Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

RUSIO

Tragika morto de golulo

Ŝokego en sporto — pro traŭmato de la kapo, ricevita dum piedpilka matĉo, mortis kapabla 23-jara golulo Sergej Perĥun. Lastsezone li ludis en moskva teamo CSKA, kaj samtempe defendis la golejon de ukrainia nacia teamo. Atakata de la kontraŭa teamo, Perĥun eliris el t.n. “punzono”, kaj, strebante kapti la pilkon, kunpuŝiĝis kun membro de la kontraŭa teamo. Perĥun falis kaj lia kapo fortege frapis la grundon: preskaŭ tuj komatiĝinta, li mortis 10 tagojn poste. La aliteamano ricevis cerboskuegon.

Dua golulo

La unuan fojon en rusia historio mortis golulo pro senpera traŭmato dum matĉo. Malagrable, sed menciendas, ke precize antaŭ 10 jaroj, somere 1991, CSKA same perdis sian golulon (Miĥail Jerjomin), kiu same aĝis 23 jarojn. Ĉi-jare la tasko de CSKA, kiu pretendas je iuj medaloj, treege komplikiĝis.

Grigorij Arosev