Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

GERMANIO

Rekoninda pentristino

En la lastaj jarcentoj okazis relative ofte, ke talentaj junulinoj post la edziniĝo al artisto libervole aŭ devigite rezignas pri la propra verkado. Plej konata ekzemplo estas tiu de familio Mahler. La edzo, komponisto Gustav Mahler, eksplicite malpermesis al sia edzino komponi. Tiaj vivoj ofte rompiĝis, eĉ se ekstere la virino aspektis kiel kontenta edzino, patrino.

Jam delonge urbo Speyer en suda Germanio flegis postlasaĵojn, precipe la naskiĝdomon, de pentristo Hans Purrmann (1880-1966). Iom oni sciis, ke ankaŭ lia edzino Mathilde iam pentris, sed oni kredis, ke ŝi dum psika krizo detruis siajn fruajn verkojn kaj post la edziniĝo ne plu pentris.

Des pli granda estis la surprizo, kiam en la postlasaĵo de ŝia filino Regina oni neatendite trovis 360 pentraĵojn de Mathilde. Krome oni trovis aliajn dokumentojn el ŝia vivo. Evidentiĝis, ke Mathilde estis fidela edzino kaj patrino, sed ke ŝi neniel rezignis pri propra verkado. Daŭre dum libera tempo kaj ferioj ŝi laboris pri la pentraĵoj, evoluigante propran stilon, kiu ne estis simpla kopiado de la edza.

En kultura centro Flachsgasse la tuta eminentularo de la regiono ĉeestis je la 19a de aŭgusto la solenan malfermon de la unua ekspozicio de bildoj de Mathilde Vollmoeller (post oktobro 2001 la ekspozicio translokiĝis al Florenco, Italio). La publiko kun admiro konstatis, ke la respondeculoj revivigis veran memstaran artistinon, kiu meritas la reagnoskon.

Dum sia juneco ŝi jam trovis rekonon flanke de famaj artistoj, inter ili Max Liebermann kaj Rainer Maria Rilke, kun kiu ŝi korespondis. Dum longaj jaroj ŝi estis membro de Pariza “Académie Matisse” kaj nemalofte ekspoziciis. Tie ŝi konatiĝis kun Hans Purrmann. La libera vivo kaj publika arta agado finiĝis post la edziniĝo al la pli fama Purrmann. Sed ŝi tamen konservis verkaĵojn el la frua tempo kaj eĉ daŭrigis sian artovojon.

Dum la edzina vivo nur malmultaj homoj sciis pri ŝia “dua vivo”. Kaj ankaŭ post la morto en 1943 ŝi rangis nur “edzino de pentristo”, kiel deklaris oficiale ŝia pasporto. Sed de nun ne nur Speyer, sed la tuta artema mondo scias, ke ankaŭ la edzino de la fama Hans Purrmann vivis propran rekonindan artistan vivon.

RÖSSLER Franz-Georg