Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KONGO (D.R.)

Nova liberalismo, nova kunlaboro

La antaŭa prezidanto, Laurent-Désiré Kabila, estis de la okcidentaj landoj rigardata kvazaŭ komunisto. Lia registaro ege intervenis en la ekonomio, i.a. fiksante la prezon de petrolo. Pro la malkreskantaj ŝtataj enspezoj kaj pro la interna milito (ekde aŭgusto 1998), la fundamentaj strukturoj de la lando ankoraŭ pli kadukiĝis kaj la inflacio altis.

Pli libera politiko allogas investantojn

Post kiam Laurent-Désiré Kabila la 16an de januaro 2001 mortis pro atenco, lia filo Joseph Kabila iĝis prezidanto. Tiu longe vojaĝis tra la okcidentaj landoj por klarigi sian estontan politikon. Venis pozitivaj reagoj kaj multaj landoj deklaris sin pretaj por denove investi en Kongo. Utilis por tio ke multaj ministroj de la nuna registaro estas dungitoj de okcidentaj entreprenoj aktivaj en Kongo.

Grava decido estis la liberigo de la prezo de petrolo. Antaŭe kompanioj ne ŝatis liveri petrolon al Kongo pro la malaltaj prezoj kaj estis manko de petrolo. Nun tiu krizo finiĝis, sed venis aliaj problemoj. La petrolprezoj kvarobliĝis. Multaj urbanoj ne plu kapablas pagi la transporton kaj devas piediri al sia laborejo. Malrekte la altaj petrolprezoj ankaŭ influas la prezojn de aliaj produktoj, kvankam ĝenerale la pli liberala politiko iom bremsas la inflacion.

La belgoj revenas

Ekde 1989 la rilatoj inter Belgio kaj la iama kolonio Kongo ege malbonis. La tiama prezidanto Mobutu en 1989 malbone parolis pri la belga reĝo. Siaflanke, la belgoj kulpigis la armeon de Mobutu pri la amasbuĉo de studentoj en 1990 en Lumumbaŝo, la tria urbo de la lando. La rompo de preskaŭ ĉiuj rilatoj kaŭzis gravan ekonomian kaj socian krizon kaj izolis Kongon de la cetero de la mondo.

Okaze de la 41a datreveno de la sendependeco de Kongo, la 30an de junio 2001, la belga ĉefministro Guy Verhofstadt [ĥi vrhofstat] vizitis Kongon kaj anoncis la reprenon de la rilatoj inter ambaŭ historie ligitaj landoj. Fakte, jam kreskis la kunlaboro dum la pasintaj jaroj: de 21,5 milionoj da eŭroj en 1999 al 30 milionoj en 2000 kaj, laŭplane, ĝis 40 milionoj en 2001.

La postan tagon Verhofstadt ankaŭ havis kontaktojn kun ribelaj politikistoj en la urbo Kisangani.

Zandandu Ntomono ZOLA