Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬTOJ

Ĉu ekologiaj aŭtoj el Litovio?

Italaj entreprenistoj intencas konstrui fabrikon en Vilnius por produkti aŭtojn, kies “fuelo” estas kunpremita aero. Tiaj aŭtoj tute ne poluas aeron, kaj veturi per ili 100 kilometrojn kostos nur ĉ. 0,5 eŭrojn.

La unuan motoron funkciigatan per kunpremita aero kreis en 1993 G. Negre (cetere kontribuinto al la historio de aŭtomobilismo kreinte motoron de Formulo 1, dediĉitan por konkurs-aŭto de Renault). La aermotoro havis du cilindrojn de po 600 cm³ kaj atingis potencon de 18,4 kW (25 ĉevalpovoj). La maksimuma rapido atingebla de aŭto kun tia motoro estis 110 km/h. En 1998 la unua tia aŭtomobilo estis elprovita en Francio, sed jam estas kreata pli potenca motoro de 36,8 kW. Por lubrikado la motoro bezonas sojfaban kuiroleon. 0,8 l da tia oleo sufiĉas por 50 000 km-a veturo.

G. Negre asertas, ke lia aŭto estas la plej ekologia en la mondo. Ĝi ellasas tre puran aeron, post maŝina filtrado. La aerujo de la aŭto entenas 300 litrojn da aero kunpremita, kio sufiĉas por 200 km. La karoserio de la aŭto povas esti farita el karbonaj aŭ kanabaj fibroj.

Nova lando de aŭtoproduktado

Itala entreprenisto Jean Claude Pastorelli anoncis, ke la aŭto aŭtune de 2001 estos prezentita antaŭ la publiko. Li ekhavis la ideon konstrui la aŭtofabrikon en la litova ĉefurbo kaj jam pritraktis tion kun la urbestro de Vilnius, Arturas Zuokas, eĉ fondis la entreprenon Eolo Baltia. Tie oni produktos ĉirkaŭ ok mil aŭtojn ĉiujare. La karoserio de la aŭto probable estos farata el speciala kanaba fibro, kaj ankaŭ ĉiuj detaloj por la aŭtoj estos farataj en la sama fabriko. La aŭtomobilo, laŭ sia grandeco kaj formo, iom similos al Renault Scenic.

Multaj en Litovio opinias, ke la planoj de la itala entreprenisto en lando sen aŭtofabrikaj tradicioj estas preskaŭ nerealaj. Tamen la urba registaro disponigis 5-hektaran parcelon por la fabriko. Des pli, ke la italoj promesis laboron por 260 homoj en la estonta fabriko, kiu komencos la serian produktadon jam fine de 2002.

LAST

Oni opinias, ke por produkto de karoserio de tia aŭto oni uzos kanabojn.

La prezidanto de “Eolo Balti” J. C. Pastorelli (dekstre) asertis, ke en Litovio oni produktos 8000 ekologiajn aŭtojn ĉiujare.