Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Forkurintoj postkurataj

Post pli ol dek jaroj da sendependiĝo litovaj dizertintoj de soveta armeo estas ankoraŭ serĉataj de rusa milita prokuroro. Ekzemple 31-jaraĝa Darius Kiela el urbo Panevezys estas informita, ke ĉe rusa landlimo li povus sperti problemojn.

En 1990 Kiela forkuris de sia deĵorejo apud Moskvo — nur tri tagojn antaŭ la sendependiĝo de Litovio. Tamen la dizertinto devis konstante sin kaŝi kaj sentis sin nur iom pli sekura post la malsukcesa puĉo en Moskvo en 1991. Jam dekoj da leteroj estas senditaj de la rusa prokuroro al eks-soldatoj kiaj Kiela, tamen aŭtoritatuloj asertas, ke dizertintoj ne tro timu.

LAST/PG