Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Bona ŝanco por baldaŭa aliĝo al MOK

Antaŭ nelonge, intervjuate de ĵurnalisto, ĉefekonomikisto Josef Stieglitz, antaŭa vicestro de la Monda Banko, montris ke ĉi-jare por Ĉinio venos la plej bona tempo por aliĝi al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK, angle WTO), ĉar la ĉina fabrika industrio kaj la amplekso de la nova ekonomio jam havas sufiĉe grandan bazon kaj ankaŭ ĉar nuntempe la ĉefaj ekonomiaj regionoj de la mondo malrapidigas sian disvolviĝon.

Sinjoro Stieglitz klarigis, ke en la mondo nun oni tre malfacile trovas tian landon kiel Ĉinion, kiu samtempe posedas fabrikantan industrion kun alta teknika nivelo, grandan produktokapablon kaj vastan konsummerkaton.

Facila integriĝo

Ĉinio havas kapablon por iĝi centro de la monda produktanta industrio. Aliĝo al MOK certe havigos al Ĉinio eblecon glate eksporti industriaĵojn bonkvalitajn kaj malaltprezajn al aliaj landoj. Tiel Ĉinio povos gajni profiton kaj per tio forte helpi aliajn industriajn branĉojn por ilia pli rapida disvolviĝo.

Stieglitz konvinkiĝis ankaŭ, ke en la lastaj jaroj Ĉinio sukcesis progresi rilate al la moderna komputila tekniko. Sekve li opiniis, ke Ĉinio, same kiel aliaj MOK-membroj, facile kaj oportune ricevos novajn teknikojn kaj avangardajn ekipaĵojn de ekonomie fortaj landoj.

Favora situacio

Li emfazis, ke aliĝo al MOK signifos forigi limimpostajn malhelpojn. Eksterlandaj komercaĵoj povos grandkvante eniri en la ĉinan merkaton, sed se konsideri ke diverslandaj ekonomioj nun iom malprosperas, tiu premo el eksterlando povos esti malpli granda ol en la 90aj jaroj de la pasinta jarcento.

Ĉinio devas, bone utiligante la restantajn kelkajn monatojn antaŭ la aliĝo al MOK, plie alĝustigi la produktivan strukturon, akumuli ekonomian forton kaj esti plene preta por konkurenci estonte en la merkatoj ĉina kaj alilandaj.

MU Binghua