Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Utilaj por distraj klubkunvenoj

Temas pri kvin skeĉoj tre diversaj, el kiuj la unuaj kvar sendube ridigos la spektantaron; la kvina estas pli melodrama ol komika. Bedaŭrinde, la gramatika karaktero de la tradukoj ne estas ĉiam ĝusta — precipe en la kvina skeĉo (kie la ĉefrolanto multfoje diras “mi kalkulas”, mistraduko de la neformala anglalingva esprimo “I figure” = “mi opinias”, “mi kredas”); tio povas miskomprenigi la dialogon, kiun la spektanto ja devas senhezite kapti kaj kompreni sen multa pripensado.

La unua skeĉo estas Zantipe kaj Sokrato, tripaĝa tre amuza farseto. Zantipe estis la edzino de la antikva greka filozofo Sokrato, kaj tradicie estis konsiderata riproĉema kaj tre kritikema virino. Ĉi tie ŝi senhalte kritikas sian kompatindan edzon, kiu deziras nur lunĉeti, kvankam ŝi preparis iom grandan viandhavan manĝon por li. En la fino de la skeĉo ni informiĝas, ke Sokrato, post sia lunĉo, aperos antaŭ juĝistaro, kiu kondamnos lin al morto. Senkomprene, Zantipe supozas, ke oni procesos kontraŭ li pro lia (imagata) vegetaranismo.

La dua skeĉo, La provludo, estas kvinpaĝa drameto, en kiu Ŝekspiro ĉeestas provon de lia nova tragedio Makbeto, prezentota de lia repertuara grupo. Aktoro postulas, ke li verku ekstrajn liniojn por unu sceno, problemoj ekzistas pro la malfrua alveno, aŭ eĉ malĉeesto, de kelkaj aktoroj, k.c. La skeĉo mem estas amuza, sed la tradukitaj eroj el Makbeto estas ne ĉiam facile kompreneblaj, kio, tamen, eble ne gravos en prezento de ĉi tia farsaĵeto.

La tria skeĉo estas titolita Donjuano fine fiaskas. La kvarpaĝa farso temas pri malsukcesa provo de Donjuano amoremigi junulinon, al kiu li (prave) ŝajnas nealloga maljunulo.

La kvara skeĉo estas La filino de la stoikisto, kvarpaĝa drameto, kiu miaopinie estas la plej malforta el la kvin skeĉoj. Temas pri interparolo de kelkaj gepatroj k.a., ĉ. la jaro 55 p.K., pri du skandaloj: unu filo fariĝis gladiatoro; unu filino fariĝis kristano, kaj verŝajne estos ĵetita al leonoj ... Ĉu la spektantoj de la skeĉo kaptos la iom kaŝitajn aludojn en la paroloj kaj komprenos pri kio oni parolas, mi iom dubas.

Lasta estas skeĉo Luko kaj la akcizisto. Skeĉoj 1-4 estis verkitaj de Maurice Baring; ĉi tiu, la kvina, estis verkita de Arthur Hopkins. Ĝi estas seppaĝa konversacio inter du personoj: Luko, kiu estas kontraŭleĝa viskifabrikanto en la usona ŝtato Kentucky [kentaki], kaj impostisto, kiu venis por detrui la distililon de Luko — ofta temo en la usona folkloro. Luko intencas mortigi la impostiston. Sed la impostisto savas sin per preteksto, ke li deziras mortigi sin mem, tamen ne kuraĝas. Li penas persvadi Lukon solvi lian dilemon per mortigo. Luko, aŭskultinte, rifuzas, ĉar li ne deziras komplezi la impostiston. Do la impostisto foriras libera, kaj nur tro malfrue Luko ekkonscias pri la ruza trompo, kiun faris la impostisto por sin savi.

Kelkrilate tiu kvina skeĉo estas dramaturgie la plej bone verkita, laŭ mia opinio, kvankam la klubanoj devos kapabli facile sekvi kaj kompreni la dialogon. La temo jam estas multmilfoje prezentita en anekdotoj, noveletoj, kaj aliaj dramskeĉetoj, do ne estos nova por la spektantoj, kio eble helpos la “progresantajn” Esperanto-studantojn pli facile kompreni la drameton.

Kiel mi jam komentis, pluraj gramatikaj eraroj en la tradukoj bezonas korekton; sed tion facile povas fari sperta esperantisto en la tekstoj, antaŭ ol doni ilin al la aktoroj por lego/parkerigo.

Resume, la skeĉoj povas esti utilaj kaj uzindaj por klubprezentado, kaj tiucele mi rekomendas ilin. La prezo ŝajnas multe tro alta, miaopinie; sed verŝajne tio ne estigos grandajn financajn problemojn por interesataj grupoj.

Donald BROADRIBB

Maurice Baring kaj Arthur Hopkins: Kvin etaj humuraj dramoj. Tradukis el la angla W. H. Simcock, helpis Katelina Halo. Eld. W. H. Simcock, Butterton, Leek (Britio), 2001. 25 paĝoj, kuntenataj per plasta ligilo. Neniu ISBN montrita. Prezo ĉe FEL: 4,75 eŭroj + afranko.