Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NEReviziita versio

Telefonaj akuŝoj

Ankoraŭ antaŭ 15 jaroj, kiam aŭton en Litovio oni povis akiri malfacile, precipe viroj ĝojis pri ĉi tiu teknika miraklo. Verŝajne pro sia amo al ĝi, pli da tempo viroj ĉeestis kun la aŭto ol en sia familia rondo. Verŝajne pro ĵaluzo virinoj sarkasmis: “Viroj eĉ en necesejon veturas per aŭto.”

Tamen ŝanĝiĝas la tempoj, venas novaj modoj. En nian vivon venis ankoraŭ unu teknika miraklo — poŝtelefono. Al ĝi homoj tiel alkutimiĝis, ke ĝin kunportas en necesejon, dum manĝado metas ĝin apud telero sur la tablon kaj dormante ĉe la lito. Viroj ne veturas al fiŝkaptado sen poŝtelefono, kaj virinoj — jes, okazas! — sen ĝi eĉ ne povas akuŝi.

Leviĝas natura demando: por kio estas bezonata telefono dum akuŝo? Al tio virinoj respondas precipe strange: “Eble io okazos.” Interese, sed kia ankoraŭ pli neprokrastebla afero povas okazi dum tia grava proceso?

Monologo

Jen al modelino Renata dum tia serioza momento telefonis iu tre babilema kaj agema virino el moda medio kaj komencis mitrali! Pri modelinoj, kontraktoj, mono, konkurenco. Senŝance iel enmiksiĝi en la monologon. Iu alia malpli edukita naskantino jam antaŭlonge estus elŝaltinta la telefonon kaj ne atendus finon de ĉi tiu litanio. Tamen Renata ĝin ĝisatendis. Kaj eĉ pacience (kvankam tiumomente al ŝi ne estis facile) al la babilulino klarigis, kie ŝi troviĝas kaj kion faras. Kaj ĉi tiu verŝajne unuan fojon en la vivo eksentis, ke al ŝi mankas vortoj.

Alia agema virino, aŭtorino de populara televida programo, Edita, akuŝis ankaŭ kun telefono ĉeflanke. Tiutempe ŝi fariĝis bezonata al kunlaborulo. Kaj tiu labora afero, tre grava kaj senprokrasta, estis deziro ekscii, kiel trovi en Vilniuso iun straton. Edita afable konversaciis, ĉion eksplikis kaj kiam li interesiĝis, kiel ŝi fartas, tre trankvile respondis: “Dankon, bone. Nun mi akuŝas.”

Do, ni vidas, kiel gravas telefono en nia vivo!