Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La Purgatorio vidita de dektriajarcentulo

Jam delonge en Esperanto ekzistas traduko, farita de Kalocsay, de la unua parto de La dia komedio, nome, Infero. Nun Enrico Dondi donas al ni zorge preparitan poezian tradukon de la dua parto, Purgatorio, kaj promesas al ni eldonigi ankaŭ la trian parton, Paradizo. Ĉiu el la tre grandformataj paĝoj prezentas en la maldekstra kolumno la originan poezian tekston de Dante mem, en la klera sed neklasika (“vulgara”) lingvo de lia parto de Italio en lia epoko, kiu estis nur parte evoluinta al la moderna itala lingvo. En la dekstra kolumno estas la poezia traduko farita de Dondi. La traduko estas fidela al la originalo, por la ordinara moderna leganto, eble, tro fidela, ĉar la vortordo kaj vortelekto en la traduko iom ofte suferas pro la devo imiti la rimskemon kaj linipartojn de la originala poemo. Malgraŭ tio, la traduko estas sukcesa, almenaŭ tiel sukcesa, kiel tiu de Infero farita de Kalocsay.

Dante Alighieri (1265-1321) verkis sian faman trilogion La dia komedio inter ĉ. 1305 kaj 1321, do pli-malpli en la lastaj jaroj de la Mezepoko, tuj antaŭ la komenco de la Renesanco. Tamen la tradukinto de Purgatorio kredas, ke eblas pli precizigi se ne la verkojaron, tamen almenaŭ la tempon pretendatan de la rakonto en la poemo: “el multaj indikoj disigitaj en la poemo oni povas dedukti eĉ la daton ... la sankta semajno de la jubilea jaro 1300, kiam Dante estis 35-jara”.

Nur preskaŭ ducent jarojn post la vivo de Dante okazos la grandaj esplorvojaĝoj, kiuj konigos al Eŭropo la Amerikojn, la aŭstralian kontinenton, kelkajn partojn de Azio kaj Afriko, kaj la plej gravajn insul(ar)ojn de Pacifiko. Ankoraŭ en la epoko de Dante ne ekzistis en Eŭropo la presarto, nek la edukado de ordinaraj neklerikaj homoj. Dante do ne povis anticipi, ke liajn poemojn legos granda nombro da personoj — eble li esperis, ke kelkcent legos, certe ne multe pli. Tiuj faktoj helpas klarigi al la moderna leganto multajn, laŭ ni, kuriozajn aspektojn de lia poemego.

Mi devas konfesi, ke mi neniam antaŭe legis Purgatorio-n en iu ajn lingvo. Mi kelkfoje provis tralegi Infero-n, kaj en angla traduko kaj en la esperanta traduko de Kalocsay. Sed tiu provo ĉiam fiaskis. Pro neevitebla tediĝo, kaj apenaŭa kompreno de la diraĵoj, mi preskaŭ endormiĝis kaj ĉesis legi. Ŝajnis al mi, ke Danten ekscitis aro da personoj de mi nek konataj nek laŭ mi atentindaj. Kaj la pensomondo de Dante estis tiom fremda al mi, ke por mi estis malfacile seriozi pri ĝi. Ĉu do vere indas aperigi tradukojn de Dante en nia moderna epoko? Nu, ĉi-foje mi prenis sur min la devon tralegi, detale kaj konscie, la tutan poemegon Purgatorio, negrave, kiom fremd(ig)a mi trovos ĝin. Post detala tralego, mi faris por mi propran respondon al mia demando pri la plueldonindeco de la verkoj de Dante. Sed ĉar mi scias, ke mia respondo nepre ŝokos tradiciulojn esperantistajn, mi rezervos ĝin ĝis post iom da diskutado.

En si mem, la lingvo kaj la poezia distordo de la versaĵoj nur parte kulpas pri la malfacilo, kiun la leganto spertas penante kompreni kaj aprezi la poemegon de Dante niaepoke. Multe pli grandan obstaklon prezentas la fakto, ke Dante verkis en “mondo” apenaŭ konata de ni mem. Lia mondo konsistis preskaŭ ekskluzive el Eŭropo, kaj en la praktiko ne etendiĝis longe for de Italio kaj Francio. Do por mi, aŭstraliano, ĝi jam pro tio estas iom mistera. Krome, ĝi estis mondo konsistanta el nur kelkmilionoj da homoj, el kiuj preskaŭ ĉiuj estis analfabetaj, kaj ilia edukiĝo konsistis preskaŭ nur el instruoj, kiujn ili aŭskultis dum predikoj dum la romkatolikaj mesoj.

Tiutempe la scienco apenaŭ ekzistis. Enrico Dondi atentigas nin, en sia tre leginda kaj informriĉa enkonduko, ke La dia komedio celis esti ne nur literaturaĵo, sed ankaŭ instruilo. En ĝi estas ne nur multaj teologiaĵoj, sed ankaŭ astronomiaj kaj geografiaj instruoj. Laŭ nia nuna vidpunkto, la detala enhavo de tiuj instruoj pli mirigas ol instruas nin. Dante lokas la Purgatorion sude de la ekvatoro, ne sur la surfaco de la tero, sed ankaŭ ne tute ekster ĝi. Ĉar la suda hemisfero estis plejparte nur konjektata en lia tempo, la instruoj pri ĝi konsistas el miksaĵo de veroj, mezveroj, kaj eraroj. Min nek klerigas nek edifas la astronomia/geografia instruado de Dante, parte ĉar min ĉiam tentas diri “vi parolas pri tio, kion vi tute ne konas”.

Pli ĝenaj por mi estas la teologiaj instruoj en la poemo, ĉar ili estas ege mezepokaj. Kiel historia kuriozaĵo, ili povus interesi historiiston de religiaj kredoj, sed, same, kiel la geografiaj/astronomiaj instruoj, estas malfacile seriozi pri ili. Mi mencias tion simple, ĉar, se mankus al ni la tre informaj enkondukoj faritaj de Enrico Dondi (enkonduko klariganta la enhavon, antaŭ ĉiu el la 33 “kantoj”, kiuj konsistigas Purgagorio-n, plus la ĝenerala enkonduko al la poemego ensuma), la moderna leganto, ĉu okcidenta, ĉu orienta, malfacile komprenus la religiajn aludojn kaj instruojn.

Grandparte la poemoj ŝajnas celi emfazi moralan konduton por persvadi la leganton morale vivi, laŭ la ordonoj de Dio; kompreneble, laŭ la vidpunkto de dektriajarcenta romkatoliko itala.

Enrico Donde komentas pri tio: “Dante kredis profunde kaj senŝanceliĝe, ke pro aparta graco li ricevis de Dio la privilegion de la mistika vizio, por ke pere de li la homaro povu klare koni la verajn kaŭzojn de la monda korupto, kompreni la eraron kaj sin returni al Dio ... la teologoj teoriis, ke pro dia graco, aŭ pro natura influo de la ĉieloj kelkaj homoj danke al propraj favoraj inklinoj povas leviĝi super la komunan komprenpovon kaj eĉ diveni estontajn eventojn.” Alivorte, Dante vidis sin kiel profeton, ne tre malsimilan al tiuj en la Malnova Testamento de la biblio. Ankaŭ ili verkis poezie.

Aliflanke, Donde en siaj enkondukoj malmulton diras pri la unuavide tre stranga rolulo Beatrice, kiu tre grave rolas en la poemoj. En la vivo, Beatrice estis junulino, identigita de danteistoj kiel Beatrice Portinari, kiu mortis en 1290, kiam ŝi estis nur 24-jara. Dante unue vidis ŝin, kiam li estis 9-jara, kaj ŝi 8-jara. Estante infano, li enamiĝis al ŝi, kaj post ŝia edziniĝo, ĉirkaŭ jardekon poste, li ŝajne ne perdis sian amon al ŝi. Post ŝia morto, li ekzaltis ŝin en sia fantazio, ĝis la punkto, ke en La dia komedio ŝi fariĝis supernatura figuro, malfacile distingebla de la Virgulino Maria mem — eĉ (ĉu li akceptus rekoni tion persone?) ŝi anstataŭis la Virgulinon Maria en lia teologia fantazio. En kanto 31 de Purgatorio ŝi riproĉas lin pro lia “kulpo”, ke li ne restis korpe fidela al ŝi post ŝia morto, sed amis (ĉu eble amoris?) alian junulinon. Li devas pro tio penti, antaŭ ol esti sufiĉe pura por eniri Paradizon. Obee, li pentas, kaj — laŭ la fantazio en Purgatorio, al tio ni ŝuldas la poemegon Paradizo, kiu kompletigas la poezian trilogion, ĉar nur pro lia pento, ke li “malfidelis” al Beatrice, li ricevis permeson pluen iri en la Paradizon por priverki ĝin.

Kiel taksi tiun strangan obsedon pri Beatrice? Jungista psikologo vidas en ŝi la tre familiaran fenomenon de la “Animino”, fantazia figuro en la psiko de viro, kiu personigas por si ĉiujn karakterizaĵojn, kiujn lia fantazio atribuas al inoj, kaj kiu tre ofte estas konscie ligata de tiu viro al iu reala virino, kutime virino, kun kiu en la realo li ne estas intima; tial li povas libere fantazii pri ŝi, ĉar ne necesas konsideri ŝian vere homan naturon.

La sekspatologio de Dante montriĝas eble plej klare en la tekstoj pri Beatrice, sed ĝi aperadas ankaŭ pli ol sporade tra la tutaj Infero kaj Purgatorio (verŝajne ankaŭ en Paradizo, sed tiun poemegon mi ankoraŭ ne legis, do ne povas paroli pri ĝi).

Sufiĉe por ĉi tiu recenzo mi esprimis la impreson faratan al mi de la enhavo de Purgatorio. Necesas iom diskuti la poeziaspekton.

Ĉar mi neniel estas eksperto pri la dektriajarcenta evoluo de la itala lingvo el la latina, estas malfacile komenti pri la lingva kvalito de la originalo. Dante evidente tre fieris pro sia entrepreno establi novan skolon de poeziverkado itallingva (li laŭdigas sian propran poezion plurfoje per la buŝoj atribuataj al diversaj animoj en Purgatorio). Se mi ĝuste komprenas la danteistojn, grandparte temas pri lia formaligita utiligado de la parola itala lingvo de lia epoko, por altaklasa poezia verkado.

Reprodukti tion en traduko estas neplenumebla tasko, krom se oni akceptas plene rezigni pri reprodukto de la metrika kaj rima skemoj de la originalo, kaj anstataŭe reordigas la vortojn laŭ la normala nuntempa parola uzado de Esperanto. Tion akceptis fari nek Kalocsay nek Donde. Donde en postparolo klarigas, ke li iomete modifis la metrikan skemon de la originalo, por sia tradukaĵo, sed eble ne permesis al si devii de sia elektita skemo tiom, kiom Dante pri la sia. Lia strebo reprodukti la rimskemon estas tre evidenta, kaj respondecas pri multaj el la fraz- kaj vort-tordadoj, pri kiuj devas konstante cerbumadi la leganto. La rezulto estas, ke la leganto neeviteble senpaŭze sentas legi tradukaĵon. Se Dante efektive celis verki sian originalon laŭ la normala formo de la itala lingvo liaepoka, sendube, tiutempa leganto (aŭ aŭskultanto) de liaj poemoj plezure sentis legi/aŭdi plaĉaforman literaturaĵon. Tian senton neniel povas havi la leganto/aŭskultanto de la tradukoj, kaj la esperantaj tradukoj de Dante tute ne estas escepto tiurilate. Oni, verdire, ne ĝue legas, ĉar konstante necesas cerbumadi pri la signifo.

La tradukinto iom kurioze uzas kelkajn esperantajn vortojn. “Gento” ricevas novan signifon, kaj estas uzata multegfoje, kun la signifo “personoj”. Per tiu signifoŝanĝo eblis uzi dusilaban vorton anstataŭ trisilaban, kio multe helpis en la metrika skemo adoptita. Tion ni povas kompreni, eĉ kvankam ne nepre aprobi.

Ŝajne, ankaŭ por akiri unusilaban vorton anstataŭ dusilaban, ĉie en la tradukaĵo Donde uzas “laŭ” anstataŭ “kiel”.

Malpli komprenebla estas la ofta uzo de “ĝis ne” kun pozitiva, ne negativa, senco. Ekzemple, sur paĝo 44, verslinioj 37-39: Li diris: “Via paŝo estu lerta: / post mi la monton grimpu kun konstanto, / ĝis ne aperos informanto sperta”.

Tiu uzo de “ĝis ne”, kiam la senco postulas pozitivan “ĝis”, estas regula en la traduko; malgraŭ tio, kelkfoje en la traduko “ĝis ne” ja signifas “ĝis la tempo, kiam ... ne plu okazos”. Do tre konfuze. En almenaŭ unu linio la senco intencita estas malklara: Ĝis la okulojn belajn, kies larmoj / al vi venigis min, vi ne ekvidos, / sidu aŭ iru inter tiuj ĉarmoj. (p. 206, verslinioj 136-8.)

Kelkfoje lingvaj misuzoj tre ĝenas: “sed mi krevas / pro dubo kaj klarigo min necesas” (p. 130 vl. 53-4); “ignoras” anstataŭ “ne konas” (p. 103, vl. 13); “demando” anstataŭ “peto” (p. 76, vl. 115). Tre enigma estas la signifo de “kiam Maria sian filon bekis” (p. 176, vl. 30). Simile mi ne sukcesis deĉifri la signifon de “posticipis” en enkonduka teksto sur p. 86 (linio 16).

Tre ofte necesas cerbumadi pri la signifo de strofoj, sed kutime ili fine fariĝas kompreneblaj, precipe, kiam en enkonduko Donde klarigis la aludojn. Tamen malgraŭ multa cerbumado, mi malsukcesis kompreni almenaŭ du strofojn (p. 73 vl. 1-3, kaj p. 76 vl. 118-120), kaj plurfoje devis nur konjekti la signifon de aliaj.

Ensume: fari ĝenerale kompreneblan tradukon de tiel grandega poemo en la kadro de tre strikta metrika kaj rima skemoj estis mamuta tasko, pri kiu bone sukcesis Enrico Donde. Tiurilate, Purgatorio estas tre lerta kaj tre admirinda sukcesaĵo. Krome, sendube Dante-amantoj ĝojos pro ĉi tiu eldono, se nur por uzi ĝin kiel ŝlosilon por sekvi la mezepokan italan originalon en la maldekstraj kolumnoj.

Tamen, laŭ mia propra opinio, tute klare tre subjektiva kaj filistra, mi nek ĝuis la poemon, nek vidis valoron en ĝia legado. Sed evidente mi ne estas danteisto, nek -amanto.

Unu tre objektiva kritiko: evidente, tre multa kaj tre zorga laboro necesis por fari ĉi tiun vere belaspektan kaj preskaŭ perfekte kompostitan eldonaĵon. La multaj ilustraĵoj, litografoj de Gustav Doré, ankaŭ multe valorigas ĝin. Sed ĉi tiu grandpeza kaj tre grandformata libro estis nur glue bindita, tiel ke jam ĉe la lastaj paĝoj, post nur unufoja tralego, la paĝoj komencis elfali. Certe persono, deziranta tiel alloge aspektan libron, volonte elspezus kelkajn ekstrajn dolarojn por aĉeti libron utiligeble binditan. Kial do Fonto tiome neglektis bone bindigi la libron?

Donald BROADRIBB

Dante Alighieri: Purgatorio. Eld. Fonto, Chapecó, 2001. 253 grandformataj paĝoj, glue binditaj. Prezo ĉe FEL: 24,00 eŭroj + afranko.