Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OLIMPIKOJ

Amikecaj ludoj

Pro granda emocio ne povis dormi multaj ĉinoj, kiam estis anoncite, ke Ĉinio gastigos la olimpiajn ludojn en la jaro 2008. En diversaj lokoj tra Ĉinio la popolo salutis la novaĵon, dancante kaj kantante. La ĉina prezidanto Jiang Zeming gratulis ĉinojn, dirante: “Elkoran dankon kaj al la ĉina popolo kaj al diversaj amikoj pro ilia granda subteno.”

Kvankam Ĉinio en la lastaj 20 jaroj multe progresis, la sukceso gastigi la olimpikojn kredeble rapidigos konstruadon de moderna ŝtato: vivas multaj ĉinoj en ankoraŭ evoluanta lando. Oni esperas, ke la olimpikoj profundigos amikecon inter ĉinoj kaj ne-ĉinoj kaj ebligos al eksterlandanoj pli bone kompreni Ĉinion.

Xu Jinming/pg

Jubilis surstrate ĉinoj pro novaĵo, ke ili gastigos la olimpiajn ludojn en la jaro 2008.