Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Malkaraj kostoj, malkaraj homoj

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam en Japanio abundis mono, oni preferis la plej altan prezon. Ekzemple, se elekteblis inter du similaj varoj, oni aĉetis la multekostan. Japanio estis tiam fikonata pro altaj prezoj. Tamen ne plu: okazis en Japanio prezrevolucio.

En Japanio cirkulas ses moneroj, tiuj kun valoro de 1, 5, 10, 50, 100 kaj 500 enoj. Nenion oni povas aĉeti kontraŭ 1 aŭ 5 enoj: per tiuj moneroj oni pagas konsumimposton (5 %). Kontraŭ 10 enoj oni povas telefoni tri minutojn; kontraŭ 50 sendi enlande poŝtkarton, kontraŭ 70 eksterlanden; kaj kontraŭ 120 enoj oni povas aĉeti skatolon da suko.

Aperis antaŭ dek jaroj 100-enaj vendejoj, kie oni povas aĉeti ĉion kontraŭ 100 enoj. Komence oni ne tre ŝatis tiajn vendejojn, ĉar japanoj tro kutimiĝis al multekosteco: oni kredis “ju pli malmultekosta, des pli malaltkvalita”. Tamen dum longa ekonomia stagnado oni ekpensas “ju pli malmultekosta, des pli bona”. Tial nun furoras la 100-enaj vendejoj en Japanio.

Solevivantoj

Ĝenerale vendejoj tiaj traktas necesaĵojn, sed nove aperis 100-ena freŝaĵo-vendejo, kie haveblas legomoj, fiŝoj kaj viando. En vendejo en Otaru, Hokkaidoo, la respondeculo diras: “Ni vendas po kvin fragojn kontraŭ 100 enoj, po du bananojn kontraŭ 100 enoj, k.s. Pro taŭga kvanto kaj malmultekosto solevivantoj kaj maljunuloj ŝatas viziti mian vendejon.” Nun, pro la sukceso de tiaj vendejoj, granda superbazaro Daiei instalis ĉe siaj filioj angulon “Vivo de 88”, kie vendeblas memproduktitaj manĝaĵoj, kukoj kaj kosmetikaĵoj kontraŭ 88 enoj.

Alia batalejo por disrompi prezojn koncernas rapid-manĝaĵojn. La ĉeno McDonald’s malaltigis la koston de hamburgero de 130 enoj ĝis 65 enoj: danke al tio la vendkvanto de burgeroj saltis tage al 1,1 milionoj kompare kun 250 000 antaŭ unu jaro. Ankaŭ alia populara rapidmanĝaĵo nomata gyuudon (tasego da bovaĵo aŭ rizo kun kuirita bovaĵo) fariĝis malplikosta: ĉe ĉeno Matuya tasego kostis 290 enojn anstataŭ la antaŭajn 400. Ĉe ĉeno Yosinoja, kie finfine tasego kostis 250 enoj, trioble kreskis vendoj. Statistike la kosto de hamburgero en la japana ĉefurbo Tokio favore kompareblas kun tiu en aliaj ĉefurboj: 102 enoj en Novjorko kaj 110 en Londono (tamen nur 78 en Parizo).

Verdas kampoj

Tamen ne forgesendas, ke eblas malaltaj prezoj parte pro malbonaj laborkondiĉoj. Por profiti, rapidmanĝejo devas premi elspezon por funkciuloj sub 14,85 % de la tuta vendosumo. Alia faktoro estas importitaj manĝaĵoj (kaj aliaj varoj): Japanio nun provas protekti siajn produktaĵojn kontraŭ malmultekostaj varoj el Ĉinio — ekz. tubfoliaj ajloj kaj ŝitakoj (japanaj fungoj). Nuntempe Ĉinio estas kvazaŭ japana agro: japanoj montras al ĉinoj kiel kultivi bonkvalitajn legomojn taŭgajn por japana merkato kaj rezulte grandkvante importas el Ĉinio. Sed, dum verdas kampoj en Ĉinio, estas forlasataj tiuj en Japanio.

Antaŭ la dua mondmilito japanaj gvidantoj kriis: “Azio estu unu”, celante regi tutan Azion per armea forto. Nun Azio ja estiĝas unu sub la revolucio de malaltaj prezoj en Japanio. Komercistoj flugas ofte eksterlanden, malofte enlande. Tamen malantaŭ la prospero de aziaj industrioj estas malprospero de japanaj, precipe lokaj industrioj. Fabrikoj malaperas kaj laboristoj perdas postenojn. Certe: ju pli regas en Japanio malaltaj prezoj, des pli estas ekspluatataj homoj.

HORI Jasuo/pg