Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Ok milionoj plus ...

Laŭ la plej freŝa popolnombrado vivas 8 065 166 homoj en Aŭstrio, kio estas rekordo. Kompare kun 1991 la loĝantaro kreskis je 3,5 %, tamen en grandaj urboj ĝi ŝrumpis (krom en la ĉefurbo Vieno, kie ĝi kreskis je 1,5 % al 1 562 676 homoj). La plej granda kresko — 7,5 % — registriĝis en la federacia regiono Salzburg.

Tamen naskiĝas nesufiĉe da infanoj por estigi tian kreskon, kiu rezultis plejparte de enmigrado, ĉefe el orient-eŭropaj landoj kaj Turkio. Tial laŭ prognozoj por la jaro 2030 estos la sama nombro de aktivuloj (salajro-gajnantoj) kaj pensiuloj kaj infanoj, kiuj profesie ne aktivas. Pro tio oni jam dum la lastaj jaroj reduktis pensiojn.

Krome ekde 2002 la ŝtato finance pli subtenos infanriĉajn familiojn per tiel nomata infanmono kaj la “familia subteno”. Tamen laŭ spertoj en aliaj landoj mono ne sufiĉas por instigi al inoj naski infanojn. Ĉu tiu ĉi politiko sukcesos en Aŭstrio, montros la popolnombrado en 2011.

WALTER KLAG

La afiŝo de la Libereca Partio indikas, ke ekde la unua de januaro 2002 la ŝtato pagas monate por ĉiu infano 6000 ŝilingojn (436 EUR) ĝis la 36a vivomonato — sendepende de la profesio de la patrino.