Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BENINO

Ĉu-vi-vidas-min-ismo

Poŝtelefonoj malsatigas — almenaŭ en Benino, kie ilia uzado rapide kreskas du jarojn post la funkciigo de la unua poŝtelefona reto. Kalkulite estas, ke ĉ. 55 % de la posedantoj apenaŭ kapablas sin nutri pro la kostoj rilate ilian uzadon.

En Benino la poŝtelefono, ja praktika helpilo, fariĝis signo de socia bonfarto. Multaj uzantoj transformiĝis en montriĝemulojn: stirante, aŭtomobilistoj kaj motorciklistoj telefonas; piedirantoj vidigas siajn telefonojn enpoŝe aŭ ĉezone; kaj en publikaj lokoj longe melodias telefonoj, ĝis la telefonato finfine aŭdigas “Ha lo” kaj ĉiuj vizaĝoj estas direktataj al li.

Tiu ĉi “ĉu-vi-vidas-min-ismo” obsedas beninanojn. La sukceso de la poŝtelefona fenomeno rezultas parte de la longa atendado kaj alta kosto por aboni ordinaran telefonon kaj parte de la manko de poŝtelefonaj fakturoj. Gravas ankaŭ la sento pri sendependeco inter uzantoj de la “fama skatolo”.

Ĝis la fino de 2001 la tri privataj kompanioj, al kiuj la registaro koncesiis la ekspluatadon de la poŝtelefona merkato, atingos pli ol 500 000 abonantojn.

Christian FABOSSOU