Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORVEGIO

Triumfas tedulo

Antaŭ du jaroj populara Jens Stoltenberg transprenis gvidan rolon en la norvega laborista partio (DNA) por levi ĝin al la nivelo de la pasinteco. Lastatempe, tamen, la social-demokratoj ricevis malpli ol 25 % en la parlamenta baloto kaj devis lasi la registaron al centra-dekstra koalicio.

Post la baloto en 1997 la laborista partio, akirinte 35 % de la mandatoj, rezignis la registaron, ĉefe ĉar la partiestro Thorbjørn Jagland jam antaŭ la baloto anoncis, ke DNA ne plu povis respondeci pri la registaro sen minimume 36,9 % de la voĉoj. Multaj ligis la malbonan rezulton al la netaŭgeco de Jagland kiel oratoro. Sekvis lin Jens Stoltenberg, sed la sorto de la social-demokratoj ne dependis de unusola homo. En la ĵus pasinta baloto DNA, kun 24,4 % de la voĉoj kaj nur 43 el 165 seĝoj en la parlamento, iĝis la granda malgajninto. Rezulte Stoltenberg cedis al koalicio de la konservativa, kristana kaj eta social-liberala partioj (H, Krf, V) kun subteno de la dekstremaj populistoj en la Progresa Partio (Frp).

Privatigo

DNA dum la lastaj 15 jaroj provis modernigi la partion kaj adapti ĝin al la strukturaj ŝanĝiĝoj en Norvegio. La nuna rezulto montras, ke ĝi ne sukcesis. La malnovaj kernaj subtenantoj ne plu vidas ĝin kiel garantianto de socia sekureco kaj malaprobas la ampleksan privatigon efektivigitan sub DNA-regado. Aliflanke, la multaj bonstatuloj ne plu vidas bezonon je komunaj sociaj solvoj kaj iras al pli dekstremaj partioj, kiuj promesas malpli altajn impostojn kaj plian liberecon kaj malburokratigon.

La balotantoj pli ol iam antaŭe vagas de partio al partio. Antaŭ jaro plej granda partio en la opinienketoj estis la Progresa Partio (Frp) kun pli ol 35ona subteno. Ĝi rajdis sur protestondo kontraŭ burokratio kaj altaj impostoj, precipe la alta benzinprezo, sed kolapsis pro interna potenclukto. “Partiposedanto” Carl I. Hagen, gvidanto dum 23 jaroj, volis forpeli kandidatojn, kiuj esprimis sin tro rasisme kaj krude. Hagen jam dufoje forigis la seriozajn liberalistojn. Nun necesis igi la partion akceptinda kiel koaliciano por la konservativuloj kaj kristanoj per forigo de la plej “bruna” alo. Poste seksskandalo draste faligis la publikan subtenon. Du junulinoj kulpigis la vicgvidanton kaj alian centran partianon pri seksperforto dum partiaj festoj. Evidentiĝis, ke la partiestraro jam delonge sciis pri la afero, sed nenion faris kaj eĉ estis rekte mensoginta al la televida publiko.

Falis Frp, leviĝis la preskaŭ forgesita Dekstra Partio (H). Ĝi stabile kreskis kaj pintis je pli ol 30ona subteno en junio. Kun 21 % de la voĉoj gvidanto Jan Petersen estis repagata pro sia insista argumentado por malpli altaj impostoj kaj pli bonaj lernejoj. Petersen, ofte mokata pro sia tedeco, iĝis la granda balota triumfanto.

Televido

Aliflanke de la gamo triumfis ankaŭ la socialisma maldekstra partio (SV). Kun 23 mandatoj SV ne plu estos irita akcesoraĵo por la social-demokratoj. SV forte kreskis la lastajn semajnojn antaŭ la baloto kiel fidinda defendanto de socia sekureco kaj celkonscia medipolitiko. Helpis ankaŭ, ke partigvidanto Kristin Halvorsen estis taksata venkinto de multaj televidaj debatoj. Ĝuste la rolo de la amaskomunikiloj kaj pleje la televidaj debatoj ricevis atenton post la baloto. Neniam antaŭe televido rolis tiom grave por formi la tagordon kaj finfine influi la balotrezulton. Programgvidantoj volis “altan temperaturon” en la studioj, kio kaŭzis, ke multaj debatoj iĝis tute neinformaj kaj cirkecaj. RV (ekstrem-maldekstra balotkoalicio) plendis, ke ĝi perdis du mandatojn pro televida bojkoto. Nekontentis ankaŭ la aliaj malgrandaj kaj mezgrandaj partioj pro tio, ke estis diskutataj pli la eblaj registaraj koalicioj ol reala politiko.

La eta social-liberala partio “Maldekstro” fiaskis kaj perdis kvar deputitojn. Sed ĉar la kristanoj ne kuraĝas solaj eniri registaran koalicion kun la konservativuloj, ĝi tamen ricevos ministrojn en la nova registaro. Ĉu tio ankaŭ signifas, ke Kjell Magne Bondevik de Krf iĝos nova ĉefministro, estas tro frue diveni. Neklaras ankaŭ, ĉu la nova registaro estos vivipova, ĉar Krf kaj V ne subtenas la ampleksan impostforigon, per kiu gajnis la baloton H.

La ekstera mondo apenaŭ rimarkos la registaran ŝanĝon. Dekstro tre volas norvegan EU-membriĝon, sed la du kunregantoj ne akceptos norvegan aliĝpeton ene de la venonta kvarjara periodo.

Bård HEKLAND

Nomo: Politika orientiĝo: Balotrezulto: 2001 Komparo 1997 Mandatoj: 2001 Komparo 1997
Laborista partio (DNA) Social-demokratoj 24,4 % — 10,6 % 43 -22
Socialisma maldekstra partio (SV) Socialistoj/verduloj 12,4 % + 6,5 % 23 +14
Centra partio (Sp) Kamparaj interesoj 5,6 % — 2,4 % 10 -1
Kristana popola partio (Krf) Konservativa, “kristanaj valoroj” 12,4% — 1,3 % 22 -3
Maldekstro (V) Social-liberaluloj 3,9 % — 0,6 % 2 -4
Dekstro (H) Konservativuloj-liberalistoj 21,2 % + 6,9 % 38 +15
Progresa partio (Frp) Dekstremaj populistoj 14,7 % — 0,6 % 26 +1
Marborda partio (Kyst) Interesoj de ĉemaraj regionoj 1,7% + 1,7 % 1 +1