Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

GERMANIO

Katedralaj trezoroj en nova aranĝo

La katedralo de Speyer [ŝpaja] (Palatinato, sud-okcidenta Germanio), fondita ĉirkaŭ la jaro 1025, spertis dum sia preskaŭ miljara historio plurajn detruojn. Plej katastrofe al ĝi efikis la forbruligo de la urbo fare de francaj trupoj en 1689 kaj la franca militokupado de la regiono ekde 1792. Nur pene oni sukcesis malhelpi la definitivan neniigon de la katedrala konstruaĵo. Nuntempe, rekonstruita laŭ la romanika projekto origina, ĝi apartenas al la protektata “Heredaĵo de homaro”. Malmultaj el la katedralaj trezoroj estis konservitaj ĝis nun. Tamen la preĝejo kaŝe konservis trezorojn nemateriajn, kiuj estas multe pli valoraj ol kalikoj kaj sanktujoj el arĝento aŭ oro. Estis ja sciate, ke en la katedralo situis la tomboj de la imperiestra familio Salier, reginta mezepoke dum jarcento la Sanktan Romian-Germanan Imperion. Tion eksciis ankaŭ francaj soldatoj kaj prirabis kelkajn sarkofagojn, tamen feliĉe nur malmultajn.

La unuajn sciencajn foslaborojn sur la tereno katedrala oni faris en la jaro 1900. Tiam estis trovitaj multaj tomboj kaj oni povis ekscii interalie pere de skribaj dokumentoj sur metalaj platoj, pri kiu reĝo, imperiestro aŭ ties familiano temas. Krom la fingroringo de Henriko la 4a kaj la “Imperia pomo” de Henriko la 3a plej gravaj estas la tombaj kronoj de imperiestroj kaj imperiestrinoj, kiuj dokumentas la pretendon je monda kaj eklezia potenco eĉ post la morto. Kopio de la krono de Konrado la 2a nuntempe ornamas — multoble pligrandigita — la centron de la katedralo.

La tiam elfositaj tombotrezoroj — materiaj samkiel ideaj — trovis lokon en la tiel nomata Domschatzkammer [domŝackama] (ĉambro de la katedralaj trezoroj), kiu tamen troviĝas ne en la katedralo mem, sed en la tre proksima Historia Muzeo de Palatinato. Tie oni faris ĉi-jare novaranĝon de la restaĵoj kaj okazis solena malfermo en la katedralo mem. Okaze de tio parolis la episkopo de Speyer, reprezentantoj de la fondaĵo de Historia Muzeo de Palatinato kaj ties direktorino.

Poste la ĉeestantaro transiris al la muzeo por admiri la novan ekspozician koncepton. Nun ĉio prezentiĝas je ruĝkolora fono, akompanate de klarigaj tekstoj. La kreintoj de nova aranĝo fieras pri dudekminuta Multivisionsshow (plurmedia spektaklo), komputilaj ekranoj kaj Touchscreens (fingrotuŝe funkciigeblaj komputilprogramoj).

Memkompreneble la ekspozicio ampleksas ne nur la tombotrezorojn. Videblas ankaŭ multaj objektoj, kiuj estis uzataj en ekleziaj ritoj: ujoj, vestaĵoj, bildoj, skulptaĵoj ktp. Aldone al tio estas dokumentoj pri la (re)konstruado de la katedralo kaj bildoj pri ties stato diverstempe, iuj el kiuj estas ankaŭ en formo de modelo. La plej grandaj inter la ekspoziciaĵoj estas freskoj, translokitaj el la katedralo mem.

En la epoko de romantikismo munkena pentristo Schraudolph [ŝraudolf] — laŭ ordono de bavara reĝo Ludoviko la 1a — ornamis la katedralon per monumentecaj historiaj freskoj. Kiam en la dua duono de la 20a jarcento konservorilate ekregis pli originemaj konceptoj, oni forprenis multajn aldonaĵojn el la epoko de romantikismo. Feliĉe oni povis savi ilin, kaj elekto el la tuto nun impresas de proksime la vizitantojn, kio antaŭe videblis nur je distanco.

La furoraĵo (krom la tombo-ekspoziciaĵoj) estas ne io grandioza, sed nur malgranda tekstopaĝo, kiun oni trovis antaŭ malmultaj jaroj subplanke de la Afra-kapelo de la katedralo. Temas pri la lasta paĝo de la tiel nomata “Ulfilas-biblio”, la Codex Argenteus en la gota lingvo, kiu fragmente nuntempe estas konservata en la sveda urbo Uppsala. Neniu scias, kiel ĝi trafis Speyer, eĉ kun adreso al Philipp Melanchthon [filip melanĥton], la plej grava germana reformisto eklezia post Luther. Sed tiun ĉi unikaĵon oni povis admiri nur dum la tagoj de oficiala malfermo, ĉar daŭra taglumo damaĝus ĝin.

Ankaŭ sen tiu eksterordinara allogaĵo estas ege multaj ekspoziciaĵoj — admirindaj, studindaj, vizitindaj — en la Historia Muzeo de Palatinato. La muzeo aldone prezentas ekspoziciojn pri la regiono, precipe pri ties romia historio kaj kamparana vinproduktado, kaj proponas ankaŭ provizorajn ekspoziciojn pri diversaj allogaj temoj. La muzeo estas malfermita marde — dimanĉe de la 10a ĝis la 18a horo.

Krome la tuta urbo Speyer estas alloga celo turisma. La vizitantoj konstatos, ke ne plu validas la iama loka mokproverbo: “Se ne estus la mortintaj imperiestroj, ne estus vivo en la urbo”.

Franz-Georg Roessler

La katedralo de Speyer.

La krono de Konrado la 2a.

La malfermo de la imperiestraj tomboj en 1900.

La Historia Muzeo de Palatinato en Speyer.