Amiĉjo
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
“La vivo skribas la plej bonajn satirojn!” Tiun ĉi aserton subtenas suba raporto, kiu ne baziĝas sur fikcia fantaziaĵo sed realaj spertoj de ŝtatoficisto en EU-lando, kiun ni ne volas indiki. Krome, por eviti reprezaliojn kontraŭ la aŭtoro, ni ŝanĝis lian nomon.
Mi estas oficisto en subdistrikta sekcio de ministrejo en provinca urbo. Nun mia ministrejo sendis min al dulingva seminario por lerni, kiel bone negoci pri bruselaj aferoj. Tio okazis en tre oficiala EU-instituto pri publika administrado en N.-lando.
La tasko estis tute simpla: reludi pasintajn negocadojn. Oni donis al ni dosierojn pri la negoco kaj atribuis al ni landon kun instrukcioj, sekretaj preskriboj, flageto, ŝildeto kun la nomo de la lando en ties lingvo, eĉ sidlokon laŭ oficiala plano de tablo en Bruselo. Ni havis tempon por prepari paperojn kaj negocadon koridoran.
Mia ekzerco estis, ke kompanio Eurest volus aĉeti rapidrestoracion en Bruselo, sed ne povas pagi pli ol 300 000 eŭrojn. Mi estis la aĉetonto. Mi bone negocadis, “mia” vendanto konsentis pri 300 000 eŭroj kaj — ĉar mi estas sindikatano — mi konsentis en la kontrakto redungi ĉiujn liajn laborantojn. Mi fieris pri mi mem!
Sekvis korektado de la taskoj. La unua grupeto estis nordeŭropanoj. “Mi aĉetas la restoracion por 350 000 eŭroj, sed aldone donacas belan velŝipon por la posedinto.” La dua grupo estis angloj: “Pene mi gajnis la restoracion por 450 000 eŭroj, kaj nur kiam mi proponis senpagan ĉirkaŭmondan vojaĝon al la gesinjoroj.” La tria grupo: “Ni ne interkonsentis — tro kosta afero!” La kvara grupo: “La posedanto estis tre kontenta, ĉar mi proponis al li tri monatojn en granda hotelo apud suda maro kun lia amatino, tiel ke li konsentis pri prezo de 400 000 eŭroj.”
Post tiuj prezentoj mi levis la fingron kaj demandis: “Ĉu mi bone komprenas, ke kelkaj aĉetantoj misuzas publikan monon?” Mi atendis la finon de tradukado — sed neniaj reagoj sekvis. Por skui pli bone la ŝafaron, mi esprimis pli draste: “Mi pensas, ke oni povas paroli pri koruptado!” Neniuj brovoj ekmoviĝis, ĉiuj serioze rigardis plafonon. La instruisto fine diris: “Vi funde eraras pri negocado. Grave estas venki, malgravaj estas la rimedoj.” Nun estis mia vico muti, hontegi ke mi estis tiel idiota. Mia persona mondo en tiu templo de eŭropismo disfalis sub miaj piedoj: koruptado estas do normala afero!
Por pligrandigi mian ĝenegon, dum kafopaŭzo la kursgvidanto venis paroli kun mi: “Mi bone komprenas ke mia klarigo ŝokas vin, sed estas normala funkciado en komerca afero. La ĉefa maniero estas bone kompreni la kontraŭulon kaj montri sin agrabla por li.” (Mi memoris tiumomente pri propraj spertoj kun vendistoj, kiuj invitis min al granda restoracio kun multekosta vino kaj juna asistantino kun larĝa rideto, mallonga jupo kaj profunda dekoltaĵo...)
Li daŭrigis: “Plej bona ilo estas donaceto aŭ ŝmirmono laŭ la amplekso de la afero, ja la prezo de la plezuraĵo donacota devas ne superi la profiton, kompreneble.” Li mallaŭtigis la voĉon: “Ankaŭ en oficiala eŭropa sistemo. Bonvolu rigardi viajn kolegojn, kiuj laboras en EU-oficejoj: kiam vi parolis, neniu ŝokiĝis pri la luda regulo. Pardonu, sed eble vi estas tro naiva ŝtatoficisto!”
En la trajno, kiu rehejmigis min en mian provinceton, mi cerbumis, kun bela diplomo de eŭropa negocisto en la mano, pri la fumanta ruino de mia universo: la honesteco estas en alia loko. Reale ne gravas, ĉar mi laboras je neniaj eŭropaj aferoj. Oni sendis min al tiu mita seminario nur por plibonigi mian personan kulturecon. La urbo, en kiu troviĝas la instituto, estas tre bela!
Amiĉjo