Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Plonĝe enamiĝintaj ...

Unika geedziĝo okazis en Litovio fine de la somero: 25-jaraĝa Aušra Puriuškyte kaj 33-jaraĝa Tauras Gaivenis interŝanĝis orajn ringojn en la okmetra profundo de lago situanta apud urbo Trakai. Ili elektiĝis el 40 aliaj paroj por partopreni la ceremonion — iniciatitan de radiostacio — ĉar ili konatiĝis en naĝejo. Malgraŭ tio, ambaŭ devis lerni plonĝi por atingi la subakvan renkontejon.

Fakte Aušra kaj Tauras geedziĝis en la preĝejo de Trakai: nur la ringo-ceremonio okazis en la lago. Ĝi daŭris 15 minutojn kaj pasis kun ĉampano kaj kisoj en parto de la lago kun lignaj skulptaĵoj. En la profundo videblis ses lignaj kapoj: laŭ legendo neniu dronos en la lago dum ses jaroj. Poste okazis kutima balo — sur firma grundo.

LAST

Aušra kaj Tauras konatiĝis en naĝejo kaj geedziĝis sub akvo.

La estontaj geedzoj tuj plonĝos por interŝanĝi orajn ringojn.