Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERNACIAJ RILATOJ

Pace dancante

Plifortigos rilatojn inter Turkio kaj Grekio la ministro pri eksteraj aferoj de Turkio, Ismail Cem, kaj lia greka sampostenulo, Jorgo Papandreu. La plibonigotaj rilatoj celas aparte transporton, kulturon kaj sanprotektadon. Krome la du ministroj decidis starigi inter si rektan telefonlineon. Tiel la renkontiĝo de la du ministroj en Sisam kaj Kusadasi signis gravan paŝon en la interrilatoj de ambaŭ landoj.

Ĉiel oni rimarkas pli amikan etoson. Ekzemple, rilate tertremojn ambaŭ landoj ekstudos kaj esploros sismologion; ankaŭ estas decidite estigi reciprokan helpon okaze ne nur de tertremoj sed ankaŭ de inundoj kaj arbarincendioj. Plue, ambaŭ ministroj volas favorigi vojaĝadon de siaj civitanoj reciproke al Grekio kaj Turkio. Papandreu notis, ke tiurilate li devas konsiliĝi ankaŭ kun siaj partneroj el la Eŭropa Unio, kion li faros kiel eble plej baldaŭ.

Dum la vizito Papandreu kantis kaj dancis, tiel mesaĝante al grekoj kaj al turkoj, ke li ja volas plifortigi amikecon inter la du popoloj, kaj ke, kvankam naskiĝinta en Usono, li tamen restas greko. La du ministroj estis varme akceptitaj ankaŭ en Ĉarŝio, kie oni flirtigis naciajn standardojn de Grekio kaj Turkio. Ismail Cen surmetis amuleton sur ambaŭ, por ke ilin ne damaĝu la “diabla okulo”.

Iliriana Mezini

La greka ministro pri eksterlandaj aferoj, Jorgo Papandreu, dancas antaŭ turka publiko.

Altaj aŭtoritatuloj de Turkio kaj Grekio tenas enmane pac-kolombojn.