Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Preĝeja jubileo

Dum la tago de Sankta Anna, la 26-an de julio 2001, litova gotika ĉefverko, la preĝejo de Sankta Anna en la ĉefurbo Vilnius, festis sian 500an datrevenon. Estas konate, ke la preĝejo, kiun nun admiras urbanoj kaj gastoj de Vilnius, estis konstruata en la 15a kaj 16a jarcentoj. Iu dokumento el la jaro 1501 atestas, ke la tiama papo Aleksandro la 6a okaze de la konsekrado de la unua ligna preĝejo, pridonacis ĝin je la patronfesto.

La unua preĝejo estis ligna kaj forbrulis dum incendio en la jaro 1564. La nuna preĝejo de Sankta Anna estis konstruata dum la prospero de gotiko kaj finkonstruita en la jaro 1581. Por la konstruo de la 22 metrojn longa kaj 10 metrojn larĝa preĝejo oni uzis eĉ 33 diversajn specojn de brikoj. Dum la ekzisto de Hansa Ligo la preĝejo apartenis al komercista societo de Sankta Marteno. Tie kolektiĝadis germandevenaj komercistoj. Tradicie ĉi tie katolikaj mesoj okazadis en la germana lingvo ĝis la jaro 1940.

Multfoje suferinte pro incendioj, multfoje riparite, la preĝejo de Sankta Anna konservis siajn fragilajn formojn. Laŭ arkitektura kaj arta vidpunktoj plej valoras ĝia ĉefa fasado, kiu estas unika ne nur en la gotika arkitekturo de Litovio, sed ankaŭ de la tuta orienta Eŭropo. Legendo atestas, ke en la jaro 1812 la preĝejo tiel ravis imperiestron Napoleono, ke li diris: “Se mi povus, mi metus ĝin sur mian manplaton kaj kunportus ĝin al Parizo.”

LAST

La ensemblo de la preĝejo de Sankta Anna kaj la monaĥejo de la bernardinoj estas unu el la plej vizitataj lokoj en la litova ĉefurbo.