Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

PREMATAJ POPOLOJ

Batante tamburon por homaj rajtoj

Okazis inter la 31a de aŭgusto kaj la 7a de septembro en Durban, Suda Afriko, “Konferenco kontraŭ Rasismo, Rasa Diskriminacio, Ksenofobio kaj Aliaj Rilataj Netoleremaj Agoj”. Unu el la ĉefoj de la barata neregistara delegacio ĉe la konferenco estis s-ro N. Paul Divakar, la kunvokanto de la konsilantaro por homaj rajtoj de la dalitoj, aŭ “netuŝebluloj” — alivorte la tretataj, subpremataj popoloj, kiuj daŭre suferas rezulte de la kasta sistemo en Barato. Post longa, malfacila kampanjo la dalito-komitato barata kune kun dalitoj el Nepalo, Srilanko kaj Japanio sukcesis meti kaston sur la tagordon de la durbana konferenco. Antaŭ ol ekveturi al Suda Afriko, s-ro Divakar parolis ekskluzive kun MONATO-korespondanto A Giridhar RAO.

“La kasta hororo estas dunivela: ne nur ŝoke perforta sed ankaŭ nekredeble ĉiutaga. Pensu: vi ne rajtas ĉerpi akvon el la sama puto kiel altkastano; vi ne rajtas eniri altkastan templon; vi eĉ ne rajtas paŝi laŭ kelkaj stratoj en altkastaj kvartaloj, portante piedvestojn (vi devas ilin teni enmane). Plue vi ne rajtas trinki en publika teejo el la sama glaso kiel altkastano (oni donas aparte markitajn glasojn por via uzo) kaj kompreneble vi ne rajtas sidi sur la sama benko kiel altkastano. La barata registaro diras, ke tiuj ĉi fikutimoj estas tri mil jarojn aĝaj, kaj parolas pri ili, kvazaŭ ili estos kun ni tri mil pliajn jarojn.”

“Ni konsentas kun la barata registaro, ke kastismo kaj rasismo ne estas identaj. La barata registaro uzas tiun argumenton por kontraŭi la diskuton de kasto en iu ajn internacia forumo. Sed kastismo ja estas diskriminacio, kaj profunde netolerema. Same kiel raso, ankaŭ la kasto estas socia konstruaĵo. Ni ne estas ĉi tie por diskuti hermeneŭtikaĵojn!”

Videbleco

“En Durban, nia ĉefa celo estos videbleco. Ni volas, ke la demando pri la homaj rajtoj de tiuj ĉi subpremataj popoloj estu diskutata en internacia forumo, por ke la barata registaro agu tuj por efektivigi leĝojn kontraŭ tia ĉi diskriminacio. La leĝoj jam ekzistas en la barata konstitucio.”

“La ĉefa leĝo por protekti la rajtojn de la dalitoj estas la leĝo el 1989: la akto pri Listigitaj Kastoj kaj Listigitaj Triboj (Kruelegaĵoj). Sed la subleĝoj pri ĝia efektivigo ne estis deciditaj ĝis 1994. Eĉ poste, la leĝo estas simple ne efektivigata de la registaraj funkciuloj. En unu kazo, juĝisto ekzamenis 60 kazojn dum 28 tagoj kaj nuligis 54 el ili.”

“Ni mem turnis nin serioze al la problemoj post la fifama murdo en la vilaĝo Karamchedu [karamĉedu], en Andhra Pradesh, en 1984. Dum tiu sekega somero, altkastanoj lavis siajn bubalojn en la sola akvujo dalita, kiu ankoraŭ enhavis akvon. Kiam la dalitoj protestis, la reago estis tuja: ses dalitoj estis murditaj. Ni esploris kaj trovis, ke tiuj homoj estis ĉasitaj kiel bestoj, kaj mortigitaj per hakiloj kaj lancoj. Perforto kontraŭ dalitoj estas ĉiam akompanata de humiligo: en alia loko, antaŭ la murdoj, altkastanoj devigis dalitojn trinki urinon. Tia perforto ne similas al normala” perforto, kvankam la registaro ofte deziras pentri ĝin simple kiel malamon inter du grupoj.

Pensmaniero

“Tial ege malfacilas ŝanĝi la pensmanieron de altkastanoj. Restas por ni dalitoj multege da laboro. Nia laboro finiĝos, kiam dalitoj povos vivi libere kaj sekure kun la sama memfido, kiun ĝuas ĉiu alia civitano de la lando.”

N. Paul Divakar batalas jam de 20 jaroj kontraŭ diskriminacio. Li diplomitiĝis pri statistiko kaj magistriĝis pri socio-laboro en Madraso (nun Ĉenajo) kaj nun loĝas en Hajderabado, ĉefurbo de la sudbarata subŝtato Andhra Pradesh [andra pradeŝ], Divakar, kune kun sia edzino Annie [ani], ambaŭ en siaj fruaj 40aj jaroj, organizas diversajn ne-registarajn organizaĵojn dalitajn sub la ombrela organizaĵo “Dappu” [dapu]. Dappu signifas rondan tamburon, kiu estas batata dum festoj kaj funebroj dalitaj.