Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libro el malnova verkista arkivo

István Nemere estas la plej fekunda verkisto — kaj en la hungara literaturo, kaj en la originala esperanta. Ĝenerale, li apartenas al la plej produktivaj verkistoj en la tutmonda literatura historio — li estas aŭtoro de proksimume 300 libroj! Do, la apero de lia nova libro en Esperanto ne estas mirinda afero — de li jam ĉirkaŭ 20 libroj, verkitaj en la verda lingvo aperis!

Nemere verkas en diversaj ĝenroj: psikologia romano, filozofia eseo, akra aventuro, detektiva rakonto, scienca fantazio, esploro pri “flugantaj teleroj” — elekto de la ĝenro dependas, verŝajne, de la momenta humoro de la aŭtoro. Ĉi-foje ni tenas en la manoj klasikkarakteran scienc-fantazian romanon, verkitan kun streĉa enhavfadeno.

El fora kosmo sur la Teron trafis — cetere, hazarde — sendito de iu altevoluinta civilizo — aŭtomata objekto, produkto de supera teknologio. Ĝi ne volas, ke la homoj ĝin malkovru, kaj strebas kiel eble plej rapide forlasi la teron, kiu ja ne estis ĝia celo, sed hazarde mortigas homon, pro kio ĝin komencas persekuti polico. Kaj la libro rakontas pri la persekutado kaj aperanta kompreno inter kelkaj homoj kaj la kosma estaĵo. Cetere, la kosma estaĵo fine fakte kompensas la komencan murdon — ĝi savas homan vivon! Bonege estas transdonita la ĉasista psikologio de policano, por kiu la sola celo estas kapti — ne gravas kiun kaj kial; sukcesas ankaŭ kelkaj aliaj psikologiaj portretoj — ili estas, se ne tro profundaj, tamen sufiĉe trafaj.

La ideoj kaj la enhavo de la libro ne estas tro originalaj — tia originaleco ĝenerale ne karakterizas verkojn de Nemere, kaj aperas en scienc-fantaziaj verkoj ne ofte. Tamen la libro estas fortike ĉarpentita, atentokapta kaj leĝere legebla por esperantistoj de ĉiuj lingvoniveloj — de spertuloj pri Esperanto-literaturo ĝis komencantoj-progresantoj, por kiuj ĝi povas fariĝi la unua legita Esperanto-libro. Eraroj, pro bona laboro de la redaktintoj, preskaŭ forestas, same preskaŭ ne estas strangaj kaj nekompreneblaj esprimoj. Do, la legaĵo ne elstara, sed agrabla kaj rekomendinda por ĉiuj — kaj speciale por ŝatantoj de sciencaj fantaziaĵoj de la 60aj-70aj jaroj, kies stilon ĝi bone imitas.

Tamen, leginte la libron, oni ricevas la impreson, ke ĝi ne nur stile similas tiaspecajn verkojn de tiu epoko, sed ankaŭ estis verkita tiutempe! En la romano estas menciataj uson-sovetiaj rilatoj, eksplodoj en Bejruto kaj simile, aktualaj en la 1980aj jaroj, plej malfrue en 1986! Samtempe, ne estas mencioj pri Interreto, poŝtelefonoj kaj similaj ordinaraĵoj de la 1990aj jaroj, necesaj por la enhavo de la libro, se ĝi estus verkita nuntempe. Do, mi opinias, ke la aŭtoro simple trovis sian malnovan manuskripton de la komenco de la 80aj jaroj, ial tiam neeldonitan, ordigis ĝin sen zorge prilabori, kaj decidis aperigi ĝin nun. Ĉio tio neniel malvalorigas la verkon — ja ni kun plezuro legas malnovajn verkojn — sed simple atentigas ŝatantojn de Nemere-verkado pri tio, ke oni ne taksu ĝin por sekvi la evoluon de la verkmetodo kaj stilo de la preferata aŭtoro. Oni nur komprenu, ke temas pri romano el la frua periodo de lia verkado.

Nikolao GUDSKOV

István Nemere: Vizito sur la teron. Eld. Impeto, Moskvo, 2001. 168 paĝoj. Prezo ĉe FEL: 10,00 eŭroj + afranko.