Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

DISKOJ

Vera Esperanta muziko

Se iu demandas vin, ĉu Esperanto havas muzikan kulturon, donacu al tiu la kompaktan diskon Duone de Thierry Faverial (Francio). Ĉiuj dek kantoj estas aŭskultindaj. Faverial kantas kaj akompanas sin mem. La tekstoj estas verkitaj originale en Esperanto de li kaj de aliaj personoj. La kanto Malhoma Parizo peras tristan impreson pri la franca ĉefurbo. La longa vojaĝo rakontas pri la kruelaj travivaĵoj de iu knabo: “Ĉe la oceano / Staras la infano / Larmoj el okuloj / Frontas l’ ondoluloj. / Ili nokte venis / Kaj perforte prenis / Patron for malpace / Fikruelminace”.

Oni komprenas la tekstojn ankaŭ sen la akompana kajereto. La elparolo estas tre klara, se oni preteraŭdas bagatelajn erarojn kiel “ĉus” anstataŭ “ĵus” aŭ “re-evenis” anstataŭ “revenis”. Resume: la disko estas ege rekomendinda!

WALTER KLAG

Thierry Faverial: Duone. Eld. la aŭtoro, Perigueux, 2001. Prezo ĉe FEL: 18,30 EUR + afranko.