkaj ekzemploj. Se vi volas “lukti” kaj “batali” kontraŭ la konstanta vendista “danĝero”, mi rekomendus al vi ion alian, pli klaran kaj instruan. Povas esti, tamen, ke ĝuste tia ĉi pritakso instigos vian intereson tralegi la libron por pruvi, ke mi estas tro antaŭjuĝa kaj subjektiva.

1. La aŭtoro evidente distingas inter “monerujo” kaj aliaj tipoj de monujo.

2. “alhejmaj vendistoj”, laŭ la aŭtora terminologio.

3. “neniu alia ol”, sed “iu ajn alia krom”.

4. Kvankam mia vidpunkto povas elvoki disputon, mi plene konsentas kun la maljuna Ludoviko Lazaro, kiu diris, ke tiaj formoj estas uzeblaj nur, “kiam la senco ĝin necese postulas.”

5. Tiuj samaj, por kiuj la principo de socia pruvo ne taŭgas.

Sergeo DEREVIANNYKH

Christian Bertin: Influprincipoj kaj vendometodoj. Eld. Eldonejo Christian Bertin, 2001. 70 paĝoj vinktitaj. ISBN ne indikita. Prezo ĉe FEL: 5,00 EUR + afranko.