Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Rizo sen fama marko

Ĉinio estas unu el la plej grandaj rizproduktantoj de la mondo. En 1998 la totala produktokvanto estis 193 milionoj da tunoj, preskaŭ triono de la monda kvanto. Ĉinio ankaŭ estas la plej granda konsumlando de rizo. Ĝi jare konsumas 117 milionojn da tunoj; ĉiu ĉino meznombre bezonas 98 kilogramojn. Rizo vivtenas pli ol 60 % de la ĉina loĝantaro. La rikolto de rizo rekte rilatas al la ĉiutaga vivo de 1,2 miliardoj da loĝantoj. Rizon ĉinoj honoras per la epiteto “land-greno”.

Kvalito nekontrolebla

Ĉe rizkomercisto malfacilas aĉeti bonkvalitan rizon. Ĝenerale tie sakoj kaj sakoj da rizo, sen iu ajn komerca marko, amasiĝas kiel monto. Kelkfoje sur rizsakego estis presita nur la loknomo de la produktejo. Kvankam loknomo povas sugesti al aĉetantoj kvaliton, ĝi tute malsamas al marko, protektata de la ŝtato. Ĝis nun por ĉina rizo ekzistas neniu marko kaj rizkomercistoj povas surskribi trompan loknomon.

Sekvenda modelo: Tajlando

Ankaŭ Tajlando estas grava azia produktejo de rizo, kvankam ĝia produktokvanto atingas nur 21 milionojn da tunoj, ĉ. 3,7 % de la monda kvanto, malpli multe ol tiu de la orientĉina Zhejing-provinco. Tajlanda rizo kun marko Xiangmi en Ĉinio havas grandan debiton kaj okupas duonon de la ĉina merkato de altkvalita rizo. Ĝia prezo ĉiam varias inter du- kaj trioblo de tiu de ĉina rizo. El tio videblas la avantaĝo alportita de fama marko. Ĉinio nepre devas kiel eble plej baldaŭ starigi sian propran markon de rizo, por ke ĉinoj pli multe konsumu rizon produktitan de Ĉinio mem.

MU Binghua