Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORD-IRLANDO

Malsolida solidareco

Kiel multaj aliaj popoloj en Eŭropo, irlandanoj esprimis per diservoj kaj nacia funebro-tago sian simpation por la usonanoj post la terorismaj atencoj en Novjorko kaj Vaŝingtono. En Nord-Irlando, protestantoj en kvartalo Ardoyne [ardojn], Belfasto, deklaris, ke kiel simbolo de solidareco kun Usono ili suspendos dum unu tago sian manifestacion kontraŭ la katolikaj infanoj, kiuj ĉiutage piediras laŭ “protestanta” strato al la elementa lernejo “Sankta Kruco”.

Tiu ĉi solidareco, tamen, ne estis totala, ĉar grupo de proksimume dekdu homoj daŭre manifestaciis. Aliflanke la dublina ĵurnalo Irish Times [ajriŝ taimz] raportis, ke belfastaj protestantaj familioj plendis pri minacoj faritaj de katolikaj plenkreskuloj kontraŭ protestantaj lernejanoj.

Garbhan MACAOIDH