Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Terorismo (4)

Kvankam Raita Pyhälä bildigas iom koŝmare, kaj eble iom provoke, sian kontraŭ-okcidentan kaj terorinklinan vidpunkton (MONATO 10/2001, p. 4), tiu ĉi entenas, almenaŭ ŝajne, ion pensigan. Ankaŭ mi revas pri Okcidento. Mi ĝin imagas ĉiam pli interkruciĝinta kaj apogita de la kapitaloj de la mondo neokcidenta, kiuj jam okupas efikan pozicion en multnaciaj entreprenoj kaj en ĉiukontinentaj borsoj. Ĉu tiuj entreprenoj funkcius sen tiaj kapitaloj? Mi ĝin imagas malpli streĉe serĉanta profitojn, kaj por tion fari, malpli engaĝiĝinta en la produktado (malpli da elektra energio, malpli da grenoj aŭ sojo, malpli da teknikaĵoj, ktp). Malpliigante siajn profitojn, ĝi certe kontribuus malpliigi la evolulandajn malavantaĝojn! Mi imagas la civitanojn de evoluintaj landoj (ĉu ĉiuj okcidentaj?) unuope kaj amase premantaj siajn politikistojn, por ke per novaj impostoj kolektiĝu la mono necesa por liberigi je ŝuldoj la evoluantajn landojn. Mi estas revanta, ke mi malkovris la kaŭzon de ĉiuj malbonoj ...

ZECCHIN Armando, Italio