Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

PUBLIKA LETERO

Kontraŭ via lingva hegemonio

Sinjoro Bush, sinjoro Blair!

1. Laŭ kiu rajto vi devigas nin aliajn, streĉe studi vian gepatran lingvon, la anglan, dum viaj civitanoj devas lerni neniun fremdan lingvon, por interkompreniĝi tutmonde?

2. Ĉu vi pretas forigi tiun ĉi maljustaĵon kaj subteni la demokratan solvon de la lingvoproblemo?

3, Aŭ ĉu vi timas — kiel Hitler kaj Stalin — perdi vian potencon, se ĉiuj senpene povos interkomuniki per la internacia lingvo Esperanto? Iniciato Esperanto por ĉiuj — nun!

La honesta respondo

Pro iu eraro de oficisto efektive la adresatoj trovis la supran publikan leteron (kompreneble en angla traduko) sur siaj skribtabloj. Jen, kion ili respondis persone:

1. Laŭ la natura rajto de la plej forta.

2. Ĉu mi estu freneza kaj perdu mian privilegion?

3. Vere, danĝera lingvo! Imagu se kanajloŝtatoj aplikus ĝin kontraŭ nin!

La oficiala respondo

La du registaroj reagis per jena oficiala deklaro:

1. Ni devigas neniun. Tion reguligas la merkato tutmondiĝanta.

2. Ni ne havas la potencon influi tion. Kompreneble ni subtenas ĉian demokratan solvon, se ĝi konformas al niaj interesoj.

3. Kompreneble ne — ni ja ne estas diktatoroj! Kiel demokratoj ni devas tamen defendi la rajton de niaj elektintoj, ĉie ajn uzi sian gepatran lingvon. Neniu rajtas devigi ilin anstataŭi ĝin per Esperanto!