Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Terorismo (3)

Grandegan dankon al Stefan Maul pro la precize esprimita vero pri la fanatikaj religioj (MONATO 10/2001, p. 5). Ĉu aliaj religianoj estas pli realaj kaj ruzaj atingante sian paradizon — ne nur virgulinan — nun sur la tero? Ili vendas armilojn kaj teknologiojn, al la fanatikuloj, por gajni monon, monon, monon. Poste ili estas ŝokitaj, se ilia propra armilaro murdas ilin. Kio okazos, se virgulinoj ne estos? Kial la gvidantoj ne rapidas al la paradizo, nur sendas aliajn “fratojn”? Kial patrinoj naskas infanojn por certa morto?Kial ili ne ĉesas naski murdistojn? Oni povas tiel pensi pri la needukita civito. Tamen kion oni pensu pri okcidente civilizita Irlando? Kial al la lernejo la infanoj devas iri tra atakata strato, ĉu ne estus prudente loki la lernejon en sia kvartalo? Ĉu oni devas arogante provoki per la marŝo la homojn, kiujn iam humiligis la historio? Kiuj estas la organizantoj-frenezuloj, ĉu maturaj homoj, gepatroj? Kiom valora estas la laboro de ambaŭflankaj pastroj, kiam ili ne povas instrui siajn ŝafojn pri Dekalogo?

Danuta KOWALSKA, Pollando