Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NEReviziita versio

Fortaj damoj

Gastoj de litova ĉefurba restoracio Ritos Sleptuve (Kaŝejo de Rita) povas ne nur sin regali per bongusta pico, sed ankaŭ partopreni en konkurso de “Forta damludo”.

La ideon organizi tiun konkurson oni ekhavis tiutempe, kiam alkoholaĵoj en Litovio estis vendataj nur de la 11a horo matene (cetere, antaŭnelonge la litova parlamento ĉi tiun limigon nuligis). La restoracio akceptas gastojn jam de 7 h 30. Do, bufedistoj, kiuj en la restoracio okupiĝis pri preparado de alkoholaĵoj, havis iomete liberan tempon. Por ne enui, ili desegnis sur lignan bufedan tablon damludan tabulon kaj atendante gastojn ludis damojn.

Ĉi tiu ideo ekplaĉis ne nur al laboruloj de la restoracio, sed ankaŭ al la gastoj. Do, estis proponite ludi al ĉiuj, tamen ne la kutimajn sed “fortajn” damojn. Ĉiu partnero de la partio elektas alkoholan aŭ freŝigan trinkaĵon kaj kelnero elverŝas ĝin en kaliketojn kaj ilin metas sur damludan tabulon anstataŭ la dampecoj kaj ek! Krom la damludaj reguloj validas ankoraŭ unu: se vi laŭ damludaj reguloj deprenas rivalan kaliketon, vi ĝin eltrinkas. La kelneroj rakontas, ke gastoj elektas malfortajn trinkaĵojn, ĉar ili estas malpli kostaj, kaj krom tio, ne minacas danĝero fini la partion subtable... Cetere, ludantoj de “fortaj damoj” ricevas 10-procentan rabaton. Kaj laŭ kondiĉoj de la konkurso elspezojn de la partio kovras la malgajninto.

La plej multekosta partio estis ludita kun kaliketoj da kakta brando tekilo.

Antanas GRINCEVIĈIUS