Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Terorismo (2)

Mi ne devis legi la artikolon de Stefan Maul La ekstrem-potenco (MONATO 9/2001 p. 5), por ke la proverbo “Kion vi semas, tion vi rikoltos” tuj trafu mian penson, vidinte la terorismajn atakojn en Novjorko. Usono ricevis lecionon, kiun ĝi meritis. Mi dubas nur, ĉu ĝi lernos el tio. Ŝokis min la publika reago. Ĉu estas fino de la mondo, kiam kelkaj konstruaĵoj kolapsis kaj nuraj 5000 homoj mortis? Amase oni organizis publikajn funebraĵojn, monkolektojn, diservojn. Naturkatastrofoj en la tria mondo kun multoble pli da viktimoj neniam elvokas tian funebrecon, ĉar tie ja mortas nuraj malriĉaj triamondanoj. Groteske estas (kaj mi denove pensas pri la proverbo), ke tiuj afganaj teroristoj, kiuj laŭdire respondecas pri la atako, estis en la 80aj jaroj nomataj “batalantoj por libereco” kaj de Usono finance subtenataj.

Jiři PROSKOVEC, Germanio