Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KORATAKO

de David CURTIS

“Onklo Stano mortis. Onklino Nelo diris ke li subite sentis doloron en sia maldekstra brako, kaj tuj forpasis.” Tiel Ned lernis kiel rekoni simptomon de koratako. Li preskaŭ forgesis tion dum la postaj jaroj, ĉar li estas ege sana kaj aktiva, manĝante rekomenditan dieton kaj neniam fumante.

Iun tagon en 1999, kiam li estis 72-jara, li vizitis sian lokan naĝejon por sia semajna naĝado.

“Estas tro da kemiaĵo en la akvo!” li diris al si, ĉar enirinte la akvon li sentis doloron en la brusto.

“Estas malfacile enspiri!” li pensis, sed energie kompletigis sian kutiman tridekon da longecoj. Al alia naĝanto li ŝerce komentis:

“Oni ricevu salajron por tio ĉi, ĉar ĝi estas pena laboro!” Semajnon poste, marŝante hejmen de la urbocentro, portante dorsosakon, li diris:

“Ambaŭ miaj brakoj sin sentas strange, kaj estas iom malfacile enspiri. Mi ripozigos miajn brakojn, tenante la rimenojn de mia dorsosako. Ŝajnas al mi ke mi havas bronkiton.”

Al sia edzino, Telmo, li raportis ke li eble havas bronkiton. “Sed ne plu estas malfacile enspiri, kaj miaj brakoj sin sentas normale. Verŝajne mi imagis la aferon!”

Monaton poste Ned devis gardi du el siaj genepoj, dormante en ilia domo dum iliaj gepatroj ĝuis ferian semajnon.

“Mi ne povas endormiĝi en tiu stranga lito,” li plendis al Telmo; sed li faris sian devon nokton post nokto. Semajnfine, dum li tondis unu el siaj grandaj gazonoj, li sentis doloron en la brusto. Telmo telefonis al sia kuracisto kaj Ned vizitis lin. “Mi ne povas trovi ian kaŭzon por via problemo,” diris d-ro Smit, “sed jen preskribo por piloloj kiuj eble helpos vin. Metu du el ili sub vian langon, kaj konsultu min se vi havos pluan problemon.” Ĉe apoteko, ricevante la pilolojn, Ned legis ke ili povos kaŭzi vertiĝon. Tiun noktmezon enlite, sentante doloron en la brusto, li metis du pilolojn sub la langon.

“Tio faris nenion!” li post minuto kolere diris al si, ellitiĝante kaj starante.

Subite li trovis sin kuŝanta surplanke.

“Tio ĉi memorigas min pri kiam oni nokaŭtis min dum boksado-konkurso kiam mi estis dek-sesjara!” li murmuris al Telmo. “Mi ne plu havas doloron en la brusto, sed mi volas endormiĝi denove en nia lito.” Telmo helpis lin, sed morgaŭe ŝi insistis ke li revizitu d-ron Smit.

Frue en la posttagmezo, Ned denove spertis doloron en la brusto kaj telefonis al tiu kuracisto, sed tiu ne estas atingebla, ĉar okupata. Malgraŭ ke Ned metis la pilolojn sub sian langon ofte, la doloro pligrandiĝis. Li petegis telefone ke li parolu kun sia kuracisto, sed tiu ankoraŭ ne estas havebla. Ned kuŝis surplanke por malpligrandigi la doloron, sed vane. Li diris al si:

“Se mi nur povus forlasi mian korpon, mi ne plu sentus ĉi tiun doloron!”

Fine li parolis kun sia kuracisto kiu diris:

“Ĉu vi povos viziti min nun?”

“Jes. Mi vidos vin post dek minutoj” diris Ned, kaj veturigis sin al la kuracistejo.

“Ŝajnas ke vi trafis friponan viruson — mi ne certas ...” komentis d-ro Smit. “Bonvolu porti ĉi tiun paperon al la loka hospitalo, kaj oni mezuros la staton de via koro.” Survoje al sia destino, Ned veturigis sin tre zorge, preta haltigi la aŭton flanke de la vojo kiam ajn li sentos sin ne sufiĉe forta por daŭrigi. Li iris tuj al la kriza fako por liveri sian paperon, sed funkciulino tie informis ke li iru al la ĝenerala enirejo. Marŝante tien, Ned diris al si:

“Ĉi tio estas unu el la plej malfacilaj marŝoj en mia vivo!” Sed li atingis la enirejon kaj transdonis la paperon al alia funkciulino.

“Iru al la kormezura fako, mi petas” ŝi diris.

“Kie ĝi situas?”

“Sekvu la verdan linion farbitan sur la planko!”

Ned ne atendis pli ol kvin minutojn por la ekzameno. Dum li kuŝis sur klinika benko, flegistino fiksis plurajn konektilojn sur liajn bruston kaj brakojn.

“Enspiregu! Tenu tiun enspiron! Dankon!” ŝi diris, kaj permesis al li foriri.

Ĉe la enirejo, Ned demandis kiam li ekscios la rezulton. “Post kelkaj tagoj via kuracisto ricevos tion kaj informos vin,” oni diris.

Tre zorge Ned veturigis sin hejmen. Tie li sentis sin pli bone kaj diris al Telmo ke ŝajnas ke la infekto malaperis. Tri tagojn poste li denove suferis grandan doloron en la brusto. Feliĉe lia filo povis transporti lin al d-ro Smit sen prokrasto.

“Ho, bone! Ĉu vi povus transporti vian patron al la hospitalo? Mi ricevis la ekzamenrezulton. Bonvolu doni ĝin al la krizo-fakisto!”

Alveninte en tiu fako, Ned aŭdis de tia fakistino:

“Bonvolu sidiĝi en ĉi tiu rulseĝo. Portisto puŝos vin al kuracisto en la hospitalo mem!”

Estis jam sep homoj en litoj en la ĝenerala fako kiam la portisto liveris Nedon al la flanko de malplena lito.

“Mi ne atendis ricevi liton,” diris Ned.

“Ho, ne estas certe ke vi bezonos tion. Dependas de la decido de la kuracisto,” informis flegistino. Kvin minutojn poste, ŝi prihurlis al li piĵamon.

“Senvestiĝu, vestu al vi la piĵamon, kaj enlitiĝu, mi petas! La doktoro venas!” ŝi diris.

Baldaŭ alvenis la fako-kuracisto.

“Nu, ĉi tiu penetrilo donos al vi etan pikon,” trankvile li diris, kaj prenis sangon el vejno en la maldekstra brako de Ned per injektilo kiun li tiris anstataŭ puŝi. Li forportis la sangospecimenon, kaj revenis kun demandaro.

“Dum ni atendas la rezulton trovotan de la patologia laboratorio, bonvolu diri al mi pri vi mem. Ni havas viajn nomon, adreson kaj naskiĝtagon, sed kiajn aktivojn vi ĝuas?”

“Semajne, mi marŝas dek kilometrojn trifoje; mi naĝas tridek longecojn merkrede; ĵaŭde mi partoprenas gimnastikon laŭ muziko dum horo, inkluzive de triminuta kurado kiam la korpo estas sufiĉe varma. Mi helpas blindulojn kiel volontulo, kaj ĉiun monaton mi vizitas publikan, marbordan duoninsulon por volontule kolekti botelojn kaj aliajn rubaĵojn deponitajn de senzorgaj membroj de la publiko. Por mia loka konserva asocio mi aranĝas dek kvin prelegojn jare, dum kiuj mi projekcias diapozitivojn. Marde mi kunvenas kun kelkaj Esperantistoj, por laŭtlegi leterojn kaj novelojn, tradukante ilin de tempo al tempo, kaj ĝenerale diskuti kurantajn aferojn en tiu lingvo, dum du horoj, post kiuj ni kaftrinkas kaj parolas la anglan.”

“Tre interese. Mi neniam renkontis iun kiu povas paroli Esperanton. Kio pri via dieto?”

“Nu, mi estas preskaŭ vegetarano, sed manĝas viandon eble unu fojon en monato. Multe da fruktoj kaj legomoj mi manĝas tage.”

“Ĉu vi trinkas alkoholon?”

“Tre rare. Hejme estas plenaj boteloj ankoraŭ ne malfermitaj — donacoj de homoj kiuj ne scias ke mia edzino kaj mi ne trinkas alkoholon.”

“Bone. Ĉu vi fumas?”

“Ne plu. Mi ĉesis fumi antaŭ kvindek jaroj, kiam mi venis el la armeo, en kiu mi ricevis cigaredojn senpage!”

“Bone. Dankon!” diris la kuracisto kaj foriris. Glin, la filo de Ned, estis reirinta hejmen, informinte Telmon kaj siajn du fratinojn. Kun ili, li baldaŭ revenis kaj ili sidis flanke de la lito de Ned, kiu estis tre sprita, suferante nenian doloron, kaj imagante ke oni erare tenis lin en hospitalo. Estis la 25a de oktobro 1999.

La kuracisto revenis kun la rezulto trovita de la patologo.

“Sinjoro, vi estas suferinta almenaŭ unu koratakon!”

“Kio? Kiel vi scias tion?”

“Kiam koro estas atakata, ĝi produktas enzimojn kiuj eniras la sangon. Estas enzimoj en via sango. Tial ni scias ke vi jam suferis mildan koratakon. Vi ripozu en tiu lito dum almenaŭ kvar tagoj. Ĉu vi konsentas?”

“Kompreneble; sed tio estas al mi granda surprizo. Mi kredis ke mi suferis pro bronkito!”

“Jes. Ofte oni pensas tion. Estas malfacile diagnozi mildan koratakon.”

Telmo kaj la filino hejmeniris, sed dum la sekvaj kvar tagoj ili revenis, ofte kun aliaj parencoj kaj tiuj geamikoj kiuj ekkonis la novaĵon. Belaj kartoj alvenis, kiujn flegistinoj pinglis super la lito de Ned. Lia nomo estis klare skribita super lia kapo.

Du tagojn poste, nova flegistino estis preterpasonta lian liton, kaj li rekonis ion pri ŝia vizaĝo.

“Flegistino, ĉu la nomo ‘Dona Levendovski’ signifas ion al vi?”

“Jes! Tio estis mia nomo antaŭ ol mi edziniĝis!”

Rigardinte lian nomon, ŝi ekkriis:

“Ho! Vi estis mia instruisto, antaŭ tridek jaroj!”

Kiam Ned fine forlasis la hospitalon, la kuracisto diris al li:

“Vi ricevis averton. Malrapidiĝu!”

Kvin semajnojn poste, ĉar Ned ne rajtis veturigi sin, Andru, unu el liaj nepoj, transportis lin al fizioterapia kliniko. Alta viro portante hospitalan uniformon subite aperis antaŭ Ned kaj diris: “Ĉu ĝenus vin doni al mi vian nomon?”

Ned tuj diris sian nomon, kredante ke tio estas rutina demando. “Mi pensis tiel!” kriis la profesiulo, kaj trankvile klarigis: “Mi estas Ĝejson Siton. Antaŭ dudek jaroj vi helpis min venki disleksion, kaj pro tio mi povis diplomiĝi ĉe universitato!” Ned tre fieris pri tio, ĉar la profesiulo estis neniu alia ol la fizioterapiisto mem.

Gvidate de Ĝejson ĉiun ĵaŭdon matene dum la ses sekvaj semajnoj, Ned grade pliboniĝis korpe pro diversaj ekzercoj. Aldone, ĉiun semajnon, antaŭ la ekzercado, kaj kune kun kvindek aliaj pacientoj, Ned ĝuis prelegon de spertulo aŭ pri streĉo kaj malstreĉo, aŭ pri rilatoj kaj rajtoj, revivigo, brustangoro kaj medikamentoj.

Unu el la medikamentoj prenendaj estis gliceriltrinitrato, kiun Ned ŝprucigis sub sian langon anstataŭ la piloloj antaŭe prenitaj; sed li ne sciis la originon de tiu aĵo ĝis li spertis pluan teston. Ĉe la hospitalo oni fiksis konektilojn al liaj brusto kaj maldekstra pojno, dum li staris sur larĝa, longa, plasta strio nomita “paŝrado”. Kiam flegistino estis fiksinta ĉion, kuracistino diris al Ned:

“Kiam mi funkciigos la maŝinon, bonvolu marŝi tiom rapide kiom vi povos, sed ne kuru!”

La “paŝrado” ekmoviĝis malrapide, sed grade plirapidiĝis. Ned pli kaj pli rapide marŝis, sed, ĉar li ne rajtis kuri, lia marŝado fine iĝis tiom malfacila, ke li devis cedi. Tiam la kuracistino malŝaltis la maŝinon, kaj permesis al li kuŝi sur klinika benko.

Spasmospirante, Ned diris: “Ĉi tio memorigas min denove pri mia adolesko, kiam mi partoprenis kurado-konkurson, kaj estis tiom elĉerpita ke miaj okuloj serĉis lokon en kiu mi povus dece morti!”

“Jen!” diris la kuracisto, pruntedonante al li injektilon de gliceriltrinitrato. “Ĉu vi scias kiel oni malkovris la bonan efikon de tio?”

“Ne!”

“Estis en eksplodaĵo-fabrikejo, dum la dua mondmilito. Suferantoj de brustangoro sentis sin pli bone en la fabrikejo ol hejme, kaj spertuloj decidis ke la kaŭzo estas la malgrandaj kvantoj da gliceriltrinitrato en la aero! La efiko estas plilarĝigi arteriojn, kaj tio plifaciligas la fluon de oksigenita sango al la koro, nur tridek sekundojn post injekto.”

“Sed kial sub la langon?”

“Ĉar tie estas kvazaŭ vojkruco de vejnoj kiuj povas rapide absorbi la medikamenton kaj transporti ĝin al la koro!” Rezulte de tiu testo, Nedo devis vidi korspecialiston kelkajn monatojn poste, kiu informis lin ke necesas ekzameni lian koron tre zorge, por malkovri ĝuste kial ĝi ne bone funkcias. Ned tuj konsentis pri tio, sed li devis atendi dek monatojn antaŭ ol viziti tiun specialiston en korofako en ĉefurba hospitalo. Unu tagon antaŭe li devis eniri la lokan hospitalon kaj pasigi nokton en lito.

“Bonvolu diri al mi kion vi preferos por matenmanĝo,” diris flegistino, “sed memoru ke, post la matenmanĝo vi devos nenion trinki aŭ manĝi ĝis post la ekzameno!”

Tri horojn post matenmanĝo, portisto puŝis Nedon per rulseĝo al ambulanco enhavanta nur kelkajn personojn. Oni veturigis ĝin al multe da lokoj en la kamparo, por kolekti aliajn pacientojn, kaj fine alvenis al la ĉefurba korfakejo.

“Mi estas medicina zorgistino,” diris juna virino al Ned. “Bonvolu eniri ĉi tiun necesejon, senvestiĝu, metu viajn vestojn en ĉi tiun korbon, surmetu ĉi tiun kirurgan robon, kaj atendu min — mi revenos post kvin minutoj!”

Ned obeis, kaj fine kunligis la flankojn de la roboj malantaŭ si, per kelkaj ŝnuretoj, dirante al si: “Ho ve! La flankoj ne kunmetiĝas kaj miaj gluteoj ankoraŭ videblas!”

La zorgistino tute ignoris tion, sidigis lin en lian rulseĝon denove, kaj puŝis lin al mallarĝa koridoro, apud la ekzamenejo. Tie, kune kun tri viroj kaj du virinoj, li atendadis dum horoj. Kiam la virino apud li devis stari kaj formarŝi kun flegistino al la ekzamenejo, Ned ne povis ne vidi ke ankaŭ la flankoj de ŝia robo ne kunmetiĝis, ĉar ŝiaj gluteoj admireble videblis.

Tri horojn post lia alveno, Ned mem videbligis sian postaĵon survoje al la specialisto. Tiu kaj liaj flegistinoj kaj iksradiologo varme bonvenigis lin kaj kuŝigis lin sub brilaj lampoj kaj iksradiiloj.

“Ĉi tio nur piketos vin,” avertis la specialisto, d-ro Vejkli, donante al Ned lokan anestezilon apud arterio supre de lia dekstra femuro. Baldaŭ Ned nenion povis senti en tiu loko. “Bonvolu ne moviĝi, mi petas! Vi ne sentos ion, sed mi puŝos kateteron laŭlonge de via arterio ĝis la regiono de via koro, kaj vi povos vidi ĝian alvenon per ekrano supre. En ordo?”

“Kompreneble!” diris Ned, kaj li kun granda intereso vidis unuafoje sian propran koron pumpantan kvazaŭ je televidekrano — sed unukolore. Grade, de la dekstra flanko ekvidiĝis la katetero, kaj kiam ĝi estis apud la koro, d-ro Vejkli diris:

“Mi injektas tinkturon!” Nubo de tiu aĵo aperis ĉirkaŭ la koro. Iksradiiloj moviĝis kaj klaketis ripete, kaj kiam la iksradiologo kontentiĝis, d-ro Vejkli grade eltiris la kateteron, kaj komencis premadi la enirejon en la arterio.

“Estas necese fari tion,” li klarigis al Ned, “alimaniere sango ŝprucos ĉien, kaj nuntempe ne estas saĝe ke la sango de iu tuŝu alian!”

Post dek minutoj flegistinoj helpis transmeti Nedon sur alian benkon, sed d-ro Vejkli ne movis sian dikfingron de tiu arterio. Flegistino kaj d-ro Vejkli pasigis plian dudekon de minutoj kun Ned, kaj premante la arterion, la doktoro komencis konversacii:

“Kio estas viaj interesoj?”

“Mi havas multajn, kaj pro unu el ili mi konas du el viaj konatoj.”

“Vere? Kiuj ili estas?”

“Ĝojs kaj Dik Hinton.”

“Membroj de mia ĥoro?”

“Jes!”

“Kial vi konas ilin?”

“Ili estas membroj de mia Esperanto-rondo.”

“Ĉu vi parolas Esperanton?”

“Jes, semajne dum du horoj kun ili kaj kvar aliaj.”

“Ĉu tiu lingvo estas vaste parolata?”

“Bedaŭrinde ne.”

“Kial?”

“Mi opinias, ke ĉar lingvoinstruistoj ne volas instrui pri Esperanto, timante ke ili perdos siajn postenojn!”

“Mi povas kompreni tion, sed estas domaĝe, ĉu ne?”

“Jes, ĉar fakte per Esperanto ili povus plipopularigi fremdajn lingvojn kaj plimultigi siajn postenojn.”

Al si, Ned pensis ke estas strange diskuti internacian komunikadon kuŝante en hospitalo dum korspecialisto premis sian dikfingron sur lian femuron.

Kvar monatojn poste, Ned vizitis s-ron Ĉiol, korokirurgo, en la ĉefurba hospitalo.

“En tri el tiuj arterioj, kiuj provizas oksigenitan sangon al la muskolo de via koro, estas blokoj de ateromo, kaj mi proponas trapasi tiujn blokojn, kun via konsento. Mi devas averti vin ke estas duprocenta ŝanco ke la paciento ne revekiĝos post tia operacio, sed vi estas alimaniere en bonega sano, kaj pli ol mil sukcesaj tiaj operacioj estas faritaj jare en ĉi tiu hospitalo; do, por vi estas pli ol naŭdek-ok procenta ŝanco de sukceso. Kion vi opinias?”

“Mi konsentas kontente!”

“Bone. Bedaŭrinde ne estos loko por vi ĝis post naŭ monatoj. Ĉu en ordo?”

“Mi ne havas elekton, ĉar mi ne povus toleri la elspezon de privata hospitalo.”

“Mi komprenas. Do, mi antaŭĝuas vidi vin la venonta januaro. Ĝis revido!”

“Ĝis revido, s-ro Ĉiol — aŭ ĉu vi estas doktoro?”

“Oni nomas min ‘sinjoro’, ne ‘doktoro’.”

“De kiam tiu kutimo daŭras?”

“De la dek-sesa jarcento. Tiam oni fondis la Reĝan Kolegion de Kirurgoj, kaj oni volis distingi inter doktoroj kiuj estas membroj kaj doktoroj kiuj ne estas.”

“Tio estas tre interesa. Ĝis revido, s-ro Ĉiol!”

Jam pasis dek ok monatoj de kiam Ned spertis sian koratakon. Multaj el liaj parencoj kaj geamikoj plendis pri prokrasto, sed Ned kontente prenis siajn medikamentojn kaj atendadis. Iun tagon letero alvenis de Usono, en kiu unu el liaj amikoj metis artikolon de Wall Street Journal, pri stentoj. Laŭ la ĵurnalisto, oni povas eviti gravegan koroperacion, ĉar eblas enmeti plastan tubeton, stento, en korarterion, platigante ateromon per balono enmetita same kiel katetero. Tiel oni povas pasigi nur duontagon en hospitalo, sen gravega kirurga operacio. Ned dankis sian usonan amikon, kaj sendis kopion de la artikolo al s-ro Ĉiol, por komentoj.

“Kiel vi diris,” komentis s-ro Ĉiol, en letero dusemajnon poste, “tiu ĵurnalo havas altan reputacion. Ĝi ankaŭ estas reklamoperilo por famaj produktistoj de drogoj. La drogo, Rapamycin, menciita en la artikolo, estas bone konata kaj ĝiaj unuaj rezultoj estas kuraĝigaj, sed eĉ kun tiu drogo ne estas ĉiam eble platigi ateromon per balono. Korarterio estas ege delikata strukturo, kaj la proceduro traŭmigas la enon de la arterio; aldone, la stento povas damaĝi la randon de la koro mem. Malfacilaĵo komenciĝas. Tiu kiu havas nur unu blokon povus profiti per stento, sed eĉ tiam la risko estas 15-20-procenta. Por paciento ricevonta tri stentojn estas risko de malsukceso dum ses monatoj, kio necesigos plian kirurgion kaj eĉ malfermitan koroperacion. Reirante al la artikolo, tiu ĵurnalo estas evidente la perilo per kiu drogo-kompanioj entuziasmigas certajn sekciojn de la merkato, kaj logas investontojn por aĉeti akciojn. Pro tio Wall Street Journal” havas bonan reputacion el komerca vidpunkto, sed la medicina rezulto de stentado estas ankoraŭ disputebla. Ned letere dankis s-ron Ĉiol, informis sian usonan amikon, kaj malstreĉiĝis, atendante la venontan januaron en 2002. Nur du monatojn poste, la sekretario de s-ro Ĉiol telefonis al li:

“Ĉu vi ŝatus eniri privatan hospitalon por via operacio sub s-ro Ĉiol en julio, anstataŭ la venonta januaro, senpage?”

“Jes!” diris Ned, apenaŭ kredante siajn orelojn.

“Nu, invitletero alvenos post du tagoj por ke vi eniru la 24an de julio. Intertempe, ne plu prenu aspirinon!”

Tiun tagon, ĝuste antaŭ la dek-sesa horo, kiel invitite, amiko de Ned lasis lin en la enirejo de luksa hospitalo en la ĉefurbo. Ĝi similis al hotelo, ĉar oni donis al li lian propran ĉambron kun banĉambro kaj necesejo. Mola tapiŝo silentigis preskaŭ ĉion. Kviete, unu post la alia, diversaj spertuloj venis por testi lin kaj informi lin. De ili li malkovris ĝuste tion kio okazos. S-ro Ĉiol venis por klarigi ĉion kaj Ned subskribis por li interkonsenton. Flegistino de la intensiva fako venis:

“Via operacio okazos ĉirkaŭ la sepa vespere. S-ro Ĉiol prenos vejnon el via maldekstra kruro. Spertintoj de la operacio ofte diras ke tiu estas la plej ĝena parto de la afero. Post la operacio, aŭ mi aŭ s-ro Ĉiol telefonos al via edzino, do: ne maltrankviliĝu!”

Fakte, Ned tute ne maltrankviliĝis, ĉar li estis tiom feliĉa, ke fine li ne plu spertos brustangoron, ke aŭdinte pri sia edzino kaj maltrankviliĝo — kion ŝi certe spertas — li ekploris!

“Ne maltrankviliĝu!” murmuris la flegistino. “Ĉu vi timas?”

“Ne! Ne! Ho! Kia embaraso!” diris Ned. “Estas heredaĵo de mia patro, ke kiam mi estas kortuŝita, mi ekploras. Ĉio estas en ordo! Mi estas ege feliĉa!”

“Mi estas d-ro Rajda!” diris tre amikema viro. “Mi estas la anestezisto kiu prizorgos vin morgaŭ. Mi tre bedaŭras nian terure maljustan sistemon, pro kiu vi devis atendi tiom longe!”

“Mi ne plendas, ĉar mi pretis atendi multe pli longe, ĝis la venonta januaro, kaj eniri publikan fakon, ne privatan ĉambron, kun miaj propraj banĉambro kaj necesejo.”

“Bone, sed mi ankoraŭ bedaŭras ke du sistemoj ekzistas.”

“Nu, mi povas memori kiam oni starigis ilin, kaj mi scias kiu devigis la tiaman registaron konsenti pri privata sistemo,” diris Ned, memorante la jaron 1948, kiam la kuracista profesio rifuzis kunlabori ĝis la registaro ebligis al tiu profesio perlabori multe da mono per dua sistemo, havebla al tiuj kiuj volas pagi pli ol la civitana kontribuo al nacia sansistemo.

“Bonvolu demandi de mi ion ajn,” diris la doktoro, “sed unue mi demandu, ĉu vi estas alergiema al salmo?”

“Ne. Mi havas alergion al herbopoleno kaj konkulo, sed ne salmo. Kial vi demandas?”

“Ĉar unu el la ingrediencoj kiujn mi planas inkluzivas esencon de salmo.”

“Mi havas nur unu demandon,” diris Ned, “kiam s-ro Ĉiol prenos vejnon el mia maldekstra kruro, kiel li konektos la du partojn lasitajn en la kruro?”

“Li finligos ĉiun parton.”

“Sed kiel sango povos traflui poste?”

“Ne necesos, ĉar la vejno estas superflua. Ĝi estos tute forprenita. La tranĉo etendiĝos de via genuo ĝis via maleolo.”

“Dankon. Mi ne sciis ke mi havas superfluan vejnon.”

“Estas simile kun niaj apendicoj. Ankaŭ ili estas superfluaj.”

“Jen via matenmanĝo, sinjoro” kviete diris flegistino la morgaŭon, la 25an. “Post tio bonvolu ne manĝi, kaj post tagmezo, ne trinku ion. Bonvolu duŝi vin uzante specialan kirurgian sapon, kaj vestu al vi ĉi tiun kirurgan robon. Pretigu vin por esti kuŝanta antaŭ la dek-sesa horo sur via lito.” Estis senprobleme esti sola en tiu komforta ĉambro, ĉar Ned povis amuzi sin spektante sian propran televidilon. Post la kvina, kiam Ned ekpensadis ke oni forgesis lin, flegistino alvenis.

“Ĉu ĉi tiuj detaloj estas ĝustaj?” ŝi demandis, montrante liajn nomojn, naskiĝtagon, adreson, telefonnumeron, nomon de la edzino kaj tiel plu.

“Jes!”

“Ĉu ĉi tiu estas via subskribo?” ŝi demandis, montrante la interkonsenton subskribita por s-ro Ĉiol.

“Jes!”

“Ĉio estas en ordo. Bonvolu engluti ĉi tiun pilolon kaj endormiĝi.” Ŝi donis al li pilolon kaj akvon. Li englutis ambaŭ kaj tre baldaŭ profunde dormis.

Meze de la nokto li ekvekiĝis kaj trovis sin ĉirkaŭita de kvar virinoj, en stranga, malluma lando. Konvinkite ke li spertas unu el siaj aventuroj en Esperantio, li prezentis sin per Esperanto al la ĉirkaŭantoj kaj donis al ili siajn adreson, kaj kialon por viziti ilin. Ili nur ridis, kaj li endormiĝis denove. Poste li vekiĝis, konstatis ke li erare parolis al siaj flegistinoj en Esperanto, kaj longe pardonpetis. Ili nur ridis, kaj li endormiĝis denove. Li estis en intensiva flegfako. Feliĉe kaj komforte li pasigis matenon tie, antaŭ ol oni puŝis lin ankoraŭ en lia lito al lifto, kaj per tio al observado-fako, kie li vidis viron kiu spertis la saman operacion dum la antaŭa posttagmezo. Ned povis vidi ke sur la brusto de la viro estas longa serio de suturoj, etendiĝanta de la subo de la kolo al la supro de la abdomeno. De tiu abdomeno venis du plastaj tuboj konektitaj al boteloj sublitaj. Aliaj plastaj tuboj venis el la nazo de lia samĉambrano, konektitaj al oksigencilindroj malantaŭ la lito. Dratoj fiksitaj al la brusto de la viro konektis lin al ekranoj supre, kiuj montras la ritmojn de la koro.

“Mi estas dentisto,” diris la viro, prezentante sin, “kaj unu el miaj hobioj estas longdistanca kurado. Subitaj enbrustaj doloroj necesigis ke oni haste operaciu por savi mian vivon.” Ned kaj li ne povis multe konversacii, ĉar la distanco inter ili estis tro; sed estis avantaĝe vidi iun spertintan la saman operacion. Similaj tuboj kaj dratoj venis de li aŭ eniris lin. La nura tubo nevidebla estis tiu kiun Ned povis senti en sia uretro. Li ne maltrankviliĝis pri urinado, ĉar per tiu tubo lia veziko dreniĝis al sublita botelo.

“Jen via tagmanĝo!” diris flegistino. “Ĝuu ĝin!” Poste ŝi helpis Nedon ellitiĝi kaj sidi en seĝo flanke de la lito. Estis malfacile pro la tuboj kaj dratoj. Ned vidis unuafoje ke ambaŭ liaj kruroj estas kovritaj de blankaj, kirurgaj ŝtrumpoj por egale subteni la sangopremon, pro la vundo en la maldekstra.

“Mi estas Keli, kaj mi estas student-flegistino, sinjoro!” diris uniformita junulino al Ned. “Oni permesis al mi vidi vian operacion hieraŭ, kaj mi testis ĉu mi povas toleri tian vidaĵon.”

“Bone! Kaj ĉu vi povis?”

“Jes, ja. Fakte tio multe helpis min decidi esti tia flegistino kiam mi finstudos mian kurson, post tri jaroj. Mi povus diri al vi pri via operacio, se vi volus.”

“Bonvolu.”

“Nu, s-ro Ĉiol prenis malgrandan tranĉilon, tranĉis tra via brustosto, malfermis vian bruston kaj subite mi povis vidi vian pulmosakon. Li tratranĉis tion, kolapsigis viajn pulmojn, kaj sube kuŝis via koro! Greftinte la preterpasilojn, li kunkudris la du partojn de via brustosto per drato. Estis admirinde!”

“Dankon, Keli! Tio tre interesis min” diris Ned, kaj volis ke ŝi daŭrigu sian rakonton, sed iu alvokis ŝin kaj ŝi devis foriri por helpi pacienton en alia ĉambro. Baldaŭ poste vizitantoj alvenis, kaj Ned juĝis pro la infanoj de sia samĉambrano ke li estas ne pli aĝa ol kvardek-jara, multe pli juna ol Ned. Telmo kaj la familianoj de Ĝil, ilia dua filino, ĉirkaŭis Nedon, kaj apenaŭ povis kredi ke jam pasis nur dudek horoj de kiam Ned estis operaciita. S-ro Ĉiol kviete aperis. Ned prezentis lin.

“Kiel vi fartas?” diris s-ro Ĉiol al Ned.

“Tre bone, dankon, s-ro Ĉiol. Mi tre dankas pro via lerteco! La studentflegistino jam priskribis la operacion. Kian draton vi utiligis?”

“Ne dankinde. Mi celis preterpasi viajn tri blokojn; do, mi trapasis tri blokojn. Mi utiligis senmakulan ŝtaldraton. Vi sentas vin bone nun, sed memoru, ke nun via sango estas plena de adrenalino pro la anestezilo, sed poste vi eble deprimiĝos.” La morgaŭon oni movis Nedon kaj lian liton al lia originala, privata ĉambro, en kiu li feliĉe loĝis, legante sian romanon, spektante televidon, aŭ aŭdante radioprogramon. Li neniam deprimiĝis, sed io alia ĝenis lin. Kun ĉiu manĝo kaj ĝuste antaŭ endormiĝo, li devis engluti du kontraŭ-dolorajn pilolojn.

“Mi ne sentas ian doloron” komentis Ned, kiu konsciis ke sur liaj brusto kaj maldekstra kruro estis longaj vundoj, kaj ke la kruro estas grande ŝvelinta.

“Tial vi devas preni tiujn pilolojn,” diris la flegistino. Ĉiun tagon oni forprenis de lia korpo iun plastan tubon. La plej interesa estis tiu en lia uretro. Flegistino alvenis kun malinjektilo.

“Vi ne sentos ion,” ŝi diris, metante ĝin en tiun tubon. “Mi penetrigos globeton preter la elirejo de via veziko. Estis tio kio retenis la tubon en via uretro.”

“Ho!” diris Ned. “Mi demandis min kiel oni fiksis tiun tubon tie!” “Nu,” diris la flegistino, “penetriginte la globeton, mi forprenos de ĝi akvon, kaj ĉar ĝi kolapsos, mi povos fortiri ĝin kaj la tubon. Jen!”

Kiam la du tuboj de lia abdomeno estis forprenitaj, Ned estis mirigita, ĉar ili estis sufiĉe longaj por atingi la supron de lia brusto. Tri tagojn post la operacio, flegistino demandis: “Sinjoro, ĉu vi malfermis vian inteston post la operacio?”

“Ne!” diris Ned, kiu tute forgesis pri tio. La flegistino donis al li dolĉan, siropan medikamenton. La morgaŭon Ned urĝe sidis sur sia propra necesejo, kaj kiam lia intesto malfermiĝis, la sperto memorigis Nedon pri la trapaso de rompita vitro. Por la unua fojo, li sentis doloron, kaj kompreneble li dankeme englutis la kontraŭ-dolorajn pilolojn. Sed, ne konsciate de li, flankefiko de tiuj estis kaŭzi mallakson, kaj siavice la mallakso kaŭzis hemoroidojn.

Tri fizioterapiistoj helpis Nedon tage. Ĉar liaj pulmoj iam kolapsis, li devis enspiregi kaj tusegi por purigi ilin. Lia maldekstra pulmo ne plenumiĝis tiel bone kiel la dekstra, sed post kelkaj tagoj, ĉio estis en ordo. Li devis fari kontrolitajn, ĉiutagajn ekzercojn por milde streĉi la ŝultrajn, brakajn kaj dorsajn muskolojn. Dufoje tage, kun fizioterapiisto li devis marŝadi laŭlonge de la koridoroj, kaj fine grimpi ŝtuparojn, antaŭ ol s-ro Ĉiol decidis ke li povus hejmeniri, la 30an de julio.

“Survoje hejmen,” diris la ĉefa flegistino, “bonvolu aranĝi ke via propra kuracisto vizitu vin tiom frue kiom eble, kaj neniam forgesi preni viajn kontraŭ-dolorajn pilolojn. Ĝis revido, sinjoro!” Kompreneble, Ned, kun la helpo de unu el siaj bofiloj, sekvis tiun instrukcion, sed bedaŭrinde la ĉefa flegistino eraris, ĉar ŝi ne bone konis la nacian sanservon. Kiam kuracisto venis du tagojn poste, li ne sciis kial li devis viziti Nedon, kiu ankaŭ ne sciis.

“Ĉu vi sentas ian doloron en la brusto?” demandis la kuracisto, kaj zorge notis sur la paperojn de Ned, ke ne. Li foriris, misterumite. Dume, la mallakso pli doloriĝis. Pro tio Telmo devis aĉeti de apoteko siropan laksilon, sed preninte tion, Ned suferis turmentegon kiam ajn li vizitis sian necesejon. Post tri semajnoj lia maldekstra kruro grade malŝveliĝis, sed, ĉe la subo de la vundo, sepso evoluis. Telmo telefonis al la kuracistejo, kaj petis la helpon de vizitanta flegistino, kiu alvenis la morgaŭon.

“Kiam vi informis min pri via edzo,” ŝi diris, “mi konkludis ke li estas falinta tra la reto. Normale, kiam paciento venas de hospitalo post gravega kirurgio, la detaloj estas transdonitaj al mi, kaj mi vizitas la pacienton post nur du tagoj. Evidente la stabo de privata hospitalo ne sciis tion.”

“Nun mi povas kompreni kial la kuracisto estis misterumita!” diris Ned. La vizitanta flegistino zorge pansis la sepsan vundon.

“Ĉu vi havas pluajn problemojn?” ŝi demandis.

“Mi suferas pro hemoroidoj!” honte diris Ned.

“Ne hontu pri tio. Ne estas via kulpo. Ĉu vi prenas kontraŭ-dolorajn pilolojn?”

“Jes. Po ok en tago.”

“Ĉu vi sentas doloron en via brusto aŭ kruro?”

“Ne.”

“En tiu okazo, ne plu prenu tiujn pilolojn, ĉar multaj homoj trovas ke ili kaŭzas mallakson, kiu siavice kaŭzas hemoroidojn. Jen skatolo de kuraciloj kiujn vi povos meti en vian rektumon. Viaj hemoroidoj malaperos post kvin tagoj. Mi revenos tiam por vidi vian kruron.”

Tagon post tago, Ned sentis sin pli bone. Li ne estis ekzercinta sin sufiĉe dum semajnoj, pro la konstanta, elĉerpa turmentego de la hemoroidoj, sed antaŭ ol la flegistino revizitis lin, li tage marŝis malsupren kaj supren de deklivoj apud sia domo. Li notis ke, pro la operacio, li povis fari tion multe pli facile ol antaŭe. La flegistino notis ke ĉio estas en ordo, kaj estis komprenite ke ŝi ne plu vizitos lin, krom se li bezonos ŝin. Ned telefonis al la sekretario de s-ro Ĉiol kaj aranĝis vidi lin la 10an de septembro: preskaŭ ses semajnojn post la operacio. Li decidis diri al la kirurgo ke la plej dolora parto de la tuta afero estis nek en la brusto, nek en la kruro, sed en la rektumo.

Al Telmo li diris: “Oni diras ke, tri monatojn post la operacio, mi regajnos normalan sanon. Tiam estos la 25a de oktobro: ĝuste du jarojn ekde kiam mi travivis koratakon, sed mi ankoraŭ ne sentis tion kio afliktis Onklon Stan.”

“Kio?”

“Doloro en la maldekstra brako!”