Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Esenco de korupto

En “vidpunkto” de junio 2001 nia ĉefredaktoro prezentis “Drako-n — korupteco” per ekzemploj de manifestiĝo en ĉiuj kontinentoj. Li tamen ne eksplicite citis la sendube plej koruptitan parton de nia mondo, nome Latin-Amerikon, kiun oni ofte priskribas kiel latrin-Amerikon ĝuste pro la ĉi tiea fetora, sistema korupto.

Brazilo, ĉampiono

Brazilo estas ĉampiono pri koruptado danke al tre propra procedo, kies nomo estas jeitinho [ĵejtinjo], kiun oni povas iel traduki per kombinaĉaĵo, elturniĝo kaj, pli populare, elmerdiĝo ...

La sistemo funkcias en ĉiuj soci-niveloj, en ĉiuj vivmedioj, ĉe la sidejo de la respublikestro same kiel en la plej plaĉaj aŭ aĉaj prizonoj, kun aĉetantoj kaj kun vendistoj, sub influo de leĝodonantoj kiel ĉe policanoj aŭ justojuĝantoj. Temas pri praktika uzado, korektado de neaplikeblaj homleĝoj, kun elstariĝo de homa avido, maksimuma interhoma malrespekto, trompo, ŝtelemo, ktp. (konsultu la sep mortmeritajn pekojn de l’ kristana civilizacio).

Tiu ĉi paĝo ne sufiĉus por listigi la ĉefajn koruptulojn de Brazilo. Antaŭ kelkaj jaroj eĉ prezidento Collor [kolor] (stranga koloro) post konstatita “ŝtelo” per koruptado de 5 milionoj da usonaj dolaroj estis kasaciita. Lastjare la urbestro de la tria plej granda urbo de la mondo, San-Paŭlo, s-ro Pitta, same estis forpelita de regado. Nuntempe oni malkovras, ke ambicia senatestro, iama ministro kaj guberniestro de la ŝtato Para, s-ro Jader Barbalho [ĵader barbaljo], alproprigis al si 7,1 milionojn da realoj el iu buĝeto de 13,4 milionoj por amazonia disvolvo — miriga disvolviĝo! Kaj iu fama, daŭra ĉu urbestro, ĉu guberniestro Paulo Maluf jam ekde 1985 posedis malpurajn 200 milionojn da usonaj dolaroj en la tiel nomataj fiskaj paradizoj.

Esenco de korupto

Estas facile analizi, ke korupteco estiĝas pro la homleĝo kaj pro la ekzisto de mono; tiu mono, kiu ne plu estas interŝanĝilo de varoj aŭ servoj sed mem varo, spekulilo, vetinstrumento, ekspluatilo, do koruptaĵo sub la plej diversaj formoj. La homleĝo, ĉar farita de homoj, spegulas la pekoplenan homon mem. Ĝi senescepte favoras apartajn homgrupojn malprofite al aliaj homgrupoj. La leĝo, ĉar ne plene prospektiva rilate al la homo kiel individuo, estas konstante amendata pro momentaj apartaj interesoj. Fronte al tiu situacio, la citita “jeitinho”, la koruptado fariĝas instrumento de defendo por la individuo aŭ specifaj homgrupoj, ĝuste por kontraŭstari la absurdajn homleĝojn kaj por pretervivado.

Notindas, ke la vera leĝo, la natur-leĝo, ne estas koruptebla. La naturo pro la misagoj de la homoj, kiel proliferado de homoj, trouzo de energio, malracia apliko de scienco kaj tekniko sin venĝas ... ĝis, nuntempe, ekologie videbla, baldaŭa finpereo de la surtera vivo, almenaŭ por la homaro.

Ekzemploj pri korupto

Ĉar laŭ la mensostato de niaj regantoj, la publikaj posedaĵoj (resursoj, diros la nova PIV) estas nenies propraĵo, ekzistas ĉe la publikaj, registaraj oficistoj iu psikologia tendenco alproprigi al si tiujn publikajn riĉaĵojn. Ĉar tiuj samaj oficistoj estas instrumentoj de la senfinaj ŝtataj burokrataĵoj, jen bona tereno por koruptado. En 1960, malpli ol 30-jara, mi unuafoje spertis la funkciadon de korupto kaj stupore miris. Mia mastro petis de mi ellaboradon de teknik-komerca prezo por konstruo de deponejoj kaj siloj por ŝtata instanco. Mi prezentis prezproponon de 100 000 (la sumo kaj monunuo ne gravas). Mia mastro certiĝante pri la ĝusteco de miaj kalkuloj, tuj diris: “ni donos prezon de 300 000!” “Doktoro, kial?” (en Brazilo ĉiuj “gravuloj” estas doktoroj, eĉ la analfabetaj). “Nu bone, 100 por la konstruado mem, 100 por venki la konkurencon ĉe la influaj manipulantoj kaj 100 por neantaŭviditaj aferoj kaj por iom pli da profito ...”

Kiel ĉiuj scias, el ĉio, kion ni produktas, pli ol 50 % de la valoro devas leĝe iri al la senfundaj kofroj de la putraj ŝtatoj sub formo de impostoj (dekoj da aŭ 54 en Brazilo). Tiel la plimulto el la malgrandaj entreprenoj tute ne povas alfronti la konkurencon kaj postvivi sen fraŭdado al tiuj impostoj; la leĝo ne estas aplikebla. Ĉiuj fisk-kontrolistoj tion scias. Dum 40 jaroj mi devis akcepti fiskulojn, kiuj ofte, alvenante, diris: “Ĉu vi fraŭdas multe?” Mi respondis: “Se mi ne fraŭdus, ĉu vi kontrolus min ...?” Tiel establiĝis la korupto-ludo, por postvivado mia kaj de la fiskulo! Multaj pliaj ekzemploj estas haveblaj.

Ne ĉiam korupteblaj

Feliĉe, ne ĉiuj brazilanoj (aŭ aliaj homoj) estas korupteblaj, male ili ofte estas apertaj por konstati, ke la reguloj, leĝoj aŭ pliaj kolektivaj dispozicioj estas absurdaj, ne konvenaj. Multfoje la kontrolistoj (leĝohomoj, kiel oni diras) fronte al praktikaj argumentoj ne akceptas ŝmirmonon kaj ne aplikas laŭleĝajn monpunojn. Ankaŭ rilate al la fama tutmonda “sekur-rimeno”, (vidu mian artikolon en MONATO marto 2001 p. 5, iel polemik-vekan) legante miajn 10 motivojn por ne-uzo de la zono, la policanoj unue ridas kaj tuj konkordas pri la relativeco kaj absurdo de la leĝo, de multaj homleĝoj ... kaj lasas min sekvi mian vojon sen monpuno kaj sen akcepti trink-ŝmir-monon.

La esenco de korupto reale kuŝas en la absurdaj leĝoj de la providenca kolektivo, ŝtato, kun la malnobla, malvirtiga mono, sed ĝi estas superebla per la racio, la honesteco de aŭtentaj homoj kun memdisciplino en homkonforme regata sociordo ... kiam ni scios konstrui ĝin.

Gilbert LEDON