Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Afrikanoj vidataj deekstere

Ebono estas kolekto de ĵurnal-eseoj, verkitaj de Ryszard Kapuściński, pola ĵurnalisto. Ili temas plejparte pri politikaj kaj sociaj strukturoj de pluraj landoj en Afriko dum, ĝenerale, la 1960aj jaroj. La aŭtoro komentas ankaŭ pri diversaj gravuloj afrikaj dum tiu periodo; ekzemple, li donas interesan biografieton de Idi Amin. Kelkaj el la eseoj prezentas proprajn spertojn de la aŭtoro dum lia ofte malfacila vojaĝado tra diversaj afrikaj landoj, kaj penado raporti eventojn por sia ĵurnalo. Krome, li ankaŭ donas siajn impresojn pri la karaktero de afrikanoj, iliaj kulturoj, kaj iliaj problemoj.

Kiom fidinda estas lia impreso pri la karaktero de la afrikanoj, pri kiuj li skribas? Estas evidente, ke li nek parolas, nek komprenas la indiĝenajn lingvojn, kaj li devas dependi de interpretistoj, kiam li intervjuas needukitojn, kiuj ne parolas la francan, anglan, aŭ germanan ... (Cetere, ne estas klare, kiom bone li mem mastras tiujn lingvojn, precipe kiam temas pri subtilaj nuancoj.) Tial necesas iom ne tute fidoplene legi liajn opiniojn pri la karaktero de la afrikaj popoloj.

Laŭ Kapuściński, tipa afrikano ne ekzistas kiel individuo, sed nur kiel unuo en socio, de kiu la individuo estas nur ero sen propraj individuaj komprenoj, celoj, timoj, esperoj, kaj simile. Laŭ li, la afrikano ne klare konceptas tempon; por afrikano ekzistas nur “antaŭ nelonge, antaŭ longe, nun, ankoraŭ ne”. Kiom da rasismo, kaj tro senkritika kredo al diversaj rasismaj antropologoj, karakterizas la vidpunkton de nia aŭtoro? Oni devas diveni, neniam estas klare; sed liaj priskriboj de la afrikana karaktero estas tre proksimaj al la teorio de participation mystique de Lucien Levi-Bruhl, kies teorioj estas nuntempe ne plu konsiderataj kiel aŭtoritataj.

La malagemo de afrikanoj estas favorata koncepto de Kapuściński, laŭ kiu tipa afrikano aktivas nur kiam absolute necesas, kaj havas nur tre malklaran senton pri la paso de la tempo. Ni legas, kiel supozeble tipan ekzemplon, anekdoton pri busveturo entreprenita de Kapuściński. La buso devus foriri je specifa tempo, sed restas senmova. La pasaĝeroj sidas silente, senmove, kvazaŭ en tranca stato. Demandite de nia aŭtoro, la busveturigisto informas, ke la buso komencos sian veturon, kiam enestos sufiĉe da pasaĝeroj ... eble post horoj, eĉ tagoj. Tute ne gravas al la jam enestantaj pasaĝeroj, same kiel ankaŭ ne al la busveturigisto, la preciza momento kiam la veturo komenciĝos. La pasaĝeroj sidas trance, evidente tute trankvilaj pri la afero. Ja, kiel gravas la forpaso de horoj, de tagoj, eble eĉ de jaroj?

La komentoj pri la ĝenerala neagemo de la afrikanoj memorigas min pri karakterizo farita de Carl Jung en la verko Memoroj, sonĝoj, pripensoj pri “ekspedicioj”, kiujn li faris en Afriko dum la dua kaj tria jardekoj de la 20a jarcento. Laŭ li, dungitaj nigruloj (t.e. indiĝenoj) simple staras aŭ sidas malvigle kaj neinteresate; por devigi ilin fari laboron, la (blanka) estro devas kraksonigi vipon, kaj tondravoĉe kriegi. Nur tiel eblas instigi afrikanon fari ion ajn. (Ankaŭ Jung estis forte influita de la teorioj de Lucien Levy-Bruhl.) Kompreneble, estas subkomprenite ke “labori/agi” signifas fari tion, kion ordonas la blankulo; ĉar blankuloj tiutempe emis trakti indiĝenajn afrikanojn kiel sklavojn, kiuj kontraŭ tre malgranda pageto devas plenumi sendemande ĉiun ordonon faritan de la blankulo.

La aŭtoro multe diskutas la iaman sklavigon de afrikanoj, kiu efektive plene ĉesis nur en lasta parto de la unua duono de la 20a jarcento. Kiam popolo alkutimiĝis dum jarcentoj al la fakto, ke aliaj homoj (blankaj, sed ankaŭ alilandaj nigruloj) uzas ilin kiel sklavojn, ili spertas, ke estas malfacile forigi de si la naturan senton, ke oni estas mem sklavo, spirite se ne korpe. Ĉu tio tamen plene klarigas la rimarkitan fenomenon de malagemo?

Tiurilate, ni ankaŭ multe legas en la eseoj pri la varmego de la afrika klimato, kiu rapidege febligas la plej fortakorpan personon, el kiu ajn raso; kaj estas ankaŭ evidentege, ke kiam la koncerna persono estas malsufiĉe nutrita, plena de kalori-, vitamin-, kaj mineral-mankoj, evidente estas neeble forte aŭ rapide labori en varmega klimato.

Sed tiu argumento estas nesufiĉe ofte prezentita en la eseoj, kaj, miaopinie, nesufiĉe emfazita. Restas la klara impreso, ke Kapuściński vere kredas la afrikanon en sia naturo “alispeca” ol ni, kaj mi profunde pridubas tiun lian konkludon.

Malgraŭ tiuj duboj miaj, mi devas diri, ke la libro de Kapuściński estas plejparte interesa, kaj ĝi klare prezentas al ni historiajn detalojn de tiu epoko antaŭ 40-50 jaroj.

Pri la traduko: gramatike, ĝi estas plejparte nekritikinda. Sed la transskribo de propraj nomoj estas kelkfoje stranga. Ni legas pri “Alaĥo” anstataŭ “Alaho”, kaj ankaŭ en iuj aliaj nomoj ni legas ĥ anstataŭ simpla h, kie nenio pravigas la ĥ-on. La ĉefurbo de Etiopio ĉiam aperas kun la nomo “Adis-Abebo” anstataŭ Ad(d)is-Ababo. Ankaŭ aliaj nomoj ne ĉiam prospere transiris el sia originala formo en la polan kaj poste en Esperanton.

Ankaŭ la vortelekto ne ĉiam estas majstra, kaj multaj anglismoj iom agacas la spiriton de la leganto.

Kaj, laste, la tradukinto treege strange uzas la vorton “la” preskaŭ neniam ĝi aperas, kie ĝi estas bezonata, sed ĝi estas tre ofte trovata, kie ĝi estas malbezonata. Kelkfoje preskaŭ ŝajnas, ke la tradukinto konceptas ĝin kiel nedifinan artikolon.

Donald BROADRIBB

Ryszard Kapuściński: Ebono: raportoj el Afriko. Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. Eld. Kleks, Bielsko-Biała, 2001. 329 paĝoj binditaj. ISBN 83-7194-392-X. Prezo ĉe FEL: 22,00 eŭroj + afranko.