Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

sporto jam delonge (eble ĉiam) havas ankaŭ komercan dimension, sed lastatempe, laŭ mia impreso, ĝi degeneris komplete al nura varo. En Germanio privatulo, posedanto de komercaj televid-kanaloj, aĉetis ĉiujn rajtojn por ekskluzive elsendi ludraportojn de tutlanda piedpilka ligo. Por profiti laŭeble multe per intermetitaj reklamoj, li translokis la programon el malfrua posttagmezo al vesperaj horoj, kiam en aliaj kanaloj oni montras popularajn programojn; tiel li esperis forpreni de aliaj televidstacioj reklamenspezojn. Sed la publiko reagis rifuze: je tiu horo oni ne volis aĉeti la varon piedpilko sed preferis aliajn amuzaĵojn. Sekve falegis la nombro de spektantoj, reklamantoj grumblis kaj la miskalkulinto devis reloki la elsendojn. Mono kaj profito ludas grandegan rolon en preskaŭ ĉiuj sportoj: futbalistoj estas vendataj kaj aĉetataj per milionoj; tenisludantoj enkasigas gigantajn sumojn kaj stiristoj de formulo 1, dum horoj idiote veturantaj en raketaŭtoj cirkle kiel ĉevaloj en cirka areno gajnas pli multe ol naftoŝejkoj. Do, se ni volas aperigi artikolojn pri sporto en nia revuo, ĉu ne la rubriko “ekonomio” estus taŭga? Tamen, ekzistas ankaŭ aliaj sportoj kaj sportistoj, pri kiuj valoras raporti, ĉar en ties fokuso ne troviĝas mono. Pri tiaj homoj pensas Grigorij L. Arosev, proponante novan rubrikon “sporto”. Dependos ankaŭ de vi, ĉu la ideo realiĝos: sendu kontribuaĵojn al li aŭ atentigu pri konvenaj temoj. Lian adreson vi trovas en la listo de redaktoroj en la kolofono.

Sincere via

Stefan MAUL