Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Nenio pravigis, pravigas, pravigus, pravigu aŭ pravigos terorismajn agojn. Mi ne nur parolas pri la afero okazigita en septembro de teroristoj en Usono ... Mi parolas pri atombomboj ĵetitaj sur Japanio, pri koncentrejoj, ktp...: ĉiaj estis terorismaj agoj, ĉu ne? Ĉu oni bezonas esti alte inteligenta por kompreni, ke paco, progreso, feliĉo kaj riĉeco ne estas atingeblaj pere de perforto, aŭ terorismo? Raita Pyhälä (MONATO 10/2001, p. 4) parolis pri “inteligenta ago” ... Ĉu ekzistas inteligenteco en la perforto, aŭ la perfort-agoj estas nur malboneco? Ĉu ne estas inteligenta ĉiu, kiu sidiĝas kaj diskutas ekvilibre ĝis la atingo de la solvo por la solvenda problemo? Mi tre ŝatus aŭdi aŭ legi opiniojn mondajn pri tio...
Saulo Salgado WANDERLEY, Brazilo