Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Duone malplena glaso

La artikolo Lernu la germanan! de Stefan Maul (MONATO, 2001/8, p. 6) estis tre interesa, ĉar ĝi pritraktas vaste diskutatan problemon kredeble en la tuta okcidenta Eŭropo. Mi timas, ke la aŭtoro vidas nur duone malplenan glason. Apud enmigrintoj, kiuj “ne havas intereson lerni la germanan”, mi konas diversajn kazojn de dua-generaciaj (eĉ de unua-generaciaj) enmigrintoj en Germanion, kies ĉefa lingvo estas la germana. El la sperto, oni ŝajne povas eltiri la fakton, ke ju pli oni devenas el foraj lando kaj kulturo, kaj ju pli amasa estas tia enmigrado, des pli da generacioj oni bezonas por asimiliĝi al la majoritata socio.

La ĉefa kaŭzo tamen verŝajne ne kuŝas en la enmigrintoj mem, sed en la ĉirkaŭanta socio, kiu daŭre signaladas ilin kvazaŭ fremdulojn. En la kazo de Germanio estas vaste konate, ke germandevenaj kazaĥoj tute ne konantaj la germanan multege pli facile ricevas germanan civitanecon ol turkidoj naskitaj en Germanio. Kiu instigo por asimiliĝi al socio ne akceptanta onin?

Aliflanke, kulpas ankaŭ okcidenteŭropanoj pri tio, ke ili postulas plenan asimiliĝon. En aliaj mondopartoj, estas pli normale, ke diversaj lingvoj kaj nacioj pace kunvivu en la sama teritorio. Verŝajne iom post iom necesos ŝanĝi la starpunkton al pli bunta, diversa, kelklingva, plurkultura socio. Eble Eŭropa Unio helpos al tio.

Fine, permesu komparon. Se 80-miliona Germanio ne sukcesas gluti milionon da turkoj kaj kurdoj, kio estus pri la miliono da andaluzoj en 6-miliona Katalunio (kie 6 milionoj kompreneble inkluzivas ilin) — kaj ne memstara Katalunio tute ne havas plenan leĝorajton por altrudi sian lingvon al novvenintoj? Eble germanoj devus esplori aliajn eduksistemojn, kiel tiu de “lingva mergiĝo”, glate funkcianta de la komenco de la 80aj jaroj en Katalunio en kvartaloj, kie 70 % de la lernantoj ne estas katalunlingvaj kaj plej ofte tute ne komprenas la katalunan alvenante en la lernejon.

Hektor ALOS I FONT, Katalunio