Garbhan MACAOIDH
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La elementa katolika knabina lernejo “Sankta Kruco” troviĝas en kvartalo de la nordirlanda ĉefurbo Belfasto, kie loĝas protestanta minoritato ĉirkaŭata de katolika majoritato. Jam delonge tieaj protestantaj t.n. lojalistoj (t.e. lojalaj al la Unuiĝinta Regno, aŭ Britio) plendas pri la ĉeesto de la katolikaj respublikistoj, kiujn ili akuzas pri atencoj kaj aliaj malamikaj agoj kontraŭ ili. Reciproke, la katolikoj/respublikistoj akuzas la protestantajn najbarojn pri simila konduto.
En tiaj distriktoj, katolikoj ne estas bonvenaj sur stratoj, kie loĝas protestantoj, kaj inverse. Kiam aperas sur stratoj en tiuj “gettoj” homoj de rivala konfesio aŭ politika ideologio, perfortaj manifestacioj apenaŭ eviteblas. Tio estas parto de la normala vivo en kelkaj regionoj de Nord-Irlando. En Ardoyne [adojn], la kvartalo, en kiu situas la lernejo “Sankta Kruco”, protestantoj timas, ke ilia komunumo estos glutita de kreskanta nombro de katolikoj, kaj ke, finfine, Nord-Irlando fariĝos parto de la Respubliko Irlanda — la plej terura premsonĝo de la uniistoj (subtenantoj de la unio kun Britio).
Tio klarigas (kvankam ne pravigas) la konduton de protestantoj en Ardoyne, kiuj amase provis bari straton al katolikaj gepatroj, kiuj akompanis siajn infanojn lernejen. La ĉefenirejo de la lernejo “Sankta Kruco” situas en la strato Ardoyne: la protestantoj insistis, ke la infanoj — inter 4- kaj 11-jaraj — eniru tra malantaŭa enirejo troviĝanta ekster la protestanta teritorio. Tio signifis ne nur pli longan piediradon sed ankaŭ, laŭ la katolikaj gepatroj, humiligon.
Observantoj (ne nur surloke sed ankaŭ televide) spektis furiozajn protestantojn minaci la gepatrojn kaj la teruritajn filinetojn, kriegante “bastardoj”, ĵetante botelojn, petardojn, eĉ perturbgrenadon, vundante policanojn kaj membrojn de la publiko. Kelkaj knabinetoj estis novaj lernantoj, spertantaj sian unuan lernejan tagon.
La atakoj kontraŭ etulinoj estis kritikataj, eĉ de kelkaj plej fervoraj lojalistaj gvidantoj; aliaj tamen kulpigis la gepatrojn, asertante, ke ili “uzis siajn infanojn por krei politikan manifestacion”. Kvankam la polico faris ĉion eblan por defendi la gepatrojn kaj infanojn, la spektaklo de multnombraj policanoj portantaj kontraŭtumultan ekipaĵon (bastonojn, kaskojn kaj ŝildojn) certe eĉ pli timigis la infanojn.
Garbhan MACAOIDH