Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ovo kaj kokino

Dum la jeto ĵetis tunojn kaj tunojn da karbonidaj gasoj inter la bluoj de atlantika oceano kaj de la firmamento, mi enprofundiĝis en pensojn de Hubert Reeves [ubér rivs] per la libro “Malicorne” (Mia unukornulejo). Inter aliaj fantasmagoriaĵoj de mitologiaj meditadoj la aŭtoro reprenis la ŝajne senelirejan problemon de la ovo kaj la kokino.

Post surteriĝo de la avio, mi stircele eksidis en aŭton kaj traveturis, sen kroĉita sekurrimeno, kun sento de libero, Francion, Germanion, Aŭstrion ĝis Hungario kaj Kroatio ... por ĉeesti la tieajn kongresojn, por pritrakti la problemon de “ovo kaj kokino”. Senkulpigu min se vi ne legos raporton pri tio, sed tiel estis.

Kolizio de l’ vortoj

La realo estas sendependa de la lingvo, indiferenta rilate al la vortoj kies signifo povas enteni multajn nociojn. Ne malofte tiuj nocioj ĝuste kolizias kun la realo. La vortoj de la poetoj, por esprimi la samon kiel teknikistoj, estas tute alimaniere ordigitaj. Ekzemple, nia “teknikisto” Zamenhof verŝajne iam diris: “Ni kreis novan lingvon por praktika uzo tutmonda.” Por transdoni la saman ideon li poete en “La Espero” lanĉis la senfinan refrenon: “En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko ...” La mistika “sento” same kiel la “forta voko” ne tradukas la ideon “por praktika uzo tutmonda” tial en sia strategio UEA metas la praktikan uzon de Esperanto (ne vera lingvo, diras la laborplano) en trian lokon, ĉar ĝi ne scipovas distingi la rolon de la ovo de la rolo de la kokino. Gravas praktikado (la ovo), ne la propagando, instruado (la kokina instrumento).

Kulturo de dialogo — dialogo inter kulturoj

Estas vero, ke per bona retoriko oni povas eviti tro fortajn koliziojn inter vortoj. Ĉe traktado de la ĉi-supra temo, la “majstro” pri konvinka vortĵonglado H. Tonkin tamen ne evitis, ke la ovo (kulturo de dialogo) restis en dua loko; la kokino (dialogo inter kulturoj) daŭre elstaris per la konservado de establitaj sistemoj, de ĉiuj bibliecaj monologoj, kiuj regas nian mondon en unika forta voko. Mia klopodo loki la ovon en unuan pozicion ekvenigis rapidajn reagojn de la kokinuloj.

Evoluismo ne kongruas al homaj mensoj. La homoj ne kapablas koncepti aliajn ekzisto-formojn ol la ĝisnunajn, nuntempajn determinismojn kun helpo de sanktaj historioj. Por la nocio pri infinito aŭ eĉ nur 15 miliardoj da jaroj nia intelekta kapablo stumblas kaj ne sukcesas eliri el la cirklo ovo-kokino-kokino-ovo.

Eliro de l’ cirklo

En verko “La bakteria universo” aŭtoroj Margulis kaj Sagan diras, ke la unuaj vivantaj ĉeloj reproduktiĝis per si mem, sen seksa kuniĝo aŭ ovonasko. Poste, du partneroj deponis siajn genojn en iu sama medio, la ovo. Tio estas la pra-agoj de la kokino kaj la koko kiuj produktas ovojn, ne por ke la homoj faru simplan omleton sed por reproduktado de la specio post eventuala kovado. H. Reeves memorigas, ke post centoj da milionoj da jaroj la unuaj surteraj vivuloj estis flugantoj, poste aperis la reptilioj, sekvis amfibioj kaj post pliaj milionoj nature venis la fiŝoj. Observu ke ĉiuj naskas ovojn. Estas la kunigo per sekseco kiu venigis la ovojn.

La mambestoj, inkluzive de la inteligenta (ĉu?) homo, kies limigitaj kapabloj estas pli detruaj ol konstruaj, ankaŭ ovonaskas, kvankam procezo kaj procedo estas iom aliaj pro la fakto, ke la ovo koviĝas en la organismo de la mambesto post seksa interveno rekte en tiu ĉi organismo. Resume la ovo estas la fundamenta elemento de niaj vivo, reprodukto kaj multiĝado. Kiom bedaŭrinde, ke per miriadoj da homaj ovoloj oni ne povas fari omleton spicitan de spermatozooj! Nur tiel ni forgesus la kokinon.

Amuza klonado

Ĉar estas la kokino, kiu nature ellasas la ovojn, ni ne plu bezonas misuzi nian mincan inteligentecon por provi komprenon pri praaj okazintaĵoj de antaŭ pli ol kelkaj jarmiloj; ĉu ni ne havas historion pri la dinosaŭroj por nia distro? Des pli ke nia streta mondo estis farita en 7 tagoj de tiuj superaj fortoj kiujn oni nomas dio. Kiom facile estas kompreni la kreadon de nia tre kara Eva! Ĉu nuntempe ne estas science komprenebla kaj farebla la klonado el simpla ripo de Adamo?

La realo malfacile ligiĝas al esprimo de la vero. Tion prezentis fama psikanalizisto Jacques Lacan [ĵak lakán] iel poezie sed kontraste per la ĉi-subaj vortoj: “Mi ĉiam diras la veron, ne entute, ĉar ĝin diri entute oni ne sukcesas, mankas la vortoj. Estas ĝuste pro ĉi tiu neeblo, ke la vero teniĝas al la realo.”

Gilbert LEDON