Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LINGVO POR SURDULOJ

Je defendo de liplegado

Garbhan MacAoidh skribis artikolon en MONATO (2000/6, p. 14), pri la komunikado de surduloj. Ankaŭ mi volas helpi la surdulojn, kaj tial mi respondas amike al G.M. Li legis libron pri surduloj, sed mi ne scias, ĉu li persone bone konas iun surdulon. Mi vivas en ĉiutaga kontakto kun parolkapablaj kaj mutaj surduloj.

Estas konate, ke surduloj inter si kapablas bone komuniki helpe de gestlingvo. Kun aŭdantoj komunikado tamen ne facilas, ĉar ili plej ofte ne volas aŭ ne emas lerni la gestlingvon. Do, surduloj, kiuj uzas nur gestojn, vivas en izolita mondeto. Eĉ ĵurnalojn ili ne povas legi ĉar ili tre malbone konas la nacian lingvon. Iliaj gestoj montras ideon, ne literojn. Malmultaj konas la fingran ortografion.

Mia plej juna filino naskiĝis surda. Verŝajne pro malsano, kiun mi kaptis dum epidemio de iu grava gripo, kiam mi estis 4-monate graveda. Neniu en Brazilo instruis min kiel paroligi mian filineton, sed, kiam ŝi estis 4-jara ni subite transloĝiĝis al Nederlando, kie ni loĝis dum 10 jaroj en Hago. Laŭ indiko de surdulkuracisto ŝi tuj iris al surdullernejo, kie ŝi lernis liplegadon, skribadon, legadon kaj ankaŭ lernis paroli en la nederlanda lingvo.

Per tiu instrubazo, ŝi lernis poste en Brazilo kompreni kaj paroli la portugalan. Hejme ŝi neniam uzas gestojn. Tial ŝi povas labori kun aŭdantoj, parolante 95 % normale. Kaj, por helpi multajn mutajn surdajn amikojn, nun ŝi ankaŭ lernis la gestojn, unue en São Paulo, kaj poste, tute malsaman gestlingvon en Rio de Janeiro! Ŝi edziniĝis kun surdulo, kiu feliĉe ankaŭ lernis paroli, ne en Rio de Janeiro, sed en São Paulo. Do ankaŭ en Brazilo estas kelkaj bonaj lernejoj.

Kiam aliaj surduloj, kiuj ne lernis paroli kaj liplegadon, volas ĉeesti paroladon, la interpretisto ne “tradukas” al ili “laŭvorte”, montrante literojn per la fingroj, sed li montras la ideojn per grandaj gestoj. Tiel neniam eblas montri ĉiujn detalojn de la parolado.

Kiel funkcias la instrumetodo?

Ĉar preskaŭ ĉiu surdulo havas sian “aŭdreston”, la lernejoj en Nederlando ordonas la uzon de aŭdiga aparato por pliampleksigi la malgrandan aŭdkapablon. La grandaj avantaĝoj de la nederlanda lingvo estas: 1) ke multaj vortoj estas unusilabaj, kaj 2) ke la ortografio estas 99 % fonetika.

La unuaj instruendaj vortoj kaj frazoj devas signifi situaciojn, kiuj interesas la infanojn. Do: oni montras la signifon per objektoj kaj bildoj. La unua frazo kiun Marina, mia filino, lernis, estis: De aap zit in de boom. (La simio sidas en la arbo.) La zoologia ĝardeno estis proksima al la lernejo. Do ĉiuj infanoj konis kaj ŝatis la simiojn. De ĉiu vorto oni instruas la prononcon, fonemon post fonemo. Do unue: aa. La instruisto kaj la infano sidas kune, antaŭ spegulo sur la tablo, por bone vidi la buŝon sian kaj unu de la alia. La lernanto devas imiti la movon de la buŝo de la instruisto. Ankaŭ li devas senti per la mano la vibradon de la gorĝo de la instruisto kaj poste meti la manon sur sian gorĝon, dirante aa.

Poste la p. La gorĝo ne vibras, sed kun la mano antaŭ la buŝo li sentas la spiron.

Fine li kunligas aa... p, aap. Tute kontenta la infano montras per sia fingro la simion sur la bildo, kaj diras “aap!” Nun li parolas. Oni instruas la aliajn vortojn de la frazo. Li prenas la kopion de la bildo hejmen por montri kaj klarigi ĝin parolante ... Granda sukceso!

Por klarigi la verbon zit (sidas), la instruisto devas unue stari, kaj poste sidi, dirante ik zit (mi sidas). Poste li staras, kaj diras ik sta (mi staras). Poste: vi, li, ŝi, ktp. Por bone lerni ĉiujn fonemojn, la infano devas ankaŭ scii, kion faras la lango ene de la buŝo. Tial oni devas montri desegnojn de la interno de la buŝo, bone montrante la pozicion de la lango. La infanoj eĉ ŝatas tiun amuzan buŝgimnastikon.

Por plursilabaj vortoj, ili devas scii kiun silabon akcenti. Por tio ekzistas aparato, kiu montras la forton de la spiro. Parolado estas muziko kun: “pp, ff, cresc., dim.” (Tiuj muzikaj indikoj estas alia internacia lingvo!) Tiel la melodio de ĉiu frazo montras la signifon kaj la emocion. En la portugala lingvo la sintakso de la informaj kaj la demandaj frazoj estas egalaj. Nur la intonacio montras, ĉu oni informas aŭ demandas.

Do, kiel la surduloj lernas “muzike” paroli? Oni uzas la aŭdreston kaj la aŭdaparaton. En Nederlando oni instruas ludi bekfluton kaj la notojn de simplaj melodioj sen granda distanco inter alta kaj malalta tonoj.

Oni analizas la melodion de la frazo. La instruisto ludas ĝin. La lernanto legas la melodion, ludas ĝin, kaj kune kun la instruisto diras la frazon kun bona intonacio.

Hura, la admirinda surdulo parolis 95 % egale al la aŭdantoj. Ĉu vi komprenas ke mia patrino koro troplenas de dankemo? Mia filino vivas kaj laboras en la mondo de la “aŭdantoj”. Mi skribas ĉi tion por helpi la familianojn, amikojn kaj instruistojn de surduloj en la tuta mondo por ke ili helpu la surdulojn. Ankaŭ mia filino helpas multajn geamikojn inter parolantaj surduloj. Post bona ricevo, transdono estas nia devo.

Por bone instrui, observu unue viajn proprajn lipojn kaj langon. Ankaŭ via bebo devas observi vian buŝon. Do, en la komenco movu vian buŝon iomete pli ol normale. Vi ne bezonas paroli laŭte. La instruo komenciĝas en la lulilo. Kun via helpo la bebo poste ne estos kompatindulo. Li estos admirinda inteligentulo, kiu moviĝos en la aŭdanta mondo.

Kiu volas scii pli da detaloj, povas peti multe pli da informoj al la Instituut voor doven en St.-Michielsgestel [sintmiĥilsĥestl] en Nederlando.

May BIJLEVELD

N.d.l.r.: El la originalo ampleksa, la parto ne koncerna al la lingvo de surduloj estas forigita. La aŭtoro mislegis la artikolon de Garbhan MacAoidh, tamen ĉar ŝia argumento favora al la liplegado (kiu estas ĝuste malo de la opinio de s-ro MacAoidh) estas hereza al la reganta teorio, mi prezentas ĝin por fakula, objektiva komentario. Multaj lingvistoj rigardas la gestolingvon kiel kompletan sistemon de signoj, egalan al la lingvo, aŭ lingvon mem.