Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

POLLANDO

Kadiŝ por Jedwabne

Jedwabne estas urbeto en la bjalistoka regiono, kie antaŭmilite vivis ĉirkaŭ 2200 homoj, kies duonon konsistigis judoj.

En septembro 1939, kiam eksplodis la dua mondmilito, la orientaj teritorioj de Pollando, i.a. la bjalistoka regiono, estis okupitaj de Sovetio. Tiel restis ĝis la atako de Germanio kontraŭ Sovetio, la 22an de junio 1941.

La bjalistoka regiono, simile kiel aliaj orientaj teritorioj de Pollando, estis postrestinta ekonomie kaj klerige. Tio aparte gravis pro la tiea pluretneco. De ĉi tiu postresto ekonomi-socia, sekve malklereco, profitis la Nacia Demokratio, partio, kiu precipe en la 30aj jaroj distingiĝis per ekstrema antisemitismo. La loka, katolika eklezio grandparte restis sub ĝia influo. Tio determinis la mensan kaj spiritan staton de la tieaj kristanoj, ĉefe en rilato al la judaj najbaroj, kaj klarigas la postan tragedion.

La kruelaj persekutoj de judoj komenciĝis tuj post enmarŝo de la germanaj taĉmentoj. Instigite kaj kuraĝigite de la naziaj okupantoj la najbaroj komencis nepriskribeblan persekutadon: batante, humiligante, murdante judojn laŭvole kaj prirabante ĉion eblan. Sed la kompleta ekstermo de la judoj tie datiĝas de la 7a de julio 1941, kiam en proksimaj urbetoj Radziłów [radziŭuv], Wizna [vizna] k.a. aro da lokaj senskrupulaj friponoj murdis preskaŭ la tutan tiean judan loĝantaron. Kompreneble, ke tio okazis kun aprobo de la germanoj, kiuj pli-malpli partoprenis en la masakro. Bedaŭrinde la katolika eklezio faris nenion por haltigi la hombuĉadon, kiu atestis pri kompleta sovaĝiĝo de la paroĥanaro.

La fina faro de tiu ekstrema masakro, realigita — laŭ ĝisnunaj profundaj esploroj historiaj — preskaŭ ekskluzive de poloj, okazis la 10an de julio 1941 en la urbeto Jedwabne, kie krom lokaj loĝantoj troviĝis iom da fuĝintoj el urbetoj, kie pli frue okazis neniigo-kampanjoj.

Kio okazis en Jedwabne?

Tiutage, frumatene, la najbaroj forpelis ĉiujn judojn el iliaj hejmoj al la foiroplaco. De tie la terurigita amaso, sub sovaĝa batado, estis pelita al iom ekster la urbeto troviĝanta grenejo de Bronisław Śleziński; ankoraŭ vivaj la judoj estis bruligitaj. Entute el ĉirkaŭ 1600 homoj saviĝis nur sep, kaŝitaj de nobla kamparanino Marianna Wyrzykowska [viĵikovska]. Kelkaj aliaj en la proksimo ankaŭ transvivis danke al similaj honestuloj.

En 1949, en Bjalistoko, okazis juĝproceso pri 22 krimuloj el Jedwabne. La punoj estis ne tro severaj, kaj post kelkaj jaroj, laŭ petskriboj, la kulpuloj forlasis la malliberejon.

Senvualigo pri la vero

La neimagebla murdo estis kovrita per vualo de silento. Nur en 1998, post televida prezento de dokumenta filmo Sǫsiedzi (Najbaroj), realigita de Agnieszka Arnold, kaj post aperigo en 2000 de samtitola libro verkita de prof. Jan T. Gross, ĉi tiu murdo estis rememorigita. Nealkutimiĝinte al historia vero, blindigite per trompaj sloganoj pri la nobla pola popolo, la socio en sia plimulto psike ne estas preta akcepti tiun ŝokan veron. Kontribuis al tio la ankoraŭ daŭre venena antisemitismo, disvastigata de la naciismaj amaskomunikiloj, malgraŭ ke post la amasmurdado kaj ties traŭmaj eventoj en la t.n. Popola Pollando preskaŭ entute mankas tieaj judoj.

Troviĝas tamen kleraj grupoj kaj influaj personoj, kiuj opinias, ke la vero devas esti akceptita kaj ke pro la teruraj krimoj oni devas pardonpeti, penti. Al tiuj homoj apartenas la prezidanto de la Pola Respubliko, Aleksander Kwaśniewski [kvaŝnievski], kiu dekomence sin esprimis por tia sinteno.

Tamen eĉ inter tiuj, kiuj pretas alfronti tiun kruelan veron, ekzistas homoj, kiuj opinias, ke la afero ne estas ĝisfunde esplorita, ke nepras daŭre serĉi dokumentojn, laŭ kiuj eblus konstati, ke la rolo de la germanoj en la rekta murdo en Jedwabne estis pli signifa ol nur instiga kaj aproba. Kelkaj ankaŭ kontestas la nombron de la murditoj ...

Pruvoj

La esplorojn entreprenis Instituto de Nacia Memoro. Estis decidite elfosi la restaĵojn de la murditoj, post 60 jaroj. La rabenoj kontestis tion, asertante ke tuŝo de ostoj de mortintoj estas kontraŭ la juda religio. Tamen ili ne povis malhelpi tion. Komenciĝis fosado en ĉeesto de rabenoj surloke de la infera grenejo. Montriĝis, ke nun, post paso de tia granda periodo, ne eblas plu strikte kalkuli la mortintojn. La elfosadon oni pormomente, eble por ĉiam, ĉesigis.

Proksimiĝadis la 60a datreveno de la tragedio en Jedwabne. Oni devis la solenaĵojn prepari.

La solenaĵo

La 10an de julio 2001 al la urbeto Jedwabne direktiĝis kelkaj aŭtobusoj, ankaŭ iom da aŭtomobiloj. Por okazigi simbolan entombigon per preĝado de Kadiŝ venis judoj, loĝantaj en Pollando, mirinde savitaj; kelkaj kun siaj infanoj; ankaŭ el aliaj landoj, precipe el Usono kaj Israelo. Inter ili troviĝis kelkaj savitoj el Jedwabne kaj ĉirkaŭaĵo kaj kvindeko da parencoj de la murditoj. Menciindas, ke inter la partoprenantoj troviĝis grupo de Klubo de Katolika Intelektularo. Krom la prezidanto de la Pola Respubliko ĉeestis vicmarŝalo de Sejmo, la pola parlamento, kaj gvidantoj de progresemaj partioj, kiel la Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj la Unio de Libereco. Ĉeestis ankaŭ la ministro pri eksterlandaj aferoj, Władysław Bartoszewski [vŭadisŭav bartoŝevksi], konata pro sia aktivado por plibonigo de la pol-judaj rilatoj, kaj krome kelkaj reprezentantoj de protestanta kaj ortodoksa eklezioj.

Malĉeestis reprezentantoj de la romkatolika eklezio. Mankis ankaŭ la ĉefministro kaj la prezidanto de ambaŭ ĉambroj de Sejmo.

La alvenintoj ariĝis unue sur la foiroplaco, kie antaŭ 60 jaroj, per batoj enpeliĝis la terurigita juda loĝantaro de la urbeto. Post mallonga parolado de urbestro Krzysztof Godlewski [kĵiŝtov godlevski] de Jedwabne, kiu inaŭguris la solenaĵon, kortuŝan kaj saĝan paroladon aŭdigis prezidanto Kwaśniewski. Li petis pardonon al la murditoj kaj entute al la judoj ĝenerale pro ĉiuj krimoj, kiujn ili spertis flanke de poloj. La pardonpeton kaj sentojn de bedaŭro li esprimis sianome kaj ankaŭ nome de tiuj poloj, kiujn profunde skuis la murdo en Jedwabne kaj aliloke. Laŭ la prezidanto la justosento devigas akcepti tiun teruran veron, bedaŭri kaj penti pro ĝi.

Nepre substrekindas lia honesto kaj kuraĝo, se konsideri, ke duono de la poloj, laŭ publika opinio-sondado ne pretas akcepti tiun veron, kaj estas kontraŭ pardonpeto, krome kulpigante la viktimojn pro ilia kvazaŭa kulpo rilate la polojn, ĉar “ili kunlaboris kun la sovetiaj okupantoj”.

Post la prezidanto parolis la ambasadoro de Israelo en Pollando, prof. Szewach Weiss. Memorigante la terurajn eventojn de antaŭ 60 jaroj en Jedwabne kaj aliloke li samtempe substrekis ke “... li konas aliajn grenejojn, kie oni kaŝis la judojn”. En unu tia, li kaj lia familio, danke al honestaj kaj kuraĝaj homoj povis transvivi la periodon de holokaŭsto. Sentiĝis, ke li, substrekante tiun fakton, celas iel moderigi la etoson, kaj emfazi, ke la judoj tute ne kulpigas la tutan polan popolon pri la okazintaj murdoj, kaj ke ili alte aprezas la helpon, kiun ili ricevis kelkloke fare de noblaj najbaroj.

La ĉefa parto de la solenaĵo, la religia, okazis sur la placo kie staris tiu grenejo-infero, kaj kiu nun estas aranĝita kiel simbola tombejo. Tie ariĝis ĉiuj alvenintoj por aŭskulti la preĝojn por la mortintoj. Inter ili troviĝis aro da savitoj, homoj apartenantaj al la Asocio de Infanoj de Holokaŭsto, kaj al la Asocio de Veteranoj-Judoj batalintaj por liberigi Pollandon kaj kvindeko da parencoj de murditoj en Jedwabne kaj ĉirkaŭaĵo.

Montriĝis, ke ankaŭ el Varsovio venis grupo, kies celo estis ne bedaŭri kaj penti, sed daŭre semi malamon. Temas pri la Pola Ligo. Rapida interveno de la polico malebligis al ili la fiaktivadon.

Preĝoj kaj kanto

La preĝoj okazis ĉe la nove starigita monumento sur kiu troviĝas surskribo pollingva, hebrea kaj jida “Memore al la judoj el Jedwabne kaj ĉirkaŭaĵo, viroj, virinoj, infanoj, vivante bruligitaj en ĉi tiu loko la 10an de julio 1941”. Okulfrapas, ke mankas indiko, kiu okazigis tion. Videblas, ke ĉi-momente la poloj, kaj plej verŝajne ĉefe la loĝantoj de Jedwabne, ne estas pretaj tion akcepti.

Kiel unua, kun granda peno, al la monumento aliris maljuna rabeno Jakob Baker. En 1938 el ĉi tiu urbeto li elmigris al Usono, sed ĉi tie li perdis la familion kaj plurajn aliajn proksimulojn. Kun tremanta voĉo li i.a. diris: “Pollando, nia Pollando, petas hodiaŭ pardonon, kaj tiuj, kiujn ĝi petas, devas ĝin akcepti. Ĉi tiuj larmoj devas transiri al la historio, kiel unu el la plej belaj polaj ĉapitroj. Ili devas forigi malamon. Purigi sangan eventon de antaŭ 60 jaroj”. Post tiuj profunde kortuŝaj, grandanimaj vortoj rabeno Michael Schudrich en akompano de kelkaj aliaj rabenoj, en ĉeesto de kelkaj reprezentantoj de kristanaj eklezioj, aŭdigis preĝojn, en tio ankaŭ la Kadiŝ por la mortintoj. La preĝoj esprimis ploron kaj doloron pro la kruela pereigo de senkulpaj homoj. Aparte skua estis post la preĝoj la parolado de rabeno Baker. Rememorigante la eventojn de antaŭ 60 jaroj, dum kiuj inter sia popolo pereis ankaŭ la rabeno, lia rabeno, la saĝa instruisto Avigdor Białostocki [bjaŭostocki], kiun li nomis sanktulo, kaj la humiligon, kiun li kaj lia popolo devis travivi antaŭ la kompleta neniigo en la flamoj, la rabeno elvokis nepriskribeblan kortuŝon ĉe ĉiuj ĉeestantoj. Tiun saĝan paroladon, plenigitan per altmorala spiriteco, valorus tutece traduki kaj prezenti kiel ekzemplon de homa doloro, kompatemo kaj pardonemo.

La solenaĵon finis Jacob Malowany, vaste en la mondo konata kantoro el Usono, per tre bela kaj skua kantado de Preĝo de Abrahamo kaj de kelkaj psalmoj. Per sia arto li priploris la tragedion. Pluvis, kaj ĉiuj sentis, ke la naturo kunploras.

La romkatolika eklezio mankis

Bedaŭrinde, la romkatolika eklezio ne profitis de ĉi tiu datreveno por spirite altigi la katolikojn kaj fari signifan paŝon direkte al konkordiĝo. Ĉefepiskopo Józef Glemp deklaris, ke la katolika eklezio ne venos por soleni la datrevenon al Jedwabne. La 27an de majo la pola episkoparo dum aparte aranĝita meso en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio pardonpetis de la judoj pro teruraĵoj, kiujn ili spertis de kristanoj. Pli frue la ĉefepiskopo esprimis la opinion, ke ankaŭ la judoj devas peti pardonon ... Feliĉe tiu postulo ne ripetiĝis dum la supre menciita solena meso.

Ĉi-loke nepras substreki, ke aro da pastroj ne dividas la opinion de la ĉefepiskopo opiniante, ke oni devas ĝisfine, sen iuj ajn kondiĉoj, eldiri la veron, pardonpeti kaj penti. Domaĝe, la duban sintenon de tiuj, kiuj ne pretas alfronti la ŝokan veron, montris ankaŭ la loka paroĥestro, pastro Edward Orłowski [orŭovski] kaj ankaŭ la episkopo de Łomźa [ŭumĵa] al kiu apartenas la preĝejo de Jedwabne. Ili estas kontraŭ pardonpeto, neante entute la eventojn, kvankam prezentitajn de savitaj ĉeestintoj kaj de aliaj fidindaj historiaj fontoj. Ilia sinteno al la tragedio decidige influis la lokan loĝantaron, kiu se diri plej delikate ne ĉeestis, ne priploris siajn murditajn najbarojn. Sentiĝis eĉ obstina fremdeco ...

Novaj iniciatoj

Bone estas, ke laŭ iniciato ĉefe de judaj medioj sed ankaŭ de kelkaj progresemaj poloj oni ne lasas la loĝantojn de Jedwabne al sola influo de la loka pastro kaj de aliaj dekstrismaj medioj. Rezulte de la agado de progresemaj rondoj, en julio troviĝis en Vaŝingtono du gimnaziaj instruistinoj el Jedwabne. Unu instruas historion kaj geografion, la dua la polan lingvon. Ambaŭ partoprenis dusemajnan kurson, kiun okazigas de kelka tempo la Muzeo de Holokaŭsto ĉiusomere por usonaj instruistoj. La celo estas prepari la instruistojn por la tasko prezenti la historion de la pereigo de judoj dum la dua mondmilito. Post la reveno ambaŭ deklaris, ke nepras prezenti la veron, ĉar nur ĝi povas decidige influi precipe la junan generacion liberiĝi de naciismo kaj ĉiuspeca obskurantismo. Samtipajn renkontiĝojn de kelkaj jaroj organizas la Juda Historia Instituto en Varsovio. Oni faras ankaŭ multon por prepari lernolibrojn ĝustajn laŭ enhavo kaj metodologio.

Dum la solenaĵo naskiĝis nova, tre valora iniciato. Nome, unu el la partoprenantoj decidis inviti grupon de tieaj infanoj eksterlanden. Rezulte, baldaŭ al Usono veturos grupo da gimnaziaj lernantoj el Jedwabne. Oni esperu, ke senperaj kontaktoj inter la loka loĝantaro, precipe la tiea junularo, kun progresemaj medioj en- kaj ekster-lande kaŭzos decidigajn pozitivajn ŝanĝojn. Estos forigita izoleco kaj fremdeco, ankaŭ stigmato de la okazinta tragedio.

Oni esperas, ke diskutado surbaze de la libro Najbaroj de J. T. Gross kaj de la solenaĵoj okazintaj la 10an de julio, ĉe la 60a datreveno de la murdo en Jedwabne, formos gravan paŝon direkte al akordiĝo, kies bazo estos akcepto de la amara vero. Tio tutcerte pli gravas por poloj ol por judoj, kiuj en la nuna Pollando preskaŭ malestas.

Mi sentis la bezonon ĉeesti tiun simbolan entombigon kaj aŭskulti la Kadiŝ por la mortintoj. Tie en la bjalistoka regiono entute ja ekestis la ideo pri Esperanto. Aktivadis tie niaj samideanoj sub saĝa gvido de UEA-ĉefdelegito Jakob Ŝapiro, kiu pereis nur du tagojn post la tragedio en Jedwabne, mortpafita inter kelkcent judaj intelektuloj sur kampo Pietrasze apud Bjalistoko, fare de germanaj nazioj.

Kiom da batalantoj por pli bona morgaŭo pereis en la flamoj de Jedwabne, Bjalistoko kaj aliaj ĉi- kaj ali-regionaj urboj ... Ne eblis dum ĉi tiu solenaĵo ne pensi pri ili.

Zofia BANET-FORNALOWA

Kantoro Jacob Malowany lantas la Preĝon de Abrahamo.

“Mi dankas pro viaj vortoj”, diras Szewach Weiss (meze) al la prezidanto de la Pola Respubliko, Aleksander Kwaśniewski