Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Terorismo kaj senkulpeco

La teroristoj, kiuj stiris la aviadilojn kontraŭ la novjorkaj nubskrapuloj, plenumis sian taskon decideme, inteligente kaj brave, se oni provas rigardi la okazintaĵon de ilia vidpunkto. La ŝtatoj de la mondo kvazaŭ sidas ĉirkaŭ la sama manĝotablo, aŭ ĉe malsamaj tabloj en la sama tuttera restoracio. Iuj konsideras sin elito, ĉar ili sukcesis havigi al si la plej bonajn manĝaĵojn kaj seĝojn. Ili parolas pri konkurenco kaj profitoj, sed ili ne agnoskas, ke ies profito en la materia mondo ĉiam estas alies malgajno. Ili ne povas krei riĉaĵojn el vakuo. De kie kaj el kio la riĉo estiĝas? La elito imagas sin bonuloj, se ili jen kaj ĵetas ostojn kaj almozojn al la mizeruloj sub ilia tablo kaj apud ĝi. Ili opinias, ke ilia ekonomia sukceso igas ilin pravaj pri ĉio: religio, milito, financoj, arto ... La malkontento de la apudtabluloj kaj subtabluloj kreskas de tago al tago. Fine aperas iaj Robin Hood-oj, kiuj faras sian eblon por ŝanceli la maljustan strukturon de la mondo. Nur senfina malespero kaj religio povas doni al ili la bezonatan kuraĝon. Sed kuraĝaj ili estis, ne timuloj, kaj supozeble ili agis laŭ siaj kredo kaj konscienco. Sonas strange kiam Bush nomas ilin senvizaĝaj timuloj kaj minacas per fumo eligi ilin el iliaj truoj kaj venĝi. Tia romaneska lingvaĵo tute ne taŭgas por komprenigi la situacion al la cetera mondo, sed simplulojn ĝi povas imponi: Kiel decidema, agema kaj forta nia ĉefo estas kaj kun li, ni! Kelkaj tamen opinias, ke la ĉefo ne deziras — aŭ ne scias — ĝisfunde analizi la multfacetan situacion sed reagas primitive, naive kaj nur de mallarĝa vidpunkto.

Laŭ mi la ununura rimedo kontraŭ similaj okazontaĵoj estas edukado al paco kaj vera demokratio, edukado al dialogo inter kulturoj kaj religioj kaj, antaŭ ĉio, egalrajteco ĉe la tutmonda manĝotablo.

Raita PYHÄLÄ, Finnlando