Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ĉu vi rimarkos komunajn trajtojn?

Ĉu vi konas tiun situacion? Kelkaj (ne)konatoj kun iom da miro eksciis, ke vi estas esperantisto kaj tial demandas vin, kial vi ankoraŭ ne rezignis pri tiu ĉi bona sed senespera ideo? Certe! Ofte mi aŭdis iun argumenti, ke Esperanto estas 10-oble pli rapide lernebla, tiom facila, tiel neŭtrala ... Sed, verdire, kiu lernas iun lingvon nur tial, ĉar ĝi estas pli simpla ol alia? Malmultaj.

Se mi respondus al tia demando, mi provus prezenti al la demandinto ion de ŝi aŭ li tute neatenditan. Mi parolus pri specifa, internacia kulturo. Fakte, ĉiu vivanta lingvo estas ligita kun specifa kulturo, pli-malpli nacia, sed nia komuna kulturo estas alia, ĉar tutmonda, internacia.

La rakontaro MONDOJ estas bona ekzemplo de nia literatura kulturo: ĝi konsistas el 34 rakontoj de 30 diversaj aŭtoroj el Afriko, (norda kaj meza) Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo. Kaj malgraŭ la diverseco de iliaj gepatraj lingvoj, kulturoj, nacioj kaj religioj, ligas ilin io komuna. Mi nun ne parolas pri stiloj aŭ temoj, ĉar tiuj certe ne estas unuecaj: estas fabeloj, raportoj, sciencfikcio, amrakontoj ... Sed fakte iu “unueco en diverseco” videblas en la rakontoj, kiu estas eco de nia kulturo: ĉiuj individuoj, ĉiuj per io komuna estas ligitaj unu kun la alia. Ŝajnas, ke la internacia lingvo profunde influis la vivon, pensadon kaj verkaron de la aŭtoroj.

Por mi vera perlo el la rikolto 2001 estas La miraklo de Sheila Spielhöfer. Ŝi prezentas al ni, kial ŝi lernis Esperanton. Antaŭ multaj jaroj ŝi, ĵurnalisto, intervjuis sinjoron Spera, faman politikiston de la socialdemokratoj en Aŭstrio. Lian vivon ege influis nia lingvo, eĉ tiam, kiam li estis arestita kaj sendita en naziajn koncentrejojn. Tiu intervjuo kaŭzis, ke ŝi eklernis Esperanton, kaj dum postaj kunvenoj intervjuis la politikiston esperantlingve. Tamen post lia emeritiĝo la kontakto rompiĝis. Nur iam post longa tempo ŝi eksciis, ke li suferas gravan malsanon. Pro apopleksia atako li perdis parolkapablon. La ĵurnalistino volis iomete helpi al lia familio, kaj tial dum kelkaj horoj gardas lin. Per hazardo okazas La miraklo: ne ĉiun parolkapablon li perdis, “nur” la gepatran lingvon, la germanan, li ne plu povas uzi. Sed ja lia filo, kuracisto, neniam lernis Esperanton ...

Ĉu vera, ĉu fikcia? Mi ne scias, mi nur scias, ke la germana aŭtoro Erich Kästner iam diris, ke tiu rakonto estas vera. Bedaŭrinde al tiu rakonto mankas indikoj pri la aŭtoro. Oni sciigas nur, ke Sheila Spielhöfer loĝas en Aŭstrio. Sed ĉu ŝi naskiĝis tie, ĉu ŝi verkis aliajn tekstojn, librojn, ktp, tion ni ne ekscias. Domaĝe.

Sed fakte mi rajtas bedaŭri nur tiun neinformadon, ĉar ĉiuj aliaj aŭtoroj per kelkaj linioj antaŭ siaj tekstoj prezentas sin: naskiĝ- kaj loĝ-landon, profesion, naskiĝjaron, verkojn, ktp. Tiuj informoj estas tre utilaj, se vi poste ŝatus plulegi aliajn tekstojn de unu aŭ alia el la aŭtoroj.

Kelkaj aliaj rakontetoj vere meritas legadon: la rakontotalento de la juna Grigorij Arosev el Rusio en VENOS aŭ la ŝerca Vivo kaj morto de NEOLOGISMO de la sveda Sten Johansson impresis min. Krome menciindas la du afrikaj kontribuoj de Koffi Gbeglo. Li, ekzemple, prezentas al ni la vivon de normala afrika lernanto, aŭ kion spertas afrikano post vojaĝo en eksterlandon.

Sed eble vi nun demandas vin, ĉu ĉio nur bonas, belas, legindas. Ne, kelkaj rakontetoj estis laŭ mia juĝo tre aŭ tro banalaj. Unu el ili estas Familio Pork de Jorge Camacho. Fakte, mi ne scias, ĉu li intencis ridigi la leganton, aŭ ĉu li eble ŝerce volis konfesi al ni, ke laŭ li malpli kruela transportado de bestoj al la buĉejo estas idiota ideo. Almenaŭ li rakontas al ni lastan, luksan vojaĝon de tri porkinoj tra Eŭropo. Ili havas propran ŝoforon, dum veturpaŭzoj manĝas en verdaj herbejoj, la firmao La Verda Ŝinko eĉ disponigas al la triopo klasikan muzikon de Vivaldi. La lasta frazo de la aŭtoro je la fino de ilia vojaĝo: “La aŭto komencas rampi supren la deklivon, ĉe kies fino staras, kiel ĉe ĉiuj rakontoj, la buĉejo.” Ŝajne, la buĉejon pro ia teknika eraro tiu rakonteto postvivis.

Kion pri preseraroj? Ili enestas, sed ne tre multaj, kaj post la unuaj 15 paĝoj ili preskaŭ ne plu aperas.

Nu bone, ĉu mi rekomendas legi la libron? Jes. Se vi ŝatas (kaj sufiĉe malfacilajn kaj facilajn) mallongajn rakontojn, se vi volas havi iom da superrigardo pri la nuntempa originala literaturo, se vi post provlegado de kelkaj aŭtoroj volas trovi la vian, aŭ se vi simple volas pruvi al viaj amikoj (kaj al vi mem), ke Esperanto estas ne nur bona ideo sed ankaŭ vivanta, internacia lingvo kaj kulturo, tiam vi mendu la rakontaron MONDOJ. Ĉu vi legante rimarkos niajn komunajn trajtojn?

Wolfram ROHLOFF

MONDOJ, 34 esperantaj rakontoj, rikolto 2001. Redaktis T. Chmielik, G. Handzlik, S. Johansson. Eld. KLEKS, Bielsko-Biała, 2001. 216 paĝoj kudre binditaj, ISBN 83-7194-201-X. Prezo ĉe FEL: 16 eŭroj + afranko.