Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

PROGRAMOJ

Ĉu vi tradukas france?

En mia laboro mi multe uzas komputilajn vortarojn, unu- kaj du-lingvajn, kaj unu el ili eĉ konstante sidas en la taskopleto de mia komputilo. Mi devis elprovi multajn tiajn programojn, antaŭ ol mi trovis sufiĉe konvenan, pri kiu mi restas kontenta ĝis nun.

MultiDic 2001, kiel konstatas informfolio, estas KD, kiu “enhavas programon en Esperanto kaj en la franca por vidigi esperantajn dokumentojn kun bildoj kaj sonoj (por PC kun Vindozo 95 aŭ 98). Tria lingvo estas aldonebla.”

Apero de simila programo en Esperanto ŝajnis al mi vere ĝojiga, des pli ke tiu ĉi “entenas francan esperantan vortaron (46 000 kapvortoj) kaj esperantan francan vortaron (65 000 kapvortoj) kaj pli ol 50 fakvortarojn”. Mi tuj volas elprovi ankaŭ tiun ĉi. 50 fakvortaroj apenaŭ necesas, sed fojfoje mi bezonas la francan, kaj mi ankaŭ tre scivolas pri komercaj kaj komputadaj terminoj en Esperanto.

Jen mi havas la diskon kaj metas ĝin en la KD-legilon. Komence la instalprogramo proponas elekti el listo de lingvoj; la variantoj estas angla kaj franca. Mi elektas la unuan, supozante ke la menuo estos anglalingva, do pli facile komprenebla por mi. Poste mi elektis, ke ankaŭ la bildoj kaj sonoj instaliĝu. Instalado iras glate, mi restartigas la komputilon, kaj jen sub la titolo Programoj de la Starto-butono aperas la dosierujo Eldonejo Christian Bertin kun ligilo al MultiDic 2001. Brave! Ĝis nun ĉio estas super! Sed iom poste mi stumblas je ...

la “homa” interfaco

Imagu, ke vi verkas dokumenton en iu tekstoprogramo, kiel MS Word. De tempo al tempo vi devas enrigardi vortaron.

Ekzemple, mia kutima vortaro ruleblas el la taskopleto, kaj ĝi ekpendas en malgranda fenestreto en la supra-dekstra angulo de la ekrano. Kiam mi entajpas vorton en la tekstostrion de la fenestreto, ĉu en la rusa aŭ en la angla – mi devas nur leĝere premi du klavojn – la vortaro sufloras la bezonatan vorton, mi premas klavon, kaj en alia fenestreto aperas kapvorta artikolo. Ankoraŭ unu klavo – mi revenas al mia teksto. Minimuma nombro de movoj – tre oportune kaj efike.

Jen kiel tio okazas en MultiDic 2001: Malferminte la programon (el la menuo de la Starto-butono aŭ permuse alklakinte ligilon (kiun vi mem devas krei) sur la Skribotablo, jen vi vidas liston de mallongigoj, kovrantan la tutan ekranon. Krom la mallongigoj vi dume vidas nenion similan al vortaro. La menuo estas franclingva (malgraŭ tio, ke vi elektis la anglan dum instalado).

Ĉar vi ne bezonas la liston kaj, ekzemple, volas la menuon en Esperanto, vi klakas ĉe la respondaj menueroj, kaj ĉio fariĝas laŭ via plaĉo. Poste vi aranĝas la marĝenojn tiel, ke videblu via teksto. Vi plu konatiĝas kun la menuoj kaj komencas labori. Sed jen vi volas fermi la programon por remalfermi ĝin post kelka tempo ... Diable! Nun vi devas ripeti la tutan procedon: klak – menueroj, klak – minimumigi, klak – marĝenojn flanken ...

Esplorinte la helpodosieron vi tamen trovas, ke la implicitaj (angle default) parametroj povas esti antaŭstarigitaj per nesimpla manipulado en la dosiero “Prog.ini”. Kun peno kaj perplekso vi klopodas malplekti la sencon de tiu duonmaŝina kodo, kaj la ekspliko de la helpodosiero helpas al vi magre (cetere, supozeble vi mem ne estas tute malsperta alvuso pri komputiloj, kaj iufoje vi eĉ relative sukcese atencis la registrujon de Vindozo). Do, finfine vi starigas Esperanton kaj la ĝeneralan Esperanto-francan vortaron kiel implicitajn parametrojn, aldoninte la bezonatajn vortarojn kaj tute foriginte la liston de mallongigoj, sed vi neniel sukcesas pri la marĝenoj: la programo daŭre kovras la tutan ekranon tuj post malfermo.

Poste evidentiĝas, ke la esperantaj menueroj fuŝe prezentas la ĉapelitajn literojn. Feliĉe la menueroj ankaŭ agordeblas en “Prog.ini”, kaj vi komplete reskribas la menuojn uzante h-kombinojn anstataŭ la ĉapeloj. Tiun ĉi trajton de la programo vi ŝatas ekde la komenco, ĉar finfine viaj menueroj iĝas koncizaj kaj klaraj (ekzemple, anstataŭ “Salto al la sekvanta kapvorto” vi vidas simplan “Sekva kapvorto”, ktp). Notu, tamen, ke la ĉapeloj en la vortaraj tekstoj aspektas normale post instalo de specifaj tiparoj.

Sed la interfaco estas nur unu flanko de ĉiu programo kaj ne malpli grava estas ...

la uzebleco

Mi ne emas juĝi pri la kvalito de la vortaroj, kiuj supozeble devas esti bonaj, kaj en plej multaj okazoj mi trovis kontentigajn informojn. Samtempe, tamen, ne troveblas ekvivalentoj de tiaj komune uzataj terminoj, kiel la anglaj default, keyboard layout, shortcut, settings, driver, kiujn oni uzas en ĉiutaga parolo. Pluraj ekonomikaj kaj financaj nocioj ne estas facile troveblaj – se vi ne konas ilin en la franca – pro ne ĉiam konsekvenca organizo de la vortartikoloj. Pasis duonhoro, ĝis mi trovis “akumuliĝanta rento” kaj “proponao” (!?) “kaj postulo”. Strange, ke mankas “malneta enlanda produkto” kaj similaj multe uzataj nocioj.

Oni devas tamen nepre rimarki, ke la amplekso kaj kvalito de la ĝeneralaj vortaroj (esperanta-franca kaj franca-esperanta) estas absolute bonegaj.

Laŭgrade, baraktante kontraŭ la interfaco, mi kutimiĝadis al la programo, kaj ĝi komencis plaĉi al mi pli kaj pli. Jen la trajtoj, kiuj jam definitive imponas al mi: 1) kolosa vortprovizo de la vortaroj (kvankam kun dubinda traduko en kelkaj lokoj); 2) ebleco uzi la funkciajn klavojn (F1, F2, ktp) por serĉo de vortoj; 3) facila maniero skribi la ĉapelitajn literojn en la dialogujoj: oni simple uzas la klavojn CTRL + responda neĉapelita litero (kvankam la ĉapelitaj literoj aspektas fuŝe samkiel en la menuoj – ordinaraj rusaj literoj en mia okazo, sed oni rapide orientiĝas); kaj atentu, ke hoketo estu metita kontraŭ la parametro “Konsideri diakritajn signojn”, alie vi ne trafas la serĉatan vorton; 4) tiel nomata ĝenerala serĉo (serĉo de signovicoj, tio estas, ajna sekvo de literoj), tiel vi povas trovi, ekzemple, anglajn vortojn inkluzivitajn en la esperanta-franca komputada vortaro.

Mi ne povas taksi la utilon de la inkluzivitaj bildoj kaj sonoj: ties ligiloj videblas sur la ekrano sporade kaj, tamen, ili okupas ĝis 130 megabajtojn da diskospaco (kiel promesas la programo ĉe la instalo). Krome, ekzistas rimedoj por krei proprajn plurkomunikilajn Esperanto-lecionojn, sed mi tion ne rigardis pro malbezono. Entute, mi povas diri, ke la programo sukcese plenumas la funkciojn, por kiuj mi ekhavis ĝin.

Fine, ni agnosku, ke la aŭtoro faris gigantan laboron kaj rezulte prezentis tre taŭgan ilon por la france parolantaj esperantistoj, kaj ne nur ili. Kaj mi volonte iam vidus pluajn versiojn de tiu ĉi tre utila programo.

Sergeo DEREVIANNYKH

MultiDic 2001. Kompakta disko kun programo. Eld. Eldonejo Christian Bertin, Majo 2001. Prezo ĉe FEL: 20,00 EUR + afranko.