Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Rotario helpas

En sia artikolo pri la infana paralizo (poliomjelito) (MONATO, 2001/8, p. 21) Evgeni Georgiev prave notis la kontribuon de Rotario al la tutmonda kampanjo kontraŭ tiu malsano. Sed permesu ke mi raportu kelkajn pliajn detalojn. Rotary International estas — kune kun Lions International — la plej granda internacia organizaĵo por amikeco kaj servado. Ĝi nombras preskaŭ 1 200 000 gemembrojn apartenantajn al 30 000 kluboj en 160 landoj. En 1985 Rotary lanĉis sian programon PolioPlus kiu ĝis nun disponigis 380 milionojn da dolaroj kaj mobilizis centojn da miloj da volontuloj por elimini tiun kripligan malsanon ĉefe pere de vakcinado. Pli ol du miliardoj da infanoj jam estas vakcinitaj, kaj la nombro de landoj infektitaj de poliomjelito falis de 125 ĝis 30. La Ĝenerala Direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano, s-ino Gro Harlem Brundtland, publike deklaris ke sen la iniciato de Rotario ŝia Organizaĵo verŝajne ne estus entrepreninta la planojn por elradikigi tiun teruran malsanon.

Mi aldonu ke nia fratina organizaĵo, Lions International, laŭnombre iom pli granda ol Rotario, dum jardekoj koncentris siajn energiojn por mondskala luktado kontraŭ la blindeco kaj aliaj okulaj malsanoj.

Eskil SVANE, Francio

N.d.l.r.: Eskil Svane estas prezidanto de Rotaria Amikaro de Esperantistoj.