Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

Kiom valoras “aliaj lingvoj”?

Potencaj figuroj estas la prezidanto kaj vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono — respektive Romano Prodi kaj Neil Kinnock. Al ĉi-lasta estas asignita la grava tasko reformi la sistemojn de la komisiono. Konsidere, ke la nombro de la EU-landoj verŝajne kreskos en la venontaj jaroj de la nunaj 15 ĝis 27, evidentas la bezono organizi sin kiel eble plej aerodinamike. Kaj des pli, se la nombro de oficialaj lingvoj, nun 11, fariĝos 24, alportante minacon de burokrata paraliziĝo.

Apenaŭ surprizis, do, ke lastatempa propono de s-ro Kinnock estas, ke oni estontece preparu malnetojn de ĉiuj traktatoj kaj dokumentoj nur en la lingvoj angla, franca kaj germana. Laŭ la propono, nur post definitiviĝo ili estu publikigitaj en la aliaj oficialaj lingvoj.

La ideo tamen tuj vekis kontraŭstaron fare de la franca kaj germana ministroj pri eksterlandaj aferoj, Hubert Vedrine kaj Joschka Fischer, kiuj kune protestis al prezidanto Prodi pri kreskanta “unulingvismo”. Ili kredeble timas, ke tia politiko kondukos — kiu scias kiam? — al plua rafinado, per kiu ankaŭ la franca kaj germana lingvoj sekvos la vojon de la “aliaj lingvoj”. Prodi, kiu jam foje indikis preferon por la angla, defendis la prezentitajn reformojn, asertante, ke ili estas afero interna de la komisiono, kiu ne koncernas la membro-ŝtatojn.

Organika progreso

Notindas la reago de la anglalingva ĵurnalo Weekly Telegraph (ĉiusemajna kaj resuma eldono de la londona The Daily Telegraph). Fidele doninte la detalojn pri la lingvo-propono, la ĵurnalo komentis, ke la ministroj “oponas tiun prudentan iniciaton, kiu spegulas la realon de la ĉiutaga funkciado de la komisiono.” Laŭ la verkinto, “la pliiĝanta uzado de la angla lingvo en eŭropaj forumoj fontas de sube — ĝia progreso estas organika. Ni apelacias al la komisiono antaŭenpuŝi la eliminadon de plej multaj lingvoj el ĝiaj preparlaboroj; tiel la produktado de dokumentoj estos pli simpla kaj malpli kosta kaj spegulos la ĉiam pli gravan rolon de la angla kiel lingua franca”.

Neniu dubas la kialojn por raciigi la manieron produkti dokumentojn por reglamentoj, interkonsentoj kaj traktatoj. La kostoj de tradukado kaj interpretado atingas jam preskaŭ unu miliardon da eŭroj ĉiujare, eĉ antaŭ la aliĝo de novaj membro-ŝtatoj. Sed oni rajtas dubi, ĉu la angle-parolanta s-ro Kinnock trovis la ĝustan solvon.

Johano RAPLEY