Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Bluzo-misuzo

Indigniĝis patrino, kiam ŝia dekkelk-jaraĝa filino hejmeniris portante bluzon kun surskribitaj obscenaĵoj en la angla lingvo. La patrino tuj turnis sin al la prezidanto de la komitato pri homaj rajtoj ĉe la litova parlamento: la prezidanto, promesinte starigi laborgrupon por pli esplori la aferon, vizitis la vendejon, kie estas aĉetita la bluzo. Rezulto: la proprietulo konsentis aldoni tradukon en la litova, por ke aĉetontoj, ne scipovante la anglan, tamen komprenu, pri kio temas.

La afero estigis grandan debaton en Litovio. Kelkaj subtenas komercistojn, argumentante, ke oni rajtas vendi ion ajn kun ajna surskribo, eĉ blasfema. Aliaj hezitas vid-al-vide al tia netradicia reklamo-formo. Intertempe la koncerna vendejo multe profitis pro la reklamado neatendita.

Tamen restas la demando, kial fremdlingvaj sakraĵoj senhonte disvastiĝas. Verŝajne la fremda lingvo ne estas sufiĉe bone konata: ĝi ne profunde, ĝisoste tuŝas la leganton. Oni ne povas imagi, ke iu en Litovio portus vestaĵon kun trivialaj litov- aŭ rus-lingvaj tekstaĉoj.

Antanas GRINCEVIĈIUS/PG