Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KURAĜO

de Alberto García Fumero

Dum kelkaj minutoj S-ro Abel restis senvorta. Li provis gluti, fiaskis, reprovis, rezignis pri tio, kaj fine lame parolis: “Sed, karulinjo! Hieraŭ mem Vi diris, ke Vi revas aspekti kiel Sandra Mitchell.”

“Karul’, jam ĉiuj miaj amikinoj aspektas kiel Sandra Mitchell.” Nu, nenio povus kontraŭstari tiun frapan respondon. Jes, ververe ili ĉiuj aspektas kiel Sandra Mitchell ... kio signifas, ke ĉiuj estas kompatinde maldikaj kaj ostomontraj, ĉiuj havas la saman rufan kaj hirtan hararon, la samajn tro verdajn lipojn. Bonege. Ŝi do ne deziras aspekti samkiel tiu monstro. Sed ... sed-sed ... Li tremetis. Ne. Fakte li spertis ion pli proksiman al teruro ... Ŝi diris, ke ŝi deziras ... Karely Win estas eĉ pli hororveka! Kial Pamela, ne malbela reprezentantino de mezaĝaj, seninfanaj edzinoj, ne elektis, ni diru, plaĉe frizi al si la hararon, aŭ iomete sportumi, maldikiĝi ĉe la talio, aŭ io simila? Eĉ tio sufiĉus ... S-ro Abel konsciis pri tio, ke rilate al virinoj li estas sufiĉe eksmoda, sed ... Kial diable ŝi ne elektis aspekti kiel, ekzemple, Mariah Carey? Tio estas tiel facile, en ĉi damna virtuala mondo ...

Dume S-rino Abel daŭrigis, miele:

“Kaj krome, estus tiel ... emociplene provi tiujn novajn ĝernojn ...”

“Vi celas genojn, ĉu? Sed kara, artefaritaj supergenoj estas ankoraŭ eksperimenta afero! Mi ne deziras, ke Vi akiru verdan haŭton, aŭ ...” S-ino Abel daŭrigis, eĉ pli miele:

“Ili jam perfektigis la procezon, karulo. Ĉu Vi ne rigardis la programon de Victoria Quan hieraŭ? Ŝi aperis tiel ... ĉarme! Neniu povus diri, ke ŝi oldas je 73 jaroj. Neniu falto, karul’, neniu falto! Ĉu Vi ne deziras, ke Via reĝineto aspektu juna kaj ĉarma? Ĉu Vi rifuzos tion al Via reĝineto?”

S-ro Abel pripensis la aferon ... sed ne multe da tempo. Lia edzino neniam lasis al li tro da tempo por pensi ion. Eble pro tio li enfalis tiel facile en la edziĝan kaptilon ...

“Do mi povos, karul’?” demandis (fakte asertis) lia edzino. S-ro Abel fermis la okulojn, sukcesis gluti, kaj eligis la devigan, kvankam fakte nenecesan frazon: “Jes, karulinjo ...”

*************************************

En la oficejo, ĉio iris kuspe. De antaŭ kelkaj tagoj, lia ekrankasko misfunkciadis, kaj S-ro Abel estis devigata alĝustigi ĝin ĉiun duonhoron. Ne facilas kunsidi, kiam ĉio aspektas neeble blue. Sed definitiva, serioza riparado estis nepensebla, almenaŭ dum la monato. Voki la ripariston, por ke li iru hejmen ĝin ripari, estis nepensebla afero. Neniu riparisto venus pro tio, ke jam oni tute ne kutimas iri en la hejmon de la kliento. Kion oni ne povas tele-aŭ-virtualreale ripari, difektita restos por eterne. De kiam oni ne promenas, aŭ ne iras fiŝkapti — ne, ne pere de tiaj programaĉoj, sed en vero — de kiam? Uf! kiu memoras pri tio? De kiam okazis tiu afero rilate al virusoj, ĉu?

Aĉetu novan, avarulo! kriegis ĉie la reklamoj. LIAJ reklamoj, fakte, ĉar tiu estis lia laboro ...

Kaj vere, ĉar temas pri sufiĉe olda modelo, estus pli malmultekoste aĉeti novan ... nur tio, ke la prezoj de virtualrealaj kompletoj estis jam trafintaj la nubojn. S-ro Abel permesis, ke dum momento la tridimensiaj bildoj de la katalogoj eniru lian vidkampon kun la espero, ke estas modeloj iom pli malaltprezaj. La plej modestaj magazenoj estas tiuj proksimaj al la metroa enirejo. Rapida okulumado de la prezoj ne donis esperon ... Dum momento li ne plu kunsidis, sed flugis senbride tra la reto. Nur dum momenteto ... (Uf! Nun li rigardas min! Kio do?)

“Ĉu nur 10 milionojn en la lasta semajno? Kion Vi faras, S-ro Abel? Ĉu hazarde Vi venas ĉi tien dormi anstataŭ labori? Nur 10 mizerajn milionojn!” Lia (ŝajne) blua superulo, S-ro Craxi, (S-ro Spellbinder, laŭ la ĵurnaloj) tondradis per la kutima, ĉiama plendo. Lia unusola kaj ĉiopova dio, Reklamo, estis ja postulema. Oni povus esti vendinta 100 milionojn da lavmaŝinoj (“Senlaca, la unusola lavmaŝino kiu turnas lavadon en plezuron”), sed S-ro Craxi plendus same. Nenio kontentigas la oldan avarulon, pensis S-ro Abel sen tro da intereso. Kion mi faras ĉi tie? Aĉ’, mi revis esti poeto, kaj nun vidu ... reklamisto! Kiom da mensogoj mi jam diris ĝis nun?

Per lerta palpebrumo li alklakis kaj malfermis pendomenuon angule de lia persona vidkampo. Neniu krom li kapablis ĝin vidi (feliĉe!) kaj li povis fulme konsulti dosieron. Jen. Ĉi tie estas la informo. Li premis butonon (nun temas pri butono, kvankam virtuala) kaj komencis aŭtomate montri kartojn, diagramojn, lumbildojn. La procezo estis ĉiam la sama.. Post montrado de sufiĉe da pruvoj pri pena kaj detalatenta planado de la kampanjo, la tondrado mallaŭtiĝis kaj nur kelkaj pluveroj frapadis la kapon de la malfeliĉa kampanjestro. Nu, bone, iam temis pri hajlo ... kiam okazis tiu fiasko je la aŭtomobiloj Ŝarker, tremete rememoris S-ro Abel. La malfeliĉa Direktoro pri Sloganoj neniam sukcesis trovi novan postenon. La lasta, kion oni scias pri li, estas ke li revenis al sia kampara urbeto kaj dediĉas sin al terkulturo ... (jes, estas kelkaj, kiuj kuraĝas tion fari.)

Sed verŝajne ĉi-foje jam la plej malfacila parto de la komedio estis pasinta, kaj eble lia superulo ne postulos tutan replanadon de la kampanjo, sed nur reverko de la sloganoj serĉe de pli frapaj ciferoj ...

Hmmm. Ŝajne ne.

“S-ro Abel! Ĉu vi aŭskultas min?”

Li hastis respondi:

“Jes, kompreneble, S-ro Craxi ...” (Pri kio temas nun? Kion mi preteratentis? Mi ja devas esti pli atenta!)

“Bonvolu do informi nun al mi pri la kampanjo. Kiel eble pli detale, sed en nur kvin minutoj.”

“Jes, la kampanjo ... Vi vidos, S-ro ...”

“Iru rekte al la afero, S-ro Abel. Kio pri niaj tomatoj?”

La sloganisto provis reordigi siajn pensojn. (Diable, li nun parolas pri la tomatoj! Mi estis preskaŭ informonta denove pri la lavmaŝinoj!). Kun kata lerto, li refalis sur siajn piedojn kaj komencis paroli pri la nova kampanjo, direktita al la disvendado de genetike modifitaj tomatoj, garantiitaj ...

Tie la aferoj iris multe pli glate. La kampanjo estis relative facila; bonaj planado kaj esplorado estis glatigintaj la vojon. Kaj kiam la emfazo falas sur la temon “vereco”, merkato aperas. Vidu, neniu plu deziras aĉeti modifitajn tomatojn, sed kiam la modifo garantias, ke ili estas “veraj”, ne “modifitaj” ... (Jes, temas pri afero iom komplika. Sed ne tro. La “veraj” modifitaj tomatoj jam ne plu estas tiuj, kiujn Vi kutime mendas en la virtualrealaj vendejoj: grandaj, furioze ruĝaj, sanaj. Temas pri iom malgrandaj, ne tiel false bonaspektaj vegetaloj; fakte, se ili ne estus modifitaj, ankaŭ neniu aĉetus ilin, ĉar ili aspektas mizere. Ĉu Vi komprenas? Ne? Bone, ne tro zorgu.) S-ro Abel devis konsulti paperslipon nur unufoje, kaj lia monavida superulo eĉ unufoje grumblis aprobe. Poste oni kontrolis pliajn aferojn, kaj S-ro Abel kuraĝis pli komforte sidi ...

Ne tro longe.

“Nun, f-ino Frida, parolu al ni pri nia sekreto” ordonis la ĉefsacerdoto de Reklamo. Timo aperis en la okuloj de ĉiuj, dum ili rigardis en la direkto al Craxi (Ve al mi! Kio nun? Kion mi preteratentis? Ĉu mi pretas por tio, kio venos?)

F-ino Frida, fakte same frida kiel sia nomo, komencis paroli per unutona voĉo:

“Kompreneble Vi scias nenion pri tio, ĉar temas pri unu el niaj plej bone garditaj sekretoj. Morgaŭ nia senatano prezentos la projekton pri komerca propagando sur monbiletoj kaj moneroj”. Ŝi paŭzis dum momento, por ke ĉiuj povu esprimi admiron, kaj daŭrigis per la sama unutoneco: “Jam sufiĉe da voĉoj estas aĉetintaj, kaj la leĝo estos aprobata sendube jam morgaŭ. Kompreneble la unuaj, kiuj eltiros profiton de la afero, estos niaj klientoj. Jam Universal Chips kaj Everyware, Inc. pretas aperigi dum la semajnfino la unuajn monerojn. Tiuj je unu, kvin kaj 10 cendoj portos propagandon pri Universal. Everyware deziras stampi tiujn je 20 kaj 25 cendoj. Tiuj lastaj estos triangulaj. La ceteraj moneroj kaj la monbiletoj restas ankoraŭ nealjuĝitaj. Kompreneble, temas pri afero tiom sekreta ... sed Intel, Sanyo, DuPont estas bonaj kandidatoj. S-ro Craxi demandis:

“Kio pri flankaj kampanjoj?”

F-ino Frida ridetis reve:

“Everyware profitos la okazon surmerkatigi novan ĵinzon kun speciala poŝeto por tiaj moneroj. Ni jam zorgis pri la merkatesploro. Se Vi permesas al mi prezenti manekenon ...” kaj antaŭ ili aperis bluhara junulino. Ŝiaj maldikaj kruroj svingadis la ŝtofon de la ĵinzo. Ŝi haltis antaŭ ili, ŝanĝante de unu vango al la alia la maĉgumon, dum la fingroj rapide ruladis cigaredon. Ĉiuj aplaŭdis. La manekeno rigardis la spektantojn per kataj okuloj, bluaj kaj flavaj, kaj kraĉis. F-ino Frida direktis la atenton de la kunsidantoj al la dizajno de la ĵinzo, la bunta ŝir-ĉemizo, kiu ne sukcesis kovri la mamojn ...

**********************************************

S-ino Abel sidis pli komforte sur la fotelo. La televidprogramo estis ĵus komenciĝinta, do ŝi kiel kutime kombis al si la harojn per la fingroj. Tia hararo! Aĥ, sed baldaŭ ŝi aspektos malsame, bonŝance! La vizaĝo de Arnold Ŝvamberger aperis ridete sur la mura ekranego, kaj ŝiaj pensoj flugis. Jen viro! Kial ŝia edzo neniam pensis pri ŝanĝo, li mem? Kvankam ŝi lin amis, estus bona afero, ke li iomete pli vire aspektu ... samkiel Arnold, ekzemple. Nu, temas nur pri iom da tamburado sur la klavaro. La najbaroj tion faras preskaŭ ĉiun duonjaron ...

Jen viro, ŝi pensis denove.

Sur la ekrano la fortikulo prezentis invititojn al la programo. Ili ĉiuj, modifitaj de la genetistoj ĉe Bodyware, estis unikaj. S-ino Abel tremetis je emocio vidante iun S-inon Hwak gracioplene moveti vosteton laŭ la ritmo de la fona muziko. Aĥ, se ŝi kuraĝus! Sed bone, ŝi jam estis ricevinta permeson, restis nur elekti ...

Kaj jen Arnold fingromontras al reklamo, kaj la ekrano eksplodas je koloroj. La subliminala mesaĝo glate fluis, kiel ĉiam, kaj S-ino Abel enkape enlistigis aĉetadon de nova murtelevidilo. La afero, ke ankoraŭ la nune uzata ne estas tute pagata, ne kongruas kun subliminalaj mesaĝoj, do restis ignorata.

**********************************************

Ĉinokte S-ino Abel longe ploradis. Preskaŭ ĉiunokte tio okazis. “Kial ĉio devas esti tiel? Kial oni devas nur revi pri aferoj? Vi sendorsiĝas laborante dum la tuta tago, kaj nenio ŝanĝiĝas, neniam sufiĉas la mono, kaj ...”

La edzo ĉirkaŭbrakumis ŝin:

“Sed Vi ja scias, ke ĉio estas mensogoj.”

Ŝi tralarme rigardis lin: “Kiaj mensogoj?”

“Nenio estas reala. Ĉio estas nur bildoj ... se ni estus demetintaj nun la kompletojn, kio pri nia hejmo? Ĉu Vi kapablus rekoni ĝin? Ĉu Vi kapablus rekoni min? Aŭ Vin mem?”

S-ino Abel tremetis:

“Ĉu demeti la kompletojn? Sed ...”

Li rigardis ŝin rekte en la okulojn:

“ Jes, demeti la kompletojn. Ĉu Vi scias, ke mi jam ne rememoras kiaj estas Viaj VERAJ okuloj?”

“Bluaj ...” ŝi diris naive.

“Jes, eble. Sed mi ne rememoras ilin pro tio, ke Vi elektis aspekti kiel mi ne scias kiu monstro el la televido. Kaj kio pri la miaj?”

“Bone, Vi ...”

S-ro Abel ridetis, kaj subite prenis decidon.

“Ne, ne demetu la ekrankaskon!”, ŝi kriis. Tro malfrue. Li jam tenis ĝin inter la manoj, kaj rigardis ŝin.

“Al kukolo! Ĉu Vi jam scias, kiaj estas miaj okuloj?”

Ŝi nur kapablis rigardi lin, intense. Li daŭriĝis:

“De kiam ni ne amoras?”

Ŝi turnis la vizaĝon, dubis, kaj prenis liajn manojn:

“Demetu al mi la kompleton ...”

Ŝi helpis lin, tamen.

**********************************

Kion Vi atendas, kara leganto? Mi vere ne scias, ĉu ili amoris dum la tuta nokto, ĉu ili poste promenis manenmane tra la dezertaj stratoj, kie eĉ hundoj ne plu vagas ... sed mi ege dezirus tion pensi.

Kelkfoje mi revas, ke finfine mi kuraĝis fari la samon. Aĥ, se mi kuraĝus!

Jes, eble ĉi-nokte ...